Jacquou le Croquant (TV)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Disambig.svg La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Jacquou le Croquant
Jakĉjo la Kampulo
Koverto de DVD

Koverto de DVD
Originala titolo Jacquou le Croquant
Produktadlando Francio
Filmita en Francio
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 4-a de oktobro 1969
8-a de novembro 1969
Daŭro 9 horoj 35 minutoj
Ĝenro Aventuro, dramo
Reĝisoro(j) Stellio Lorenzi
Scenaro Stellio Lorenzi
Michèle O'Glor
Laŭ la verko de Eugène Le Roy
Muziko Georges Delerue
Ĉefrolantoj Éric Damain
Produkto ORTF
IMDb
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Jacquou le Croquant estas franca telenovelo en 5 epizodoj de po ĉirkaŭ 90 minutoj kaj 1 de 120 minutoj, de Stellio Lorenzi kaj elsendita de la 4-a de oktobro 1969 ĝis la 8-a de novembro 1969 en la 1-a ĉeno de ORTF (Oficejo de Radiodissendo Televido Franca).

Enhavo

[redakti] Temo

En 1819, en Perigordo, Jacquou Ferral estas ok-jara knabo. Lia patro, Martissou, estas farmisto je duono de Grafo de Nansac, kiu ekspluatas sian servistaron, mem loĝante en Kastelo de l'Herm. Iun tagon, Nansac maljuste kondamnigas Martissou'n pro murdo de sia intendanto Laborie kaj deportigas la malfeliĉan farmiston al galeroj, kie li mortos iom poste. Jacquou restas kelkan tempon sola kun la patrino, kiu baldaŭ mortos. Kiel orfo, li estas akceptata de Paroĥestro Bonnal, kiu prizorgos lian edukadon. Fariĝinte plenaĝulo, Jacquou senripoze provos batali kontraŭ maljusto, kies viktimo estis lia familio kaj deziras venĝi sin. Cirkonstancoj kondukos lin fariĝi la ĉefa gvidanto de kamparana ribelo kontraŭ la cinika Grafo de Nansac.

Li tiel ekscios transformi sian deziron de venĝo en batalon kontraŭ maljusto, kaj pruvi ke simpla kampulo ne iras sen ia grandeco.

[redakti] Teĥnikaĵoj


[redakti] Rolularo

[redakti] Epizodoj

  1. Farmistoj de Nansac (1h20)
  2. Kandelfesta nokto (1h26)
  3. La Tegolejo (1h45)
  4. Paroĥestro Bonnal (1h27)
  5. Ribelo de Fanlac (1h37)
  6. 1830 (2h)

[redakti] Komentaro

Adaptita de samnoma romano de Eugène Le Roy, eldonita en 1899, kaj mem inspirita el veraj faktoj okazintaj dum kamparanaj ribeloj en sud-okcidenta Francio, komence de la 17-a jarcento, la rakonto okazas ĉirkaŭ 1815 en Perigordo.

Kina adapto de Jacquou le Croquant estis reĝisorita de Laurent Boutonnat en 2007 kun Gaspard Ulliel en rolo de Jacquou, Tchéky Karyo, Olivier Gourmet kaj Marie-Josée Croze.

[redakti] Videoteko

  • Jacquou le Croquant, TF1 Video, 2007, 3 DVD-oj.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Applications-multimedia.svg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Filmo
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj