Ĝajsalmer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Koordinatoj: 26° 92′ 00″ N 70° 09′ 00″ O / 27.53333 °N, 70.15000 °O / 27.53333; 70.15000 (mapo) Koordinatoj: latitudaj minutoj >= 60
Koordinatoj: latitudaj minutoj >= 60
Koordinatoj: latitudaj minutoj >= 60
जैसलमेर
Jaisalmer, Ĝajsalmero
urbo
historia pordego
Oficiala nomo: जैसलमेर, Jaisalmer
Lando Barato Barato
Ŝtato Raĝastano
Situo Jaisalmer
 - alteco 225 m s. m.
 - koordinatoj 26° 92′ 00″ N 70° 09′ 00″ O / 27.53333 °N, 70.15000 °O / 27.53333; 70.15000 (mapo) Koordinatoj: latitudaj minutoj >= 60
Koordinatoj: latitudaj minutoj >= 60
Areo 5,1 km² (510 ha)
Loĝantaro 58,286 (2001)
Horzono UTC + 5:30
Poŝtkodo 345 00x
Telefona antaŭkodo 02992
Aŭtokodoj RJ-15
Situo kadre de Barato
Situo kadre de Barato
Situo kadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Jaisalmer
Retpaĝo: jaisalmer.rajasthan.gov.in
Portalo pri Barato

Jaisalmer (angle kaj ankaŭ raĝastane kaj hindie la kutima latinliterigo, raĝastane बिकाणो, hindie जैसलमेर, en Esperanto Ĝajsalmero, noma signifo "la suna urbo") estas urbo en la subŝtato Raĝastano de la federacia ŝtato Barato. La urbo situas en la okcidento de la subŝtato, meze de la dezerto Tar, en distanco de 575 kilometroj al la subŝtata ĉefurbo Ĝajpuro. Laŭ la nombro de loĝantoj en komparo al aliaj barataj metropoloj malgranda urbeto, la urbo tamen internacie konatas pro la impresa arkitekturo de multaj historiaj konstruaĵoj el flaveca sabloŝtono: la urbo kroniĝas fare de fortikaĵo, kiu enhavas la palacon kaj plurajn templojn, sed ankaŭ en la ĉirkaŭaj urbopartoj estas multaj pitoreskaj temploj, privataj domoj kaj pordegoj.

Aparte gravaj lokoj por la lokuloj pro la dezerta situo de la urbo estas la ĉirkaŭaj pluvakvaj lagoj, kiuj historie provizis la loĝantojn per vivnecesa akvo kaj kiuj estas ĉirkaŭataj per templetoj. En la urbo la precipa lago nomiĝas Gadsisar, elfosita en 1367, sed en la ĉirkaŭaĵo estas pluraj pliaj, ekzemple la pitoreska Amar Sagar.

lago Gadsisar dum sunleviĝo
templa lago Amar Sagar en la urba ĉirkaŭaĵo


urba panoramo
urba panoramo