Jacques Paul Migne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
KRISTANAJ VERKISTOJ
“Jacques Paul Migne”
Jacques Paul Migne
sekso = Vira
naskiĝoloko = Saint-Flour (Francio)
naskiĝodato = 25 oktobro 1800
morto loko = Parizo
mortodato = 24 oktobro 1875
aktiveeco1 = presbitero katolika
aktiveco2 = bibliografiisto
aktiveco3 = eldonisto
nacio = franca
noto = fama precipe pro la enorma presita kolekto de la patrologiaj tesktoj latinaj kaj grekaj

Jacques Paul Migne estis katolika verkisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Komencoj[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en Saint-Flour (Francio), en la departemento Cantal (regiono Auvergne, en familio de bonhavaj komercistoj, Jacques Paul Migne studis teologion en Orléans kaj estis, post mallonga aktiveco kiel profesoro, ordinita sacerdoto en 1824. Du jarojn poste li estis ŝarĝita pri la kondukado de Paroĥo de Puiseaux, de la diocezo de Orlèans, sed liaj tendencoj de senkompromisema katoliko inklina al la Absoluta monarĥio kunpuŝiĝis kun ideoj de la novaj tempoj, simboligitaj de “reĝo civitano” Ludoviko-Filipo kaj de la trikolora flago anstataŭanta la oran liliaron de Burbonoj de Francio.

En 1833, malpaciĝo kun sia episkopo, Jean Brumault de Beauregard[1], pro sia pamfleto De la liberté, par un prêtre (“Pri la libero laŭ pastro”, li forlasis la diocezon kaj elmigris al Parizo, kie la 3-an de novembro 1833 komencis la publikigon de la ĵurnalo “Univers Religieux”, kiun li intencis konservi libera el politikaj kondiĉoj. La ĵurnalo rapide akiris 1800 abonantojn, kaj estis direktita de Migne laŭlonge de tri jaroj; sinsekve sub la direktado de kundirektoro Louis Veuillot, tiu ĵurnalo fariĝis la organo de la ultramontanismo[2], kun la titolo “Univers”.

Migne estas certe la unua kiu komprenis la forton de la gazetara amaskomunikilaro kaj se li iam estis riproĉata kun malpermeso celebri meson publike, nun lia nova aktiveco trafis malamikecon de la tradiciaj eldonistoj de la ekleziaĵoj ĉar li altiris la klientojn tute al si; krome ĉar li metis al la publika lego tekstojn ĝis tiam rezervitajn pro ilia facileco al la miskompreno, ankaŭ la papo Pio la 9-a lin riproĉis pro tio, dum kelkaj episkopoj malpermesis ke oni aĉetu liajn eldonitajn librojn per la paroĥaj kapitaloj. Sed, konkrete, la iniciatoj de Migne estis ŝatataj de la plejgranda parto de la ekleziuloj kaj intelektuloj kaj fine ili estis bonvenigitaj, spite de, foje, manko aŭ nesufiĉeco de kritika aparato.

La grandaj verkoj[redakti | redakti fonton]

Migne estis konscia pri la granda povo de la gazetaro, de la absoluta valoro de la simpla informado, se vaste distribuata.

En 1836 li fondis grandan Eldonejon, nome la “Imprimerie Catholique” ĉe Petit Montrouge, landeto nune situanta en la 14-a arondismento de Parizo. Aperis en rapida sinsekvo nombraj grandaj verkoj kiuj permesis grandan disvastigon, kaj ege malaltkostan, de tekstoj en originala lingvo kun traduko al la franca, temantaj pri Kristana teologio kaj celantaj erudicion de la malalta klerularo. La plej konataj estas:

  • Scripturae Sacrae cursus completus ("Kompleta kurso pri Sankta Skribo"), 28 volumoj, 1840-1845. La verko kunigas grandan nomron de komentarioj rilate ĉiun libron de la Biblio;
  • Theologiae cursus ("Kurso pri teologio"), 28 volumoj, 1840-1845;
  • Patrologiae cursus completus ("Kompleta kurso pri patrologio"): kolekto de latinaj tekstoj en 221 volumoj, 1844-1845; poste publikigitaj en la originala greka, antaŭe nur en la latina en 85 volumoj 1856-1857, poste greke kun la latina traduko 1857;
  • Encyclopédie théologique ("Enciklopedio teologia"), 171 volumoj, 1844-1866;
  • Collection des auteurs sacrés ("Kolekto de aŭtoroj pritaktantaj sanktaĵojn").

Eĉ se malsama laŭobjekte, spite de ĝia titolo, inter la grandaj verkoj nombreblas ankaŭ la Encyclopédie théologique ou Série de dictionnaires sur toutes les parties de la science religieuse, de 1832, kiu kolektas la plej aŭtoritatajn vortarojn pri profanaj sciencoj, kiel la vortaro de numismatiko.

eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tiu episkopo estos ekzekutita de komunardoj en 1871
  2. Kultura-religia-politika movado kiu emas referenci al ia supozita supereco de la franca eklezio ankaŭ antaŭ la papo kiu staras trans la montoj (=ultramontanismo).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]