Jakoba pekteno
Pekteno | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Pecten maximus
| ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Pecten jacobaeus Linnaeus, 1758 | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La Jakoba pekteno (Pecten jacobeus) estas duvalvulo kiu troviĝas en la Mediteraneo kaj Atlantiko.
La bestoj vivas de planktonaj organismoj kaj aliaj ŝvebantaj nutraĵeroj kiujn ili akiras per filtrado de marakvo tra iliaj brankoj.
La konko estas la emblemo por la kristana pilgrimado al Santiago de Compostela en Hispanio. La pilgrimantoj portis la emblemon sur iliaj vestoj i.a. por esti protektataj kontraŭ vojrabistoj, kiuj ne ĝenis la pilgrimantojn pro honora konvencio (sed verŝajne ankaŭ ĉar ili sciis ke la malriĉaj pilgrimantoj ne havis valoraĵojn).
Fotaro
-
Petunklo kun videblaj bluaj katadioptrikaj okuloj.
-
Jakoba konko (Pecten jacobeus), juna ekzemplero