Jakob Hannibal la 1-a, Grafo de Hohenems

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo Hanibal la 1-a
Grafo de Hohenems
(1530-1587)
Blazono de la Senjoroj de Ems
Blazono de la Senjoroj de Ems
Persona informo
Naskiĝo 13-a de majo 1530
en Bludenz,  Germanio
Morto 27-a de decembro 1587
en Hohenems,  Germanio
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Familio
Patro Wolf Dietrich von Ems zu Hohenems vd
Patrino Chiara de' Medici vd
Infanoj Kaspar Hohenems • Marcus Sittikus von Hohenems • Klara, Gräfin von Hohenems vd
Profesio
Okupo kondotierodiplomato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakobo Hanibalo la 1-a, Grafo de Hohenems (1530-1587) estis aŭstria kondotiero, diplomato kaj soldulo. Li estis frato de Marko Sitiko el Hohenems kaj patro de Kaspar von Hohenems kaj Markus Sitikus el Hohenems (1574-1619)[1]. Li batalis en la trupoj de Karlo la 5-a kaj Filipo la 2-a. Li estis nevo de la papo Pio la 4-a, kaj estriĝis de la vatikanaj trupoj kaj papa legato en Hispanio. En 1567, li elkoĝis en Altems, kiu dum lia regado, signifoplene ekspandis siajn bordojn, kaj kie li kolektis grandskalan artaĵaron.

Biografio

Li estis filo de Wolf Dietrich von Ems (1507–1538) kaj Chiara de Medici (1510–1560), fratino de la papo Pio la 4-a, filino de Bernardino de' Medici kaj Cecilia Serbelloni. Do, li estis nevo de la papo Pio la 4-a kaj frato de Marko Sitiko Altempoj (1533-1595). Ambaŭ vivis je la servo de la eklezio.

En Hispanio li estis pontifica legato kaj sin dediĉis al la preferata familia aktiveco, tio estas, la varbado kaj komando de solduloj, kiuj batalis nome de la Sankta Katolika Eklezio. Baldaŭ li fariĝis soldulara entreprenisto kaj kolonelo de la hispana krono en la Imperio. Serve de Hispanio, li komandis siajn kondotierojn kontraŭ la turkaj, nederlandaj kaj magrebaj malfideluloj.

Liaj lertecoj kiel milita komandanto altiris la atenton de sia onklo, la papo, kiu nomumis lin Gonfaloniere de la Sankta Romia Eklezio, tio estas, ĉefkomandanto de ĉiuj armitaj fortoj de la pontifico kaj kastelestro de ĉiuj fortikaĵoj, kasteloj, kaj fortreso de la eklezia ŝtato.

Post nemulte, li edziĝis al milana nobela virino, Ortensia Borromea, fratino de Karlo Borromeo, kaj dank'al la edziĝo li fariĝis Senjoro de Tossigano, en Romagna kaj Grafo de Galarato. Ĉi tiuj senjoraj teritorioj aldoniĝis al tiu antikvega kastelo el Hohenems, levita al graflando de la Imperiestro Ferdinando la 1-a. Do, li estis Grafo de Hohenems kaj Galarato.

Vidu ankaŭ

Literaturo

Referencoj


Ŝablono:Ĝermo-Italio

Portala ikonoRilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj