Jacques Rogge

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacques Rogge
Persona informo
Naskonomo Jacques Rogge
Naskiĝo 2-an de majo 1942 (1942-05-02)
en Gento
Morto 29-an de aŭgusto 2021 (2021-08-29) (79-jaraĝa)
en Deinze
Lingvoj nederlandafrancaangla
Ŝtataneco Belgio
Alma mater Genta Universitato • Sint-Barbaracollege
Subskribo Jacques Rogge
Okupo
Okupo kuracisto • kirurgo • 15-rugbeisto • politikisto • partoprenanto de internacia forumo
vdr

Grafo Jacques ROGGE - prononco nederlande [ĵak ROĥe], ʒɑk ˈrɔɣə - naskiĝis en Gento en Belgio la 2-an de majo 1942 kaj mortis la 29-an de aŭgusto 2021.

Li studis medicinon en la Genta Universitato kaj fariĝis kuracisto. En la sama universitato li ricevis titolon "honora doktoro" en 2001. Li estis partoprenanto en la Olimpikoj en la velboatado en la jaroj 1968, 1972 kaj 1976 kaj estis membro de la Belga rugbeoteamo. En 1991 li fariĝis membro de la Internacia Olimpika Komitato (IOK).

De 2001 ĝis 2013 li estis prezidanto de la Internacia Olimpika Komitato, sekvanta post Juan-Antonio Samaranch.