Jacques Pierre Abbatucci (ministro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques-Pierre Charles Abbatucci
Portreto de Abbatucci, Jacques Pierre Charles.jpg - Gravuraĵo de Jules Worms[1]
Portreto de Abbatucci, Jacques Pierre Charles.jpg - Gravuraĵo de Jules Worms[1]
Persona informo
Jacques Pierre Abbatucci
Naskiĝo 21-a de decembro 1791
en Zicavo (Korsiko)
Morto 11-a de novembro 1857
en Parizo
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Pizo vd
Familio
Patro Jacques Pierre Nicolas Pascal Abbatucci vd
Infanoj Séverin Paul Abbatucci • Charles Abbatucci • Antoine-Dominique Abbatucci vd
Profesio
Okupo Magistratano
Aktiva en Parizo vd
Deputito de Korsiko
Dum 21-a de oktobro 183031-a de majo 1831
Deputito de Loiret
Dum 2-a de marto 18392-a de decembro 1851
Ministro pri justico
Dum 22-a de januaro 185211-a de novembro 1857
Antaŭulo Eugène Rouher
Sekvanto Ernest de Royer
Senatano
Dum 2-a de decembro 185211-a de novembro 1857
Prezidanto de la Ĝenerala Konsilio de Loiret
Dum 15-a de aŭgusto 185211-a de novembro 1857
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacques-Pierre Charles ABBATUCCI (n. la 21-an de decembro 1791 en Korsiko - m. la 11-an de novembro 1857 en Parizo) estis franca politikisto kaj ministro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Nepo de Jacques Pierre Abbatucci kaj nevo de Charles Abbatucci, ambaŭ generaloj dum la franca revolucio, li entreprenis karieron de advokato. Li sekve fariĝis prokuroro de la reĝo en Sartène (Suda Korsiko) en januaro 1816, konsiliano ĉe la reĝa tribunalo de Bastia en 1819 kaj prezidento de ĉambro en la reĝa tribunalo de Orleano en 1830.

En la sama jaro li estis balotita kiel deputito de Korsiko en la Ĉambro de Deputitoj, antaŭ ol fariĝi deputito de la departemento Loiret en 1839.

Nomumita kiel ministro pri justico en januaro 1852 kaj kiel senatano en decembro, li konservis ambaŭ postenojn ĝis sia morto.

En la periodo de la julia monarkio, Abbatucci estis proksima al Odilon Barrot kaj viciĝis inter la plej gravaj membroj de la politika opozicio. Li precipe distingiĝis dum la tiel nomata "bankeda kampanjo", kiel ĉefa organizanto de la bankedo de Orleano, kiu kontribuis al la falo de la reĝimo kaj al la alveno de la Dua Respubliko.

Dum la Dua Imperio, li kiel ministro pri justico prezidis la konsilion de la ministroj en kazo de foresto de Napoleono la 3-a. Li ĝis sia morto estis la favorata konsilisto de la imperiestro rilate al korsikaj aferoj, kaj do plene kontribuis al la multaj tiamaj reformoj en la insulo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jean De La Rocca, Abbatucci, sa vie, ses opinions, Parizo, 1858.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]