Jacquou le Croquant (filmo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jacquou le Croquant (apartigilo)
Jakĉjo la Kampulo
filmo
Originala titolo Jacquou le Croquant
Produktadlando Francio
Originala lingvo franca lingvo
Kina aperdato 17-a de januaro 2007
Daŭro 143 minutoj
Ĝenro Aventuro/Dramo
Reĝisoro(j) Laurent Boutonnat
Produktisto(j) Romain Le Grand
Dominique Boutonnat
Scenaro Franck Moisnard
Laurent Boutonnat
Laŭ la verko de Eugène Le Roy
Filmita en Rumanio
Loko de rakonto Francio
Muziko de Laurent Boutonnat
Ĉefrolantoj Gaspard Ulliel
Marie-Josée Croze
Albert Dupontel
Jocelyn Quivrin
Tchéky Karyo
Malik Zidi
Olivier Gourmet
Produktinta firmao Pathé Renn Production
IMDb
vdr

Jacquou le Croquant ("Jakĉjo la Kampulo") estas franca filmo de Laurent Boutonnat, daŭranta 2 horojn kaj 23 minutojn, aperinta la 17-an de januaro 2007.

Temo

Jacquou le Croquant estas adaptita el samnoma romano de Eugène Le Roy, eldonita en 1899, kaj mem inspirita el veraj faktoj okazintaj dum kamparanaj ribeloj en sud-okcidenta Francio, komence de la 17-a jarcento. La rakonto okazas ĉirkaŭ 1815 en Perigordo.

Komence, Jacquou estas naŭ-jara knabo, kies patro, farmisto je duono, ekspluatata de Grafo de Nansac, estas maljuste kondamnita pro murdo kaj deportita al galeroj. Lia patrino mortas iom poste. Kiel orfo, li estas akceptata hejme de Paroĥestro Bonal, kiu prizorgos lian edukadon. Fariĝinte plenaĝulo, Jacquou senripoze provos batali kontraŭ maljusto, kies viktimo estis lia familio kaj venĝi sin kontraŭ la cinika Grafo de Nansac.

Rakonto

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

1815. Jacquou, juna kamparano de la Perigorda regiono, vivas feliĉe kun siaj gepatroj. Malbonokazo trafas la familion kiam la patro de Jacquou estas priserĉata pro tio ke li mortigis la intendanton de kruela kaj aroganta nobelo, la Grafo de Nansac. La patro de Jacquou fuĝas el la urbo sed promesas al sia filo ke li baldaŭ revenos hejmen. Jacquou konas Galiote, la filinon de Nansac, kaj ŝian prizorgantinon Lina kiam lia patrino laboras kiel lavistino de la kastelo de Nansac. Jacquou komence provas malutili al Galiote ellasante la porkojn el la porkejo dum ŝi ĵetas rulŝtonetojn al ili, taŭzante la porkojn. Tamen li ŝanĝas sian decidon kaj savas ŝin, lasante ambaŭ Lina kaj Galiote impresitaj kaj dankemaj. Nelonge post ĉi tiu okazaĵo la patrino de Jacquou perdas sian laborpostenon kaj estas devigita forlasi la domon kun Jacquou. Des pli malbone, ĉiuj ŝiaj provoj savi sian edzon ankaŭ malsukcesas. La patro de Jacquou estas tiam kaptita kaj mortas en malliberejo. Eksciante tion, ŝi petas al Jacquou ĵuri ke li venĝos la morton de sia patro. La patrino de Jacquou baldaŭ mortas pro funebro kaj severaj vivkondiĉoj.

Havante neniun por prizorgi lin, Jacquou almozpetas sur la stratoj kune kun aliaj infanoj kun kiuj li amikiĝis post iom da tempo. Kaj iun malvarman vintran nokton, Jacquou decidas mortigi sin de frostmorto en tombejo apud preĝejo. Li estas eltrovita de pastro kiu revivigas lin kun sia amiko, la kuracisto. Jacquou pasigas sian junaĝon sub ilia protekto kaj laboras kiel messervanto.

Post Jacquou fariĝis plenkreskulo, li unue alfrontiĝas kun Nansac ĉe danco-konkurso. Nansac montriĝas kun sia bandaĉo da servantoj, neinvitita, kaj fuŝas la festan etoson de la popolo. Lia filino Galiote ankaŭ aliĝas al sia patro kaj montriĝas ke ŝi sekrete sopiras al Jacquou pro tio, ke li elsavis ŝin. Jacquou hontigas Nansac kaj spitas lian aŭtoritaton antaŭ la urbanaro. Furioza, Nansac baldaŭ petas siajn homojn kapti Jacquou kaj ĵetas lin en subteran puton por mortigi lin. Malgraŭ tio Jacquou sukcesas eliri, dume trovante ĉambron plenan de pafiloj, kaj intrigas kun siaj amikoj por renversi Nansac. Kiam li hejmenrevenas, Jacquou trovas Galiote en sia hejmo, venintan por ŝirmi sin el la pluvo. Kvankam Jacquou unue ordonas al ŝi foriri, li baldaŭ mildiĝas kaj donas al ŝi iujn el siaj sekaj vestoj antaŭ ol peti ŝin, ke ŝi reiru hejmen. Kiam Galiote eliras el lia domo ŝi alfrontas koleran ribelantaron kaj apenaŭ eskapas el iliaj manoj.

Jacquou atakas la kastelon de Nansac dum grupo de liaj homoj eniras por preni la armilojn kiujn li eltrovis antaŭe. Multaj el la servantoj de Nansac estas mortigitaj de kaŝitaj paflertuloj kaj la nobeloj trovas sin blokitaj. Jacquou batalas sole kontraŭ Nansac kaj venkas lin. Kiam homoj instigas lin ke li mortigu Nansac, Jacquou respondas ke li preferus vidi lin mizere plimalboniĝi. Kiam la kastelo estas brulata kaj ĉiuj ŝajne eliris, la nobeloj rimarkas ke Galiote ankoraŭ estas en sia ĉambro. Jacquou revenas savi ŝin kaj transdonas ŝin al Nansac. Ĉe la fino de la nokto Jacquou dankas la urbanaron pro ilia helpo sed petas ilin ne plu engaĝi sin pro tio ke ili povus esti mortigitaj.

Iom poste Jacquou estas vidata ĉe la tribunalo alfrontante akuzon pri ribelo kaj seksatenco al Galiote, faritan de Nansac. Tamen Galiote atestas favore al Jacquou kaj ĵuras ke li neniam tuŝis ŝin. Jacquou estas liberigita kaj Nansac suferas denovan malvenkon.

Ĉe la fino, la amikoj de Jacquou sciigas al li, ke Galiote estas forlasonta la urbon por serĉi laboron. Persvadita de Lina, Jacquou iras adiaŭi ŝin. Li fine repaciĝas kun Galiote brakumante ŝin.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Teĥnikaj detaloj

  • Kun-produktado de:
Pathé Renn Production - Heathcliff S.A.
TF1 Films Production - SPI - CP Medien AG
kun partopreno de: Canal+ kaj Cinecinema
asocie kun: Banque Populaire Images 5
partnere kun: Le Conseil Général de la Dordogne

Rolularo

Komento

  • Kiam Jacquou estas akceptata de Paroĥestro Bonal, li konfesas, ke li bruligis la arbaron - tamen la sceno pri brulanta arbaro ne ekzistas en la filmo. Spektantoj ne antaŭe legintaj la libron povas miri pri tiu diraĵo.

Filmmuziko

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Jacquou le Croquant (muzikalbumo).

Videoteko

DVD de la filmo, en la franca kun anglalingvaj subtitoloj, aperis la 10-an de oktobro 2007.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj