Jakob Wimpfeling

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakob Wimpfeling
(1450-1528)
Gravuraĵo de la verko Defensio Germaniae, 1502, kie Jakobo Wimpfeling aperas kune kun siaj lernantoj, debatante kun Thomas Murner (1475-1537)
Gravuraĵo de la verko Defensio Germaniae, 1502, kie Jakobo Wimpfeling aperas kune kun siaj lernantoj, debatante kun Thomas Murner (1475-1537)
Naskiĝis 27-a de julio 1450
en Schlettstadt, Flago-de-Francio.svg Francio
Mortis 17-a de novembro 1528
en Schlettstadt, Flago-de-Francio.svg Francio
Alma mater Universitato de Hajdelbergo
v  d  r
Information icon.svg

Jakob Wimpfeling (1450-1528) (naskiĝis en Schlettstadt, en la 27-a de julio 1450 - mortis en Schlettstadt, en la 17-a de novembro 1528) estis franca humanisto, teologo, pedagogo, filologo kaj historiisto. Li estis lernanto de Ludwig Dringenberg (1410-1477), fondinto de la Humanisma Biblioteko de Sélestat[1].

Biografio[redakti | redakti fonton]

En 1464, li enmatrikuliĝis en la Universitato de Frajburgo, kie li diplomiĝis kiel Bakalaŭro en 1466. Pli malfrue li vizitadis la Universitaton de Erfurto kaj Universitaton de Hajdelbergo, kie li ricevis sian diplomon kiel Magistro en 1471. Poste, li studis Kanonan Juron tri jarojn, kaj finfine teologion.

En 1483, li estis predikanto en la katedralo de Speyer. En 1498, Filipo, la Palatina elektisto, alvokis lin por esti profesoro pri retoriko kaj poetiko en Hajdelbergo. Ekde 1500, li vivis en Strasburgo kaj sin dediĉis al siaj skribaĵoj, antaŭ ol reiri al sia naskiĝurbo, en 1513. En Sélestat, cirklo da lernantaro kaj admirantaro kuniĝis ĉirkaŭ lian personon. Malsamaj opinioj pri Luteranismo disbatis ĉi beletran societon.

Post la ekskomuniko de Marteno Lutero li klopodis por ke la Kurio nuligu la forpelon. Tio faris lin suspekto pri ebla satiraĵo kontraŭ la Kurio: "Litancia pro Germania", kiu probable skribiĝis de Hermann von dem Busche (1468-1534).

En 1521, Wimpfeling submetis sin al la Roma Eklezio, al kiu li estus ekde tiam lojala filo. En 1524, li kuniĝis al la dialogo de Hieronimo Emser (1478-1527) kontraŭ la verko "Canonis missae defensio" far Ulriko Zvinglo (1484-1531), kaj per malferma letero al Lutero kaj Zvinglo, li admonis ilin ĉe la atenta ekzamenado de la skribaĵoj celante ke ili mem malkovru ke la Kanonoj de la Meso entenis nenion kontraŭan al la doktrinoj kaj kutimoj de la eklezio en siaj naskiĝaj jaroj. Wimpfeling tiam retiriĝis de la disputoj, kaj pro tio estis ridindigita de la luteranoj kiel renegato kaj persekutanto de herezuloj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Stylpho, 1480 (komedio, 1494)
  • Vita sancti adelphi, ĉirkaŭ 1500
  • Germania, 1501
  • Epitome rerum Germanicarum, 1505
  • Vita Sancti Adelphi, 1506
  • Gravamina, 1520, verko kiun li dediĉis al la Imperiestro Maksimiliano la 1-a (1459-1519)
  • The Elegantiarum medulla (1493)
  • Isidoneus germanicus (1496)
  • Adolescentia (1500)
  • Defensio Germania, 1502

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Portala ikono Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Homoj