Jakob Hlasek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Jakob Hlasek estas svisa tenisisto de ĉeĥa deveno. Li naskiĝis la 19-an de majo 1964(nun 1964-05-19) en Prago, do nun estas 49-jara. Ekde la jaro 1983 ĝis 1996 li estis tenisa profesiulo. Inter alie li partoprenis en la Someraj Olimpikoj de 1984, 1988, kaj 1992, kaj en 1992 krome kune kun la tenisistino Manuela Maleeva-Fragnière nome de Svisio gajnis la internacian Hopman-Pokalon en Perto, Aŭstralio - en tiu turniro interkonkurencas la po plej bona vira kaj virina tenisistoj de ok naciaj teamoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]