Jaime Borda Martelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jaime Borda Martelo estas kolombia fotisto, naskita en 1940, piloto de aviadiloj kaj helikopteroj, instruisto pri flugado, libroeldonisto, entreprenisto kaj civitisma gvidanto.

Li ekprenis fotografadon en 1963 kiel ŝatokupo, kaj fotis i.a. pejzaĝojn, animalojn kaj nudajn virinojn. Kiel fotisto, nun li estas pli konata kiel aerfotisto. La fotoj far Borda Martelo aperis en pluraj magazinoj kolombiaj kaj el eksterlando. Li estas ĝenerale konsiderata kiel la plej bona elaera fotisto de Kolombio.

Li posedas la plej grandan arkivon de ciferecaj fotoj pri Kartageno.

Li publikigis plurajn librojn, inter ili kelkaj kun fotoj el aviadiloj pri sia havenurbo Kartageno:

  • Cartagena de Indias y su Puerto (ISBN 9586381668, 1996)
  • Cartagena de Noche (ISBN 9586382028)
  • Cartagena Caribe y Colonial
  • Cartagena a Ojo de Alcatraz (ISBN 958638022X, 1989)
  • Cartagena Industrial
  • Armada República de Colombia
  • Plaza de Toros Cartagena de Indias
  • Escuela Naval Almirante Padilla
  • Cartagena empresarial (2005)
  • Barranquilla empresarial

Ekster fotado, en sia entreprenisma agado li estis fondinto de la Komerca Ĉambro Kolombia-Usona (Cámara de Comercio Colombo-Americana), ano de direktantaro de pluraj kompanioj, direktoro pri turismo kaj iam komisiita kiel urbestro.

Borda Martelo estas patro de sinjorino Sandra Borda Caldas, ekonomistino kiu estis nacia belecreĝino en Kolombio en 1984, kaj nun estas entreprenistino.

Aleksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Libroj, fotoj, servoj

Jaime Borda Eldonejo Arkivigite je 2009-06-30 per la retarkivo Wayback Machine