Jakob Adlung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Adlung
Persona informo
Naskiĝo 14-an de januaro 1699 (1699-01-14)
en Bindersleben
Morto 5-an de julio 1762 (1762-07-05) (63-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo orgenkonstruolingvistokomponisto • muzikologo • muzika teoriisto • orgenisto • muzikhistoriisto • verkisto • muzikilfaristo • libretisto • instruistoĥorestro • pastro
vdr

Jakob ADLUNG, ankaŭ: Adelung, Aldung, (naskiĝinta en la 14-a de januaro 1699 en Erfurto-Bindersleben, mortinta en la 5-a de julio 1762 en Erfurto) estis germana orgenisto, komponisto, muzika verkisto kaj instrumentkonstruisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de orgenisto kaj lerneja domzorganto ricevis muzikan kaj sciencan trejnadojn en Erfurto kaj studis ekde 1723 en Jena filologion kaj teologion. Kiel instruisto diplomita li revenis Erfurton kaj akceptis la postenon de orgenisto ĉe la Dominikana preĝejo en 1727 posteulante Johann Heinrich Buttstett. Ekster tio li ankaŭ konstruis pianojn. Krome li instruadis ĉe la Konsilantargimnazio. Ekde 1755 li estis membro de Akademie gemeinnütziger Wissenschaften en Erfurto. Unu lia lernanto estis Georg Peter Weimar.

Graveco[redakti | redakti fonton]

La skribaĵoj de Adlung ege gravas por la muzikhistorio de la Bach-tempo. Lia enciklopedio orgena Musica mechanica organoedi (1726) estas ankaŭ fonto grava por la orgenkonstruado baroka. Kiel komponisto li ĉefe verkis por orgeno.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Anleitung zu der musikalischen Gelahrtheit. Erfurt 1758, Leipzig 1783 (represite Kassel 1953)
  • Musikalisches Siebengestirn, das ist, sieben zur edlen Tonkunst gehörige Fragen. Berlin 1768
  • Musica Mechanica Organoedi. Das ist: Gründlicher Unterricht von der Struktur, Gebrauch und Erhaltung, etc. der Orgeln, Clavicymbel, Clavichordien und anderer Instrumente, in so fern einem Organisten von solchen Sachen etwas zu wissen nöthig ist. 2 partoj, Berlin 1768 (represite Kassel 1931)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Johann Adam Hiller: Lebensbeschreibungen berühmter Musikgelehrten. Leipzig 1784 (represite Leipzig 1979)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]