Jakob David Applebaum

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob David Applebaum
Persona informo
Naskiĝo 14-an de novembro 1877 (1877-11-14)
en Mszczonów
Morto 7-an de januaro 1964 (1964-01-07) (86-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Pollando
Okupo
Okupo esperantisto • butikisto
vdr

Jakob David Applebaum (prononco [APLbaŭm], hebree kaj jide יעקב דוד אפלבאום) naskiĝis la 14-an de novembro 1877 en Mszczonów, Pollando kaj mortis la 7-an de januaro 1964 en Britio. Li estis juda Esperanto-verkisto, tradukisto, komercisto, rotariano kaj pacifisto.

En 1900 li, 22-jara, translokiĝis al Britio kaj sekve ricevis britan civitanecon.[1] En 1909 li esperantistiĝis. Li estis prezidanto de la Esperanto-Federacio Lankaŝiro kaj Ĉeŝiro inter 1915 kaj 2020, el kio poste ekestis la Nordokcidenta Esperanto-Federacio, kaj ankaŭ poste havis multajn oficojn en la Brita Esperanto-Asocio (BEA).

Dum la Universala Esperanto-Kongreso de 1921 en Prago, li voĉdonis por la konstruado de monumento sur la tombo de Ludoviko Lazaro Zamenhof en la juda tombejo de Varsovio. Li estis elektita honora sekretario de tiu ĉi projekto kaj sukcesis plenumi ĝin post kvin jaroj. La monumento estas skulptita en Skotlando kaj en 1926 transportiĝis al Varsovio.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Jozefo, drama poemo en 4 aktoj kaj epilogo, bazita sur la biblia rakonto : [libro originale verkita en Esperanto] (Bel-literatura Eldon-serio, 1957)
  • A short history of the Lancashire and Cheshire Esperanto Federation, 1908 - 1933

Tradukoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Josip Pleadin, Ordeno de Verda Plumo : Leksikono pri Esperantlingvaj Verkistoj, Đurđevac, Grafokom, 2006, 272 p. (ISBN 953-96975-5-7).
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.