Jacques Tuinder

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jacques TUINDER (laŭ plena nomo Jacobus Antonius TUINDER) naskiĝis la 10-an de januaro 1933 en Hago, Nederlando kaj estas iama prezidanto de la kristanaj Esperanto-asocioj IKUE kaj KELI. Li mortis la 18-an de junio 2011 en Heemskerk, Nederlando.

Li eklernis Esperanton aŭtodidakte en 1951 kaj redaktis de 1959 ĝis 1960 la gazeton Birdo de la junulargrupo de IKUE. De 1966 ĝis 1971 li estis prezidanto de Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista (IKUE). Li ĉiam fervore engaĝiĝis por ekumenismo kaj entuziasme organizis (kune kun Stefan Maul, la tiama redaktoro de Espero Katolika, kaj Adolf Burkhardt, la tiama prezidanto de KELI), la unuan Ekumenan Esperanto-Kongreson en 1968 en Limburg (Germanio). Kiel progresema katoliko, kiu ĉiam sentis sin unuavice kristano kaj ne ano de iu specifa konfesio, li pretis transpreni la prezidantecon de la ĉefe protestanta asocio Kristana Esperantista Ligo Internacia (KELI) de 2000 ĝis 2004.

Laŭ profesio, li estis sociala helpisto. Li multe okupiĝis pri bonfaraj agadoj kaj klopodis ligi tian agadon kun Esperanto kiel iniciatinto de projekto kontraŭ nenecesa vidhandikapo. Ĉi tiu projekto komenciĝis en 1966 sub la nomo Agado E3 - Esperantistoj esperigas Esperantojn, kaj li daŭrigis ĝin sub la nomo E-vid-ente ĝis sia morto.

La blindula asocio LIBE elektis lin honora membro, Esperanto Nederland aljuĝis al li la premion Verloren van Themaat kaj la nederlanda reĝino kavalerigis lin en la Ordeno de Oranje Nassau.

Eksteraj ligiloj