Jakoba Vojo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La vojoj de Sankta Jakobo tra Eŭropo
Monda heredaĵo de UNESKO

Jakoba VojoVojo de Sankta Jakobo (galega lingvo: O Camiño de Santiago, [o ka'miɲo de santi'ago]) estas fasko da vojoj kiuj kondukas el Okcident-Eŭropo al la tombo de la apostolo Jakobo en la galega urbo Santiago de Compostela.

Oni ĉefe konas sub la nomo Jakoba Vojo la parton en la norda Hispanio inter Pireneoj kaj la tombo de Jakobo, laŭ kiu situas la iamaj reĝaj urboj Jaca, Pamplono, Estella, Burgoso kaj Leono (Hispanio). La origino de tiu vojo situas en la unua duono de la 11-a jarcento.

Pilgrima gvidlibro el la 12-a jarcento, en la Jakoba libro (latine: Liber Sancti Jacobi), kiu estis la ĉefa fonto de la jakoba kulto en la mezepoko, indikas kvar aliajn vojojn en Francio, kiuj kuniĝas en la Pireneoj. Post la revivigo de la pilgrimado al Santiago de Compostela en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj, la hispana ĉefvojo iĝis parto de la Monda Kulturheredaĵo de UNESKO en 1993.

En 1998 ankaŭ la kvar aliaj en la Liber Sancti Jacobi menciitaj francaj vojoj ricevis tiun titolon. Jam en la jaro 1987 la Konsilio de Eŭropo nomis la vojojn de la jakobaj pilgrimuloj en la tuta Eŭropo "eŭropa kultura vojo" kaj rekomendis ties identigon.

Historio

Fine de 8-a jarcento, disvastiĝis en nordokcidenta Iberio la ideo, ke la apostolo sankta Jakobo la Maljuna predikis kristanismon en tiu lando kaj tie ankaŭ estis enterigita. Oni komencis kulti la sanktulon en loko proksima al episkopa urbo Iria Flavia, kie situis romiepoka tombejo. Post unu jarcento, la novaĵo estis konata en suda Francio. Al la loko, nomata Compostela ([kompostEla]), alvenis la unuaj eksteriberianoj dezirantaj preĝi antaŭ restaĵoj de la apostolo kaj koni tiujn landojn, kiujn proksimaj islamanoj igis allogaj kaj legendindaj.

Tamen, laŭ iuj modernaj opinioj, la tombo estas tiu de herezestro Prisciliano.

La malkovro de la tombo samtempis kun la alveno al la reĝlando de Asturio-Leono de mozaraboj rifuĝintaj el la islamregataj landoj, kaj dezirantaj montri klare sian malkonsenton kaj politikan kaj religian kontraŭ la kordoba emiro kaj la ekleziestraro sub li.

La nombro de la pilgrimantoj kreskegis ekde la 11-a jarcento, kiam eŭropanoj lasis sian izolecon kaj pilgrimado iĝis la plej populara devotaĵo. Romo, Jerusalemo kaj Santiago estis la ĉefaj kristanaj pilgrimejoj.

La krucmilitistoj kaj la italaj maraj civitoj malfermis la vojon al Jerusalemo. La reĝoj de Navaro, Aragono kaj Kastilio kaj Leono helpis la vojaĝon per pontokonstruo, vojriparado kaj konstruo de malsanulejoj kaj tranoktejoj.

Post jaroj, la prestiĝo kaj riĉeco de Santiago ebligis al la episkopo Diego Gelmírez igi ĝin ĉefepiskopejo (rimarku, ke Diego estas unu el la hispanaj formoj por "Jakobo").

Historio de la korpo de Santiago

La historia gravo de la rio de Arousa, de la rivero Ulla kaj de la urbo Santiago de Compostela rilatas al la legendoj pri la alveno al Galegio tramare de la korpo de la apostolo Sankta Jakobo (Santiago), post lia martiro kaj mortigo en Jerusalemo la jaron 44. Li estis estinta laŭdire maristo kaj fiŝkaptisto en Galileo kaj poste disĉiplo de Kristo kaj evangeliisto okcidente. Lian mortigon ordonis Herodo Agripa, kiu laŭ la Biblio “Tiam la reĝo Herodo kaptis kelkajn ekleziulojn por fiagi ilin. Li mortigis Santan Jakobon, fraton de Johano, per glavo” (Agoj, 12, 1-2).

Mezepokaj legendoj plifortigitaj per iuj tekstoj asertas, ke post la martiro, kelkaj disĉiploj de Santiago prenis la senkapigitan korpon kaj translokigis ĝin al la palestina marbordo. El Jafo per ŝipo laŭiris la Mediteraneon kaj la iberian marbordon ĝis la pinto de Iberio, fino de la tiam konata eŭropa mondo. La ŝipo laŭ legendo estis “ŝtona boato” aŭ plikredebla havis la nomon de “ŝtona boato” ĉar temus pri ŝipo kiu transportus metalojn el nordokcidenta Iberio al Romo aŭ al aliaj lokoj en la Romia Imperio, sed ne tiom kredeble al Palestino. Laŭlegende tiukaze tiu ŝipo eniris en la rio de Arousa kaj poste en la rivero Ulla ĉe romiaj setlejoj de Turris Aŭgusti kaj Pontecesures. Poste ĝis Padrono, la rivera haveno de la romia urbo Iria Flavia.

La plej grava teksto kiu rakontas la translokigon de la korpo de la apostolo el Jafo al Iria kaj al la tombejo ĉe Kompostelo estus la Liber Sancti Jacobi aŭ Kaliksta Kodekso (libro 3-a, ĉapitro 1-a) verkita en la unua duono de la 12-a jarcento, tio estas multe pli da jarmilo poste. Laŭ ĝi kaj la legendoj la apostolo estus reveninta al loko kie li evangeliis kiel misiisto. La jakobaj disĉiploj estus Teodoro kaj Atanazio kaj havis malfacilaĵojn ĉe la tiamaj romiaj aŭtoritatoj kaj loĝantaroj ĝis kiam denove laŭlegende ili entombigis la jakoban korpon kie la bovoj kiuj estis eltirantaj la ĉerkoĉaron haltis lace. Tiun lokon trajarcente estis kovrita de la arbaroj kaj ĉirkaŭ la jaro 820 (tio estas preskaŭ post 8 jarcentoj) la ermito Pajo kaj la episkopo de Iria nome Teodomiro malkovris la tombon kaj helpite de la reĝo Alfonso la 2-a organizas la kulton al Sankta Jakobo.

Nuntempe oni celebras marriveran procesion laŭ la rio de Arousa kaj la rivero Ulla rememore de la supozita translokigo de la apostola korpo.

La vojoj al Santiago

Ekde la disvastigo de la malkovro de supozitaj restaĵoj de apostolo (kompreneble tiam oni komunikis tion kiel certege) en la komenco de la 9-a jarcento komencis organiziĝi pilgrimadoj el ĉiuj punktoj de la kristana Eŭropo. Tiele fakte oni teksis ne unikan vojon sed tutan reton de vojoj aŭ nome Vojaro al Santiago. Hegemonio de tiu agado okazis dum la 11-a, 12-a kaj 13-a jarcentoj, kiam oni ricevis specialajn religiajn kaj socialajn privilegiojn por la pilgrimantoj. Je la fino de la 20a jarcento la jam dekadenca vojaro ricevis novan modon kun la kombino de kulturaj kaj turismaj elementoj.

Dum la epoko de hegemonio de la jakoba vojaro fluis tra tiu reto granda kvanto de kultura informaro, oni organizis la unuan asistan kaj turisman reton, oni kreis monaĥejojn, katedralojn kaj eĉ novajn urbojn. Eĉ la unuaj suveniroj datiĝas el la pilgrimoj nome la Jakoba pekteno. La vojoj komencis en suda Britio, suda Skandinavio, Latvio, Hungario kaj eĉ Konstantinopolo (tiam kristana), Ateno kaj eĉ Andaluzio (tiam islama sed kun kristana loĝantaro). Ĉefe trapasis Francion, Germanion kaj Italion. Kiam oni eniras en Galegio jam funkciis reto de vojaro al Santiago komponita nome el la plej uzata Franca vojo el oriento, la Norda vojo el nordoriento, la Angla vojo el maro kaj nordo, la Portugala vojo el sudo, kaj la Sudorienta vojo el la Vía de la Plata, krom la apartaj Fistera vojo el maro kaj okcidento kaj la Arosa vojo laŭ la rio de Aroso. Ĉiuj trapasas kaj la urbon kaj la urbareon al la katedralo.

Vojoj

Pluraj vojoj iras al Santiago, sed unu ĉefas, la franca vojo atingas Iberion tra la montopasejoj SomportRoncesvalles, de kie la pilgrimuloj iras al Puente la Reina tra, respektive, Jaca, Sangüesa kaj MonrealPamplono.

De Puente la Reina al Estella, Monjardín, Logroño, Nájera, Santo Domingo de la Calzada, Belorado kaj Burgos, kie ankaŭ aldoniĝas la malĉefa vojo de Baiona, Tolosa, Vitoria-Gasteiz, Miranda de Ebro kaj Briviesca.

La etapoj de Burgos iras tra Castrojeriz, Frómista, Carrión de los Condes, Sahagún, kaj León, kie parto de la pilgrimantoj elvojiĝas al Oviedo por sekvi la marbordan vojon al Santiago. La cetero iras al Astorga, Ponferrada, Villafranca del Bierzo, Cebrero, Portomarín, Palas del Rey kaj, cele, Santiago de Compostela.

Laŭ la vojo, registoj ordonis konstrui preĝejojn kaj malsanulejojn dediĉitajn al sankta Jakobo. Eĉ nun, en apudvojaj urboj kaj vilaĝoj, "Jakoba strato" aŭ "kirko de sankta Jakobo" montras, kie la vojo traurbis mezepoke.

La Vojo estis priskribita en Codex Calixtinus, alinome Liber Sancti Iacobi, verkita ĉefe de la episkopo de Poitou Aymericus Picaudus, kiu klarigas la devotaĵojn kaj avertas kontraŭ fiaj fraŭdistoj, gastejestroj, ŝtelistoj, kiuj fiprofitis el pilgrimantoj.

Santiago ĝuas specialan privilegion, ekkonceditan ĉirkaŭ 1120. Kvankam la plej antikva buleo konservata estas Regis aeterni de Papo Aleksandro la 3-a de 1179, ĝi mencias pravigi privilegion de Papo Kaliksto la 2-a (1118-1124). Tiu ĉi papo estis frato de Rajmundo de Burgundio kaj, do, onklo de la reĝo Alfonso la 7-a de Kastilio; li estis bonegofaranto por la preĝejo de Compostela. La privilegio tekstas, ke en jaroj, kiam la 25-a de julio, la jakoba tago, estas dimanĉo, oni povos akiri en la katedralo de Santiago la samajn spiritajn donacojn (pekopardono/indulgenco, elpurgatoriigi animojn), kiel en Romo dum romaj jubileaj jaroj, ofte ĉiun 25-an jaron. 2004 estas do jakoba jubilea jaro.

La nuntempa vojo

Moderna simbolo de la jakoba konko kiel indikilo de la Jakoba Vojo

Post mezepoko, la vojo estis malpli kaj malpli uzata. Nur dum la 1970-aj jaroj ekis nova intereso por la pilgrimvojo. En la jaro 1982 la papo Johano Paŭlo la 2-a vizitis Santiagon de Compostela kaj alvokis kadre de granda eŭropa festo la malnovan kontinenton retrovi siajn radikojn. La konsilio de Eŭropo deklaris la vojon en 1987 unua eŭropa kulturvojo. Tiam oni nombris ĉirkaŭ 3000 pilgrimulojn jare, en 2003 jam venis 74.000 el ĉiuj landoj de la mondo. Dum la sankta kompostela jaro 2004 oni nombris entute 179.932, kiuj faris almenaŭ la lastajn 100 km piede aŭ la lastajn 200 km bicikleĉevalrajde.

Antaŭ la sankta kompostela jaro 1993, la galega registaro decidis plivalorigi la vojon ne nur por religia pilgrimvojo, sed ankaŭ por turisma celo. Pro tio ĝi lanĉis la kampanjon Xacobeo 93, riparante la ŝoseojn kaj la apudajn helpejojn. Ĝi konvinkis ankaŭ la ceterajn registarojn de apudvojaj regionoj. De tiam, laŭiri la vojon piedire, bicikleĉevalrajde estas populara turisma celo, samtempe religia, spirita, sporta kaj kultura.

Pilgrimulidentigilo ricevis stampojn de unuopaj stacioj kaj utilas por uzi malmultekostajn pilgrimejojn laŭ la vojo. En Santiago la pilgrimuloj ricevas ateston pri la pilgrimo, la tiel nomatan Compostela-n.

La pilgrimado allogas homojn el ĉiuj nacioj, kaj tiel la vojo iĝas bazo de portempa sama stato kaj praktika internacia komunikado sendepende de deveno, aĝo, stato aŭ sekso.

Jen la pligrandiĝo de la nombro de pilgrimuloj dum la jardekoj:

Jaro Pilgrimuloj Jaro Pilgrimuloj Jaro Pilgrimuloj Jaro Pilgrimuloj
1970 68 1980 209 1990 4.918 2000 55.0043)
1971 4511) 1981 299 1991 7.274 2001 61.418
1972 67 1982 1.8681) 1992 9.764 2002 68.952
1973 37 1983 146 1993 99.4361) 2003 74.614
1974 108 1984 423 1994 15.863 2004 179.9441)
1975 74 1985 690 1995 19.821 2005 93.924
1976 2431) 1986 1.801 1996 23.218 2006 100.377
1977 31 1987 2.905 1997 25.179 2007 114.026
1978 13 1988 3.501 1998 30.126
1979 231 1989 5.7602) 1999 154.6131)
1) Sankta jaro (la Año Santo okazas, kiam la festotago de la sankta Jakobo, la 25-a de julio, estas dimanĉo)

2) 4-a Monda Junulara Tago en Santiago de Compostela
3) Eŭropa Kulturĉefurbo
(Fonto: statistikoj de la katedralo de Santiago de Compostela)

Sanktuloj de la Vojo

La Vojo siavice kreas pliajn sanktulojn kaj legendojn pri miraklojn. Ekzemplo: Sankta Domingo de la Calzada ("Dominiko de la Ŝoseo, tio estas, la Jakoba Vojo"), oferis sian vivadon servante pilgrimantojn.


Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

greke hispane Camino de Santiago en Enciclopedia Libre greke Xacobeo - Kampanjo de Galega Registaro (plurlingve, Macromedia Flash necesa) greke Turisma informo hispane greke pliaj informoj germane greke satelita mapo de la vojo

Fontoj