Jakobo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakob)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Jakobo (apartigilo)
Jakobo
Biblia persono
homa biblia persono
Verko Korano
Genezo 25
Genezo 27
Genezo 28
Genezo 29
Genezo 30
Genezo 31
Genezo 32
Genezo 33
Genezo 34
Genezo 35
Genezo 36
Genezo 37
Genezo 42
Genezo 43
Genezo 45
Genezo 46
Genezo 47
Genezo 48
Informoj
Eble sama Yakub • Jakobo en Islamo
Sekso vira
Religio sen valoro
Okupo ŝafisto
Patro Isaak
Patrino Rebeka
Gefratoj Esav
Edzo/Edzino LeaRaĥel • Bilha • Zilpa
Infanoj Simeono • JehudaIsaĥarZebulunDinaJozefBenjamenAŝerNaftaliGadDanRubenLevi
vdr

Jakobo / Jaakov (hebree: יַעֲקֹב, norma hebrea: Yaʿaqov , tiberia hebrea: Yaʿăqōḇ) estas Biblia patriarko, prapatro de izraelidoj, kies filoj estis prapatroj de la 12 izraelaj triboj. Lia bopatro devigis lin servi dum multaj jaroj, antaŭ ol doni al li siajn filinojn Lean kaj Raĥelan kiel edzinojn. Post la naskiĝo de la unuaj dek unu filoj laŭ la biblio, li ricevis la nomon "Izrael" (Genezo 35:10 "Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael.").

Izrael aŭ Jakobo havis sume 12 filojn:

  1. Ruben (filo de Lea, Genezo 29:32)
  2. Simeon (filo de Lea, Genezo 29:33)
  3. Levi (filo de Lea, Genezo 29:34)
  4. Jehuda (filo de Lea, Genezo 29:35)
  5. Dan (filo de la sklavino Bilha, Genezo 30:4-6)
  6. Naftali (filo de la sklavino Bilha, Genezo 30:7-8)
  7. Gad (filo de la sklavino Zilpa, Genezo 30:9-11)
  8. Aŝer (filo de la sklavino Zilpa, Genezo 30:12-13)
  9. Isaĥar (filo de Lea, Genezo 30:16-18)
  10. Zebulun (filo de Lea, Genezo 30:19-20)
  11. Jozef (filo de Raĥel, Genezo 30:22-24)
  12. Benjamen (filo de Raĥel, Genezo 35:16-20)

La 12 filoj estas la prapatroj de la 12 triboj de la Izraelidoj. La Levidoj, la tribo de Levi, donis la pastrojn kaj la tribo de Jehuda donis multajn reĝojn (ekzemple, David kaj Salomono) kaj, laŭ la profetoj, donos la Kriston. Jesuo Kristo mem estis el la tribo Jehuda, sed la Makabeoj estis Levidoj.

Krom en judismo kaj kristanismo, Jakobo ankaŭ estas grava persono en la Islamo kaj konsideriĝas unu el ties profetoj, en la Korano li meciiĝas je la nomo يعقوب, Yaʿkūb.

Jakobo luktanta kun la anĝeloGustave Doré, 1855
Jakobo baraktas kontraŭ la anĝelo - Rembranto, 1659


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]