Jaime Garzón
| Jaime Hernando Garzón Forero | |
|---|---|
Kolombia advokato, humoristo kaj politikisto |
|
| Naskiĝo | 24-a de oktobro 1960 en Bogoto, Kolombio |
| Morto | 13-a de aŭgusto 1999 en Bogoto, Kolombio |
| Portalo pri Homoj | |
Jaime Hernando GARZÓN FORERO (24-a de oktobro 1960 - 13-a de aŭgusto 1999) estis kolombia advokato, pedagogo kaj pac-luktanto. Li longatempe laboris en la televido kaj radio, li estis ankaŭ politikisto kaj urbestro de Sumapaz (1988-1990 kaj denove dum 1990-1994), eta vilaĝo proksime al Bogoto. Li ludis gravan rolon kiel paca negocanto inter la registaro Kolombia kaj la FARK.
Li fariĝis famulo danke al sia rolo en la naciaj komunikiloj (televido kaj radio), en kiu li estas rekonata kiel pioniro de la politika humoro en la Kolombia televido. [1]
Plurfoje, Garzón diris en la komunikiloj ke oni minacadis lin per leteroj. La 13-a de aŭgusto li estis murdita de du sikarioj kiam li vojaĝis al sia laborejo. Dum la juĝa esplorado, la defendanto diris ke la nacia administra departemento pri sekureco (Hispane: Departamento Administrativo de Seguridad, DAS) deviigis la esploradon disde lia murdo . [2]
Enhavo |
Vivo [redakti]
Jaime Garzón estudis juron kaj politikajn sciencojn en la Nacia Universitato de Kolombio,[3] sed pro lia laboro politika kaj televida li neniam finis sian studadon, tamen li ricevis postmortan diplomiĝon en 1999.[4]
Je 1978, kial li aĝis 18 kaj antaŭ esti akceptita en la universitato, Garzón aliĝis al grupo "José Solano Sepúlveda", urba reto de la gerila grupo ELN, lia kromnomo estis Heidi. Li estis membro de tiu grupo dum 3 monatoj, post tio li retiriĝis kaj fondis kun aliaj eks-gerilanoj la grupon por intelektuloj "El Rotundo Vagabundo".[4][5]
Pri ĉi tiu epoko, la ĵurnalisto Álvaro García deklaras:
|
Urbestro de Sumapaz [redakti]
Li urbestris etan urbon proksime al la ĉefurbo de Kolombio dum la Prezindenteco de Andrés Pastrana Arango, li estis elpostenigita en 1989 pro malkompreno de dokumento en kiu Garzón deklaris ke la nunaj putinoj en la urbeto estis la "putinaj FARK", la registaro komprenis ke Garzón starigis bordelon.[4] Garzón plendis al la registaro kaj venkis en la plendo je 1997. Ĵus la sama tago kiam li estis mortigita, okazonta oficiala akto en kiu li estus simbole enoficiĝata kaj ricevos monkompenso. Dum la tempo kiam li estis urbestro, li konstruis sanejon, plibonigis la lernejon kaj pavimis la nuran straton de la urbo [6] [7]
Dum 1990 kaj 1994 li laboris en la Casa de Nariño kiel kunordiganto de la traduko de la nova konstitucio al indiĝenaj lingvoj. [8] La tiama Prezidanto diras pri tiu epoko:
|
.
En la komunikiloj [redakti]
En 1987 la direktoro de "Novaĵoj el la 7-a", Antonio Morales Riveira, sciis pri la famo de la urbestro de Sumapaz kiel imitanto de politikistoj. [9] Ĉi tiel li aperis unuafoje en televido.
Zoociedad [redakti]
Kiam li laboris en la Casa de Nariño, li ekis laboron en la komunikiloj, li neniam imagis kiom fama li estos pro tiu ĉi laboro. Lia unua televida programo estis Zoociedad (Vortludo inter la hispanaj vortoj "Zoo", prefikso kiun aludas al bestoj, kaj "sociedad" kiu signifas socio), produktata de "Cinevisión". La programo estis dissendita je la 21:00-a nokte. La temo de la programo estis nacia socia kaj politika parodio, baldaŭ la programo fariĝis sukceso televida.
¡Quac! El noticero [redakti]
Inter 1995 kaj 1997 li laboris en informa televido nomita ¡Quac! El noticero (Kuak! la informa televido). En la programo Garzón rolis plurajn rolulojn, inter ili:
- Néstor Elí: Portgardisto de konstruaĵo nomata "Kolombio".
- Inti de la Hoz, serioza kaj moderna virino.
- "Kamarado" Jhon Lenin, universitata studento maldekstremula.
- William Garra, raportisto, inspirita de la fama raportisto de la 80-a jardeko William Parra.
- Godofredo Cínico Caspa, advokato kaj politikisto ultrakonservativa.
Lechuza kaj CM& [redakti]
Kiam la informa televido ¡Quac! fermiĝis en 1997, Garzón aliĝis al la programo televida "Lechuza" (Strigo) [10] Tie li kreis sian lastan kaj plej faman rolulon: Heriberto de la Calle (Heriberto el la Strato), Li estis bot-purigisto kiu intervjuis elstarajn kaj famajn personojn. Garzón interpretis al Heriberto ĝis sia mortigo en 1999.[11]
Televidaj programoj kaj roluloj [redakti]
| Jaro | Programo | Roluloj |
|---|---|---|
| 1990 - 1993 | Zoociedad | Émerson de Francisco kune kun Elvia Lucía Dávila |
| 1995-1997 | ¡Quac! El noticero | Néstor Elí, Inti de la Hoz, 'compañero' Jhon Lenin, 'repostero' Wiliam Garra, Godofredo Cínico Caspa, Dioselina Tibaná |
| 1997 | La Lechuza | Heriberto de la Calle |
Agoj por la paco [redakti]
Jaime Garzón ege agis pro la Kolombia paco, li plurfoje agis kiel negocanto paca, li helpis al la liberado de kaptitaj personoj. En 1998 la FARK forkaptis 32 personojn, inter ili 5 eksterlandanoj, ili estis liberigitaj danke al la helpado kaj senlaca agado de Garzón.[12]. 4 tagoj poste Garzón helpis al liberado de aliaj 9 personoj.[13]
La 6-an de majo 1998 la Generalo Jorge Enrique Mora Rangel, komandanto de la Kolombia armeo, petis splori la agojn de Garzón dum la liberado de la kaptuloj, [14][15] La 4-an de junio la "zar antisecuestros" (La caro kontraŭforkaptoj), emfazis la laboron de Garzón kiel porpaca helpanto.[15] Garzón provis paroli kun la Generalo, sed li ne volis paroli kun Garzón. Fine, la ĵurnalisto sendis komunikadon:
|
La 25-an de majo, la senatanino Piedad Córdoba estis forkaptita de la paramilitaroj, Carlos Castaño Gil, la tiama ĉefestro de la organizaĵo, akuzis ŝin helpi la gerilon. [17] Castaño mencias ankaŭ al Jaime Garzón, laŭ Castaño, Garzón estis helpanto de la gerilo kaj gajnis monon de gerila forkaptado. Kiam ŝi estis liberigita, ŝi tuj sciigis al Garzón pri kion ili diris al ŝi.[18]
Murdo [redakti]
La semajnfino de la 7-a kaj 8-a de aŭgusto 1999, Garzón provis intervjuiĝi kun Carlos Castaño en Antjokio[16]. La 10-a li vizitis alian paramilitaran estron en la "Cárcel Modelo" (Modelo malliberejo). Tiu estro sukcesis aranĝi intervjuon inter Garzón kaj Castaño, la intervjuo estis planata por la 14-a de aŭgusto.[16].
La 11-an de aŭgusto, Garzón diris al sia edzino kaj al ŝminkistino:"Oni mortigos min, ĝis morgaŭ mi havas lim-tempon por vivi". [16]
Je la 5:45 matene de la 13-a de aŭgusto 1999, kiam Garzón vojaĝis el lia hejmo al lia laborejo per griza ĵipo,[19] kaj kiam li ĝiris suden, en la najbarejo "Quinta Paredes", tre proksime al lia laborejo, li haltiĝis en trafik-lumo. Tiam li estis blokita de du uloj kiuj estis sur blanka motorciklo kaj sen identigilaj platoj,[19] la personoj sur la motorciklo alvokis lin kaj poste pafis al li 5 fojojn. Garzón estis 38-jara.
La krimo estis granda ŝoko, la kunlaborantoj ĵurnalaj de Garzón estis la unuaj personoj kiuj diskonigis la novaĵon pri lia murdo, [11] Centoj da personoj eliris al la stratoj por adiaŭi lin; la veturila ĥaoso pligrandiĝis kaj la por pied-iranta ponto situanta ĉe la "strato 22" kaj "Norda Aŭtovojo" faliĝis je la 4-a vespere pro la pezo kaj movoj de 50 personoj kiuj atendis la funebran marŝon de tie. 6 personoj mortis kaj 30 personoj estis vunditaj. [20][21]
Referencoj [redakti]
- ↑ Bogotá padecerá ataques… de risa (es) (8 de abril de 2010).
- ↑ Alirio Uribe Muñoz. Texto completo del alegato para sentencia en el caso del asesinato del periodista y humorista Jaime Garzón..
- ↑ (2009) Jaime Garzón, 10 años de impunidad. ISBN 1909-5694. Alirdato: 4-a de junio 2010.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Jaime Garzón, el genial impertinente (es). Alirita 4 de junio de 2010.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Álvaro García (13 de septiembre de 1999). Jaime Garzón, 1960-1999 (es). Alirita 6 de junio de 2010.
- ↑ Kiel omaĝo, tiu aktuale nomiĝas Colegio Campestre "Jaime Garzón".
- ↑ Jaime Garzón, 1960 - 1999 (es) (13-a de septiembro 1999). Alirita 4 de junio de 2010.
- ↑ Antonio Morales Riveiro (13-a de septiembro 2009). Diez años sin Jaime Garzón (Dek jaroj sen Jaime Garzón) (es). Alirita 6-a de junio 2010.
- ↑ Antonio Morales Riveiro (2003). Cuatro años sin Jaime Garzón (es). Alirita 7-a de junio 2010.
- ↑ Así nació Heriberto de la Calle; fragmentos del libro 'Jaime Garzón, el genial impertinente' (es).
- ↑ 11,0 11,1 Radio Net Sale Del Aire (es).
- ↑ Guerrillero conocido como 'Romaña' fue condenado a 40 años de prisión por secuestro masivo (es).
- ↑ Guerrillero conocido como 'Romaña' fue condenado a 40 años de prisión por secuestro masivo (es). Alirita 7 de junio de 2010.
- ↑ A Jaime Garzón (es).
- ↑ 15,0 15,1 Ángela Cardona. A pesar de la impunidad, no olvidamos a Jaime Garzón (es). Alirita 7 de junio de 2010.
- ↑ 16,0 16,1 16,2 16,3 Fabián Cristancho Ossa. Jaime Garzón, 10 años de impunidad (es). Alirita 7-a de junio 2010.
- ↑ Senadora Piedad Córdoba revela que su hija menor desapareció hace tres años.
- ↑ Lo dije hace siete años y como siempre, rechazaron mis declaraciones (es). Alirita 7 de junio de 2010.
- ↑ 19,0 19,1 Caso Jaime Garzón (es).
- ↑ Acontecimientos trágicos (es).
- ↑ Un adiós de carnaval (es).
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Jaime Garzón en la hispana Vikipedio.