Jakob Micyllus

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacobus Micyllus Argentoratensis
(1503-1558)
Germana humanisto kaj filologo.
Germana humanisto kaj filologo.
Persona informo
Naskiĝo 6-a de aprilo 1503
en Strasburgo,  Germanio
Morto 28-a de januaro 1558
en Heidelberg,  Germanio
Lingvoj latinagermana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Alma mater Universitato de Wittenberg
Universitato de Hajdelbergo
Universitato de Erfurto
Profesio
Okupo pedagogo • poeto • universitata instruisto vd
Aktiva en Frankfurto ĉe MajnoHeidelberg vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jakob MOLTZER (1503-1558) estis humanisto, filologo, helenisto, latinisto, kiu instruis en la Latina Lernejo de Frankfurto ĉe Majno kaj estis profesoro en la Universitato de Hajdelbergo. Estis eldonistoj de sennombraj verkoj pri la klasikuloj krom renoma pedagogo kaj poeto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Post la unuaj studoj en sia naskiĝurbo, li enmatrikuliĝas en 1518 en la Universitato de Erfurto kie li estis lernanto de la humanisto Helius Eobanus Hessus (1488-1540). En Erfurt li adoptas la pseŭdonimon "Micyllus", kiam li rolis karakteron en la dialogo de Lukiano de Samozato titolita "La koko", iu ŝuisto, kiun li interpretas sursceneje plej konvinke. Li estis amiko dumviva de Joachim Camerarius, la Maljuna (1500-1574), kiu akompanis lin al Wittenberg, urbo de Marteno Lutero, kie Philipp Melanchthon (1497-1560) ankaŭ instruas. Laŭ rekomendo de ĉi-lasta al la urba konsilisto de Frankfurto ĉe Majno, Hamman von Holzhausen (1467-1536), kies filo Justinian von Holzhausen (1502-1553), ankaŭ studas en Wittenberg, lin invitas en 1524, aĝante nur dudekunu jarojn, por estri la Latinan Lernejon, privatan institucion ĵus fondita en Frankfurto.

Tamen, la urbo estis ruinigita dum la sekvantaj jaroj pro la religiaj skismoj inter la protestantaj frakcioj - ĉefe inte la sekvantoj de Marteno Lutero kaj Ulriko Zvinglo (1484-1531), ĉar la restanta parto de la urbo estis katolika. En 1526 li devis alfronti du predikistojn de la reformo en Frankfurto: Dionysius Melander (1486-1561) kaj Johann Bernhard (1500-1551). Kiel humanisto li tute ne deziris enmiksiĝi en la teologiaj kvereloj. Ŝajne pro sia luterana inklino, (Micyllus komponas, komence de 1532, poemon kontraŭ Zvinglo, ĵus mortinta) li devis forlasi Frankfurton, ĉar li, kun iom da klopodo, enoficiĝis, en la 18-a de januaro 1533, kiel profesoro pri la greka en la Universitato de Hajdelbergo, kies institucio ankaŭ agitiĝis per la samaj konfliktoj. En la 23-a de aprilo 1533, la katolika meso estis provizore interrompita, en Frankfurto, kaj, en 1536, la urbo kuniĝis al la Ligo de Ŝmalkaldo, kiu reprezentis la luteranan tendaron. En 1537, Micyllus revenas, kaj reprenas la direktadon de la Latinan Lernejon, (kies jarsalajroj estis altigintaj el 60 al 150 florenoj), kiu fariĝis publika institucio, kaj en 1542 instaliĝis en franciskana monaĥejo sekulariĝinta.

En 1547, Micyllus estis ree varbita de la Universitato de Hajdelbergo kiel profesoro pri la greka. En 1548, li estas nomumita dekano de la Fakultato pri Artoj, kaj en 1549, ano de la komisio por reformado de la biblioteko. En 1550, liaj kolegoj lin rekompencas pro iu movado je transformado de la fakultato en Fakultaton pri Filozofio. En 1556, li fariĝas rektoro de la universitato, kaj la princo-elektisto Oto-Henriko de la Palatinato (1502-1559) lin komisias je la reformiĝo de la statutoj. Lia projekto estas aprobita de Melanktono, sed post mallongatempe li mortis. Lia filo kaj juristo Julius Micyllus (1530-1600) publikigis en 1564 la latinajn poemojn de la patro sub la titolo "Argentoratensis Sylvarum..."

Li estis edziĝinta al la filino de la urbestro de Seligenstadt, apud Frankfurto ĉe Majno, kiu mortis en la 15-a de aŭgusto 1548, kaj ili havis du infanojn: unu fariĝis tajloro en Heidelberg kaj la alia (Julius Micyllus) estis kanceliero de la princo-elektisto de la Palatinato.

Selektita publikaĵaro[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]