Jacques Prévert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Prévert
Persona informo
Jacques Prévert
Naskonomo Jacques André Marie Prévert
Naskiĝo 4-an de februaro 1900 (1900-02-04)
en Neuilly-sur-Seine
Morto 11-an de aprilo 1977 (1977-04-11) (77-jaraĝa)
en Teloché
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pulma kancero vd
Tombo Cimetière d'Omonville-la-Petite vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Maison Jacques-Prévert • cité Véron vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio Franca Komunista Partio vd
Subskribo Jacques Prévert
Familio
Gefratoj Pierre Prévert vd
Edz(in)o Janine Tricotet • Simone Dienne vd
Profesio
Okupo poeto • scenaristodramaturgo • desegnisto • verkisto • reĝisoro • kantotekstisto vd
Laborkampo beletropoezioteatro • kina scenverkado • literaturo por infanoj kaj junuloj vd
Verkado
Verkoj Paroles vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacques PRÉVERT (naskiĝis la 4-an de februaro, 1900 en Neuilly-sur-Seine, mortis la 11-an de aprilo, 1977 en Omonville-la-Petite) estis franca poeto kaj scenaristo.

Lia verkaro konsistas el poemoj, kanzonoj kaj kinoscenaroj.

Li estis mense ligita kun la superrealismo kaj komunismo. Lia poezio ofte netradukeblas, ĉar plenplenas je vortludoj (signifoplenaj, kaj ofte geniaj). Pluraj el liaj poemoj iĝis popularaj kanzonoj. Post lia morto lia nomo estis donata en Francio al multaj kolegioj kaj eĉ pli da bazlernejoj, sed kiam li estis maljuna oni foje aranĝis renkonton inter li kaj klaso de lernejinfanoj: li deklaris poste, ke li estis elrevigita, ke tiuj estis laŭ li tro kvietaj kaj tro bravaj!

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Paroles (paroloj, 1946)
  • Spectacle (spektaklo, 1951)
  • La pluie et le beau temps (pluvo kaj bela veter', 1955)
  • Fatras (amasaĵoj, 1966)
  • Choses et autres (aferoj kaj aliaĵoj, 1973)

Listo de filmoj[redakti | redakti fonton]

  • Drôle de drame (stranga dramo, 1937)
  • Le jour se lève (la tago leviĝas, 1939)
  • Les enfants du paradis (la infanoj de la paradizo, 1943)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legebla en Esperanto[redakti | redakti fonton]