Jacques Pâris de Bollardière

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jacques Pâris de Bollardière (nask. 16-an de decembro 1907 en Châteaubriant, departemento Loire-Atlantique - mort. 22-an de februaro 1986 en Guidel, departemento Morbihan) estis franca generalo de brigado partopreninta en la Dua Mondmilito, la militoj de Hindoĉinio kaj de Alĝerio, kaj kiu fariĝis granda figuro de la neperforto en Francio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Filo de ŝipara oficiro, Jacques Pâris de Bollardière studis en la kolegio Saint-Sauveur de Redon antaŭ ol eniri la militlernejon Prytanée de La Flèche. Li eniris en 1927 en la speciala militlernejo de Saint-Cyr, de kie la estontaj oficiroj eliras post du jaroj kun la minimuma grado de sub-leŭtenanto. Tie li distingiĝis pro sia libera kaj kontestema spiritostato. Pro tio li eliris nur post tri jaroj el tiu fama lernejo nur kiel ĉefserĝento. Postenigita en la 103a RIA (Alpa Infanteria Regimento) de Bastia, en Korsiko, li ricevis en 1932 la gradon de leŭtenanto. Engaĝita en 1935 en la Fremda Legio, li estis postenigita en la 1a Fremda Infanteria Regimento en Saïda, en Egiptio, sendita al Marrakech, Maroko la sekvantan jaron.

Postenigita en la 13a duon-brigado de la Fremda Legio en februaro 1940, li fariĝis kapitano kaj partoprenis en la kampanjo de Norvegio. Elŝipiĝinta en Brest la 13an de junio, li konstatis subitan armean disfuĝegon kaj decidis atingi Londonon. Enŝipiĝinta sur trolŝipo en Paimpol, li tuj aliĝis al la Liberaj Francaj Fortoj (Forces françaises libres : FFL), pro kio li estis kondamnita al morto fare de la registaro de Vichy (Marŝalo Pétain).

Jacques de Bollardière partoprenis en ĉiuj bataloj de la FFL kun la 13a duon-brigado de la Fremda Legio. Sine de tiu trupunuo, li partoprenis en la kampanjoj en Gabono en novembro 1940, kaj en Eritreo, kie lia rolo en la preno de Massaoua igis lin esti ordenigita je la Kruco de la Liberigo. Kun la 1a Libera Franca Leĝera Divizio, li poste partoprenis en kampanjo en Sirio. Promociita kiel batalionestro en septembro 1941, li komandis la 1an Fremdan Batalionon en Libio, i.a. dum la batalo de El Alamein, kie li estis vundita ĉe brako pro bombeksplodo. Enhospitaligita dum ok monatoj, li revenis al sia unuo la 15an de junio 1943 en Sousse, en Tunizio.

En oktobro 1943, li eniris la Centran Buroon de Spionado kaj Agado de la Libera Francio (Bureau central de renseignements et d'action - BCRA). Paraŝutita en Mourmelon la 12an de aprilo 1944, li komandis la mision "Citronnelle " (Citronelo), kiu devis organizi makison de Manises, loko proksima de Revin, en Ardenoj. Malbone armitaj, organizitaj kaj preparitaj, 106 makisanoj izolitaj en la arbaro, sen ebleco ricevi subtenon, estis masakritaj fare de SS-anoj [1] . De Bollardière komandis poste la 3an Regimenton de Paraŝutistaj Ĉasistoj (Régiment de Chasseurs Parachutistes - RCP) / 3a SAS de la SAS-Brigado[2], kun kiu li estis paraŝutita en Nederlando la 7an de aprilo 1945.

Jacques de Bollardière estis unu el la francoj la plej ordenitaj de la Dua Mondmilito : Granda Oficiro de la Honora Legio, Kompano de la Liberigo, dufoje ordenita je la brita DSO (Distinguished Service Order - Ordeno de Distingita Servo), ktp.

Li estis promociita leŭtenanto-kolonelo fine de la milito kaj komandis la du françajn SAS-skadrojn (2a kaj 3a RCP), kunfanditaj en la 1a RPIMa (Régiment de Parachutistes d'Infanterie de Marine / Regimento de Paraŝutistoj de Mar-Infanterio] en februaro 1946. Elŝipiĝinta en Sajgono kun la ekspedicia franca trupo en Ekstrem-Oriento, unu monaton li revenis al Francio en 1948 kaj komandis la aertrupojn en Indoĉinio de 1950 ĝis 1953.

Postenigita en la Centro de altaj militistaj studoj en oktobro 1953, poste en la Milit-Lernejo, li komandis du brigadojn en Alĝerio en julio 1956. En decembro de la sama jaro, li estis promociita Generalo de brigado : tiam li estis la plej juna generalo de la franca armeo.

Engaĝiĝo kontraŭ la torturo en Alĝerio[redakti | redakti fonton]

Jacques de Bollardière estas la sola supera oficiro kiu malkaŝe kondamnis la torturon (oni diris : "iuj procedoj"), kiun praktikis parto el la franca armeo dum la milito de Alĝerio en la serĉado de informoj. Pro tiu publike esprimita opinio, li estis sankciita je 60-taga arestado (t. n. "arrêt de forteresse - "aresto de fortikaĵo", la plej alta nivelo de puno por oficiro) en la apudpariza urbo La Courneuve[2].

Kelkajn jarojn poste, li skribis : "Mi pensas kun senlima respekto al tiuj el miaj fratoj, arabaj aŭ francaj, kiuj mortis same kiel Kristo, en la manoj de siaj samuloj, skurĝitaj, torturitaj, kripligitaj je la vizaĝo pro la malestimo de la homoj".

Li subtenis Jean-Jacques Servan-Schreiber en lia publika kondamno de la torturo. [3]

"La milito estas nur danĝera malsano de infaneca homaro, kiu dolore serĉas sian vojon. La torturo, tiu dialogo en la hororo, estas nur la forpuŝe malbela kontraŭa flanko de la frateca komunikado. Ĝi ankoraŭ pli malnobligas tiun, kiu trudas ĝin ol tiu, kiu eltenas ĝin. Cedi al perforto kaj torturo, tio estas, pro nekapablo kredi je la homo, rezigni je konstruo de mondo pli homeca."

Demetita de sia funkcio, li estis poste nomumita adjunkto de la supera generalo komandanto de la armeaj fortoj de la defendo-zono AEF-Cameroun (Ekvatora Franca Afriko - Kameruno) kaj poste al Koblenco en Germanio, t.e. nur honorpostenoj kiuj malproksimigis lin je ordonpovo kja komanda funkcio. Li eksiĝis el la armeo en la momento de la puĉo de la Generaloj okazinta en Alĝero en aprilo 1961 ĉar li ne povis ricevi postenon tie, kiel li deziris.

Tiuokaze, li deklaris : "La militista puĉo de Alĝero decidigas min forlasi la armeon kiu kontraŭstaras la landon. Tute ne antaŭvideble estis por mi fariĝi kunkulpulo en totalisma aventuro."

Neperforto[redakti | redakti fonton]

Dum du jaroj, Jacques de Bollardière laboris kiel ataŝeo de direkcio en la entrepreno de ŝipkonstruado La Perrière à Lorient.

Li fariĝis aktiva membro, kun sia edzino Simone, de la Movado por Neperforta Alternativo [4] . Li partoprenis en la movado de defendo de Larzako minacita pro plivastigo de militista trejneja kampo. La 17an de julio 1973, li estis arestita ekster la teritoria marzono de Moruroa dum li neperforte manifestaciis kontraŭ la atmosferaj nukleaj provoj (kaj pli ĝenerale kontraŭ la nuklea malinstigo). La franca militŝiparo kontrolis lian velŝipon "Fri" dum ĝi estis ekster la teritoria marzono (sed interne de la sekurecperimetro fiksita antaŭ provo de bombo). La "Komando Bollardière" konsistis el Jean Toulat, Jean-Marie Müller kaj Brice Lalonde.

Li estis ankaŭ prezidanto de la asocio Logement et promotion sociale (Loĝigado kaj socia promocio) de 1968 ĝis 1978, membro de bretonaj regionistaj asocioj kaj teoriisto de la neperforta civilia defendo. Tiuj konvinkoj estas nedisigeblaj de la kristana kredo.

Okaze de la leĝo de rehabilito de la puĉistaj militistoj de 1982, certaj oficiroj rezistintaj al la puĉo estis ree enigitaj inter la kadroj; generalo Bollardière opiniis tiun paralelecon neprava kaj tiun geston malfrua kaj rifuzis saman pritrakton.

Li mortis en sia hejmloko Vieux-Talhouët la 22an de februaro 1986, kaj estis entombigita en Vannes.

Memore al Jacques Pâris de Bollardière[redakti | redakti fonton]

La Konsilio de Parizo decidis unuanime nomi "Général Jacques Pâris de Bollardière" vojkrucejon inter la avenuoj de Suffren kaj de la Motte-Picquet (arondismentoj 12a kaj 15a), apud la Militlernejo. La inaŭguro okazis la 29an de novembro 2007 [5]

Aliaj urboj jam antaŭe honirigis lian memoron per nomigo de placo ("place") aŭ skvaro ("square") kaj strato ("rue") :

En Redon, kie Jacques de Bollardière estis lernanto, kaj en Vannes, kie li estas entombigita, ne sukcesis ĝis nun klopodoj por nomigi vojon memore al li.

Ordenoj[redakti | redakti fonton]

  • Granda Oficiro de la Honora Legio
  • Kompano de la Liberigo
  • Militkruco 1939-1945 (5 citadoj)
  • Medalo de la Rezistado
  • Militkruco (Belgio)
  • Distinguished Service Order and Bar (Britio)
  • Oficiro de la Reĝa Ordeno de la Krono (Belgio)

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • "Bataille d'Alger, bataille de l'homme" (Batalo de Alĝero, batalo de la homo). Parizo : eld. Éditions Desclée de Brouwer. 1972.
  • "Le Bataillon de la Paix" (Pacbataliono). (Kolektiva verko). Parizo : eld. Buchet-Chastel. 1974.
  • "Collaboration, la guerre et le désarmement" (Kunlaborado, la milito kaj la senarmiĝo). Parizo. 1976.

Homonimeco[redakti | redakti fonton]

  • Generalo de divizio Jacques Pâris de Bollardière, direktoro de la nacia servo ekde septembro 2004.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • "Malaventure en Algérie avec le Général Paris de Bollardière". Roger Barberot. Parizo : eld. Plon. 1957
  • "Un combat pour l'homme, Le général de Bollardière". Jean Toulat. Paris, éd. du Centurion, 1987
  • " Passions". Jean-Jacques Servan-Schreiber. Parizo : Fixot. 1991
  • "Jacques de Bollardière : de l'armée à la non-violence". Vincent Roussel. Parizo : Desclée de Brouwer. 1997

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • "Général de Bollardière", de André Gazut et Pierre Stucki, prod. TSR (1974)
  • "Un combat singulier". Dokumentara filmo (52 min.) de Xavier Villetard, Prod. Leitmotiv productions, Pois chiche films, France 3 Ouest (2004)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • (fr) Hommage à J. de Bollardière - Présentation et extraits de lettres

Ĉefa fonto[redakti | redakti fonton]

La baza materialo de tiu ĉi artikolo fontas el la franclingva versio de Wikipedia.

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (fr) L'affaire des Manises
  2. En 1943, la SAS konsistis el 4 regimentoj, du britaj (la 1a kaj 2a) kaj du francaj (la 3a kaj la 4a)
  3. Iam leŭtenanto en Alĝerio, Jean-Jacques Servan-Schreiber, direktoro de la semajnmagazino "L'Express" (La Ekspreso), estis kulpigita je damaĝo je la spiritostato de la armeo pro publikigo de pluraj artikoloj raportantaj pri lia alĝeria sperto kaj kondamnantaj la sintenon de la franca registaro. Li tiam petis de sia iama ĉefo, Jacques de Bollardière, skribi por li subtenleteron; ĝi aperis en L'Express de la 29a de marto 1957 : "La 21an de marto 1957 Mia kara Servan-Schreiber, Vi petas de mi ĉu mi taksas ke la artikoloj publikigitaj en L'Express sub via subskribo povas damaĝi la spiritostaton de la Armeo kaj ĝin malhonorigi je vidpunkto de la publika opinio. Vi servis dum ses monatoj sub mia ordonoj en Alĝerio kun evidenta zorgo helpi nin eltiri, per sincera kaj objektiva vidmaniero de la realaĵoj, agadregulojn samtempe efikaj kaj indaj je nia Lando kaj je ĝia Armeo. Mi opinias ke estis ege dezirinde ke post travivado de nia agado kaj dispartigo de niaj streboj, vi plenumu vian profesion de ĵurnalisto substrekante al la publika opinio la dramajn aspektojn de la revolucia milito, kiun ni alfrontas, kaj la teruran danĝeron kiu ekestus se ni, pro falsa motivo de tuja efiko, malatentus la moralajn valorojn kiuj solaj faris ĝis nun la grandecon de nia civilizacio kaj de nia Armeo. Mi sendas al vi la certigon de mia estimo […]" Lia letero havis gravan eĥon pro kio li estis sankciita je 60-taga aresto en La Courneuve.
  4. Mouvement pour une alternative non-violente - MAN
  5. "Paris omaĝas al Jacques de Bollardière, franca generalo engaĝita kontraŭ la torturo en Alĝerio"