Jadranka Kosor

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jadranka Kosor

Jadranka KOSOR (naskiĝis la 1-an de julio 1953 en Pakrac, Kroatio) estas kroata politikisto kaj ĵurnalisto.

KOSOR studis leĝon en Zagrebo, kaj laboris kiel ĵurnalisto ekde 1972. Dum la milito de 1991 ĝis 1995, ŝi laboris kiel radio-ĵurnalisto kaj ŝia programo parolis pri militaj temoj, ekzemple problemoj de transfuĝintoj kaj kriplaj eks-soldatoj.

En 1995 ŝi estis elektata al la Kroata Parlamento kiel ano de la Kroata Demokratia Unio (HDZ). Ŝi ankaŭ estis la vicprezidanto de la Kroata Parlamento.

KOSOR estis la vicprezidanto de la partio HDZ inter 1995 kaj 1997, kaj ekde 2002 ĝis hodiaŭ. En 2003, ŝi ekestis ministro de familio, eks-soldatoj kaj interregistara solidareco en la Kroata Registaro de Ivo Sanader.

La HDZ nomis ŝin kiel sian prezidantan kandidaton en la prezidanta baloto de 2005. Ŝi estis la dua plej populara kandidato de la unua elektado kaj kontraŭos al la nuna prezidanto, Stjepan Mesić, en dua elektado ĉar MESIĆ ne gajnis 50 % de la voĉdonoj, havante 48,92 %. KOSOR havis nur 20,30 %.

La 6-an de julio 2009 ŝi elektiĝis ĉefministro de Kroatio, kaj havis tiun postenon ĝis la 23-a de decembro 2011, kiam la socialdemokrato Zoran Milanović transprenis ĝin.