Jakaya Kikwete
El Vikipedio
La plej lasta reviziita versio (listigi ĉiujn) estis aprobita je 3 Okt. 2012.
4 ŝanĝoj bezonas kontrolon.
![]() |
|
| Prezidento de (ŝtato): | Tanzanio |
|---|---|
| Ŝtatestro: | de 21-a de decembro 2005 |
| Antaŭulo: | Benjamin William Mkapa |
| Posteulo: | |
| Naskiĝdato: | 7-a de oktobro 1950 |
| Naskiĝurbo: | Msoga |
| Mortdato: | |
| Morturbo: | |
| Profesio: | politikisto |
| Politika partio: | Chama Cha Mapinduzi |
Jakaya KIKWETE [ĝaKAja kiKŬEte] (naskiĝis la 7-an de oktobro 1950 en Msoga, Tanganjiko) estas la kvara prezidento de Tanzanio.
De 1990 ĝis 1994 Kikwete estis la tanzania ministro pri akvo, energio kaj mineraloj. De 1994 ĝis 1995 li estis la financa ministro, kaj de 1995 ĝis 2005 li estis la ministro pri eksteraj rilatoj.
En 2005 li estis nomumita la prezidenta kandidato de la reganta partio Chama Cha Mapinduzi (CCM). La 14-an de decembro 2005 li estis elektita per proksimume 80% de la voĉdonoj. Lia ĵurigo kiel prezidento okazis la 21-an de decembro 2005.


