Jakob Wassermann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakob Wassermann

La germana verkisto Jakob WASSERMANN [jakob VAserman] naskiĝis je la 10-a de marto 1873 en Fürth kaj mortis je la 1-a de januaro 1934 en Altaussee, Steiermark, Aŭstrio.

La filo de juda komercisto komence elprovis sin en pluraj profesioj. Ekde 1896 li plene dediĉis sin al la verkado, laboris unue en Munkeno, poste en Vieno kaj ekde 1919 en Altaussee. Al lia amikaro apartenis ekz. Thomas Mann, Hugo von Hofmannsthal kaj Arthur Schnitzler.

En sia verkaro Jakob Wassermann i.a. engaĝiĝis por justeco kaj kontraŭ indiferenteco. Dum la 1920-aj jaroj liaj verkoj atingis vastan legantaron. Poste ili pli/malpli falis en forgeson, ĉar la nazia reĝimo en Germanio malpermesis la verkojn de tiu ĉi juda verkisto.

Famaj verkoj

  • Melusine (romano, 1896)
  • Die Juden von Zirndorf (romano, 1897)
  • Geschichte der jungen Renate Fuchs (romano, 1900)
  • Der Moloch (romano, 1902)
  • Kunst der Erzählung (literaturscienca traktato, 1904)
  • Alexander von Babylon (romano, 1905)
  • Caspar Hauser oder Die Trägheit des Herzens (romano, 1908)
  • Der Mann von vierzig Jahren (romano, 1913)
  • Das Gänsemännchen (romano, 1915)
  • Mein Weg als Deutscher und Jude (membiografio, 1921)
  • Das Gold von Caxamalca (rakonto, 1928)
  • Romantrilogio:
    • Der Fall Maurizius (1928)
    • Etzel Andergast (1931)
    • Joseph Kerkhovens dritte Existenz (eld., 1934)