Jakanaedoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Jakanaedoj
Kresta jakanao (Irediparra gallinacea)
Kresta jakanao (Irediparra gallinacea)
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Klaso: Birdoj
Ordo: Ĥaradrioformaj
Familio: Jakanaedoj
Specioj
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Jakanaedoj estas etaj vadbirdoj el la ordo Ĥaradrioformaj.

Grupigo[redakti | redakti fonton]

Ene de tiu ordo Ĥaradrioformaj jakanaedoj apartenas al sama subordo Charadrii de similaj etaj vadbirdoj kiuj loĝas ĉe humidejoj, kiel pluvioj, galinagoj kaj ĥaradrioj. Kelkaj sciencistoj pledas, ke jakanedoj similas al raloj kaj pro tio eble oni devus klasigi ilin kun tiuj ĉe Gruoformaj tamen aliaj vidas pli da similecon kun galinagoj kaj pro tio oni restigu ilin ĉe Ĥaradrioformaj.

El la ses genroj de jakanaedoj oni supozas, ke la novmondaj jakanaoj kune kun la azia hydrophasianus formas unu grupon kaj la afrika microparra kaj la aŭstralia irediparra alian, ĉar iam tranĉiĝis la rilatoj inter aziaj kaj afrikaj birdoj.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

Malprofundaj lagoj kiuj estas siaj preferataj loĝejoj. Ili povas vivi ankaŭ ĉe marĉoj, inondataj kampoj, humidaj herbejoj, ktp. Ili loĝas en tropikaj regionoj tutmonde, tio estas en Centra Ameriko, Suda Ameriko, Afriko -kaj Madagaskaro-, Hindio, sudorienta Azio kaj Aŭstralazio.

La amerikaj jakanaoj estas Norda jakanao, Jacana spinosa kaj Nigra jakanao, Jacana jacana, kiuj nomigas la tutan familion. La nomo devenas de tupia indiĝena esprimo. Estas naŭ subspecioj de Norda jakanao, Jacana spinosa kiuj disokupas la teritorion inter Meksikio kaj Argentinio. La ĉefa jakanao de la afrika kontinento estas Afrika jakanao, Actophilornis africana, sed estas aliaj du specioj en Afriko, nome Malgranda jakanao, Microparra capensis sub Saharo kaj Madagaskara jakanao, Actophilornis albinucha, kompreneble en Madagaskaro, kaj pli proksima al la unue menciata. Estas du specioj en Hindio, nome Longvosta jakanao, Hydrophasianus chirurgus, longa pro sia vosto kaj bela pro sia flava kolo, kies teritorio atingas kaj Ĉinion kaj Afganion, kaj la Bronzflugila jakanao, Metopidius indicus. En Aŭstralazio, nome el Borneo ĝis Aŭstralio loĝas la Kresta jakanao, Irediparra gallinacea.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Oni povas identigi ilin per iliaj grandaj fingroj kaj ungoj -ĝis 10 cm eĉe kelkaj specioj- kiuj ebligas ilin marŝi sur flosanta vegetaĵo en malprofundaj lagoj. Tiele ili ŝajnas marŝi sur akvosurfaco kaj pro tio en kelkaj lokoj oni nomigas ilin jesuaj birdoj.

Temas pri 8 specioj klasitaj en 6 genroj. Ili estas mezgrandaj birdoj kun longaj kaj maldikaj koloj kaj sufiĉe diversas laŭ grando kaj pezo, ĉar estas inter 16 kaj 60 cm longaj kaj pezas el 40 ĝis pli ol kvaronkilo. Inoj estas pli grandaj -ĉirkaŭ 60 % pli pezaj- ol maskloj, kiuj kiel ĉe aliaj vadbirdaj familioj kiel la falaropoj respondecas pri kovado kaj zorgado de idoj kaj kelkaj specioj, nome Norda jakanao, Jacana spinosa estas poliandriaj. Tamen, plenkreskuloj de ambaŭ seksoj estas samegaj kiel ĉe aliaj strandobirdoj. Multaj specioj havas malhelan dorson kaj korpon niga aŭ ruĝbruna, sed kiam ili malfermas la flugilojn, ili montras pli rimarkindajn kolorbildojn. Junuloj havas blankajn subajn partojn. La plej longa estas Longvosta jakanao, Hydrophasianus chirurgus kaj la plej malgranda estas Malgranda jakanao, Microparra capensis.

Medioj[redakti | redakti fonton]

Ili loĝas ĉiam ĉe akvaj medioj, ĉefe malrapidaj riveretoj kaj lagetoj kun iom da fluanta akvo. Tie ili trovas flosanta plantaro bezonota por nestumado, manĝado kaj forkurado de eventualaj predantoj. Ili povas ĉeesti ankaŭ inondatajn herbejojn -rizkampojn- aŭ marĉojn, sed ne arbaran medion. Tio ekde marnivelo ĝis iom pli ol 2,000 m.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La plej elstara eco de la jakanaedoj temas pri poliandrismo de la ino, dum maskloj male ke en la plej granda parto de la birdoj kovas unusole kaj zorgas pri la idoj. Dume la ino, kiu estas pli granda kaj agresema, defendas la nestan teritorion -foje alvokita de masklo-, tiun de kelkaj siaj maskloj. Foje en kelkaj specioj rivala ino povas klopodi forrabi unu el masklaj teritorioj: tiam la ino povas eĉ mortigi la antaŭajn idojn por komenci novan demetadon sian.

La masklo konstruas kelkajn nestojn el akvaplanta materialo kaj la ino elektas unu el tiuj kaj foje alian nestejon. Okazas ceremonioj kie la masklo rolas submetan sintenon kaj la ino montran sintenon. Poste la ino demetas la ovojn kie ne nepre devenas el tiu masklo kiu zorgos la neston, ovojn kaj idojn. Ovoj estas plej ofte kvar makulitaj brunaj ovoj. Post inter unu kaj tri semajnoj la idoj eloviĝas. Ties unua lanugo estas kamufla. Kiel la gepatroj, ili havas dekomence longegajn fingrojn kaj ungojn. La patro zorgas la idojn kaj instruas ilin manĝi. Tamen malmultaj pretervivas. Nur ĉirkaŭ kvarono atingas plenkreskulecon. Porzanoj, porfirioj, serpentoj kaj testudoj manĝas kaj ovojn kaj idojn de jakanaedoj.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

Kiel ties parenca familio, la vaneloj, kelkaj jakanaedoj havas metakarpan spronon kiu eliras el mezo de siaj flugiloj. Ili uzas tiujn akrajn kaj ostajn armilojn por minaci rivalulojn kaj eventualajn predantojn. Por eskapi, ili merĝas kaj naĝas dum junulaĝo kaj plumŝanĝado; krome ili forkuras kurante sur malfortika akva plantaro, sur kie eventualaj predantoj falus.

Ili manĝas insektojn kaj aliajn senvertebrulojn -malofte fiŝetojn, sed foje semojn- plukitajn el flosanta plantaro aŭ el akvosurfaco.

Plej parto de la specioj estas loĝantaj, sed Longvosta jakanao, Hydrophasianus chirurgus migrantas el nordo de sia teritorio en duoninsulan Barato kaj sudorienta Azio; la aliaj moviĝas nur pro sekeco de ties loĝejo.


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]