Jakobitismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobitismo
politika movado
Lando(j) Reĝlando de Granda BritioReĝlando Irlando vd
vdr
Charles Edward Stuart, kromnomita La Juna Pretendanto, kaj surhavanta la skotan bluan ĉapon.

Jakobitismo (anglalingve Jacobitism) estis - kaj nur tre malgrave restas - la politika movado dediĉita al la resurtronigo de la stuarta dinastio sur la tronojn de Anglio kaj Skotlando. La nomo de la movado devenas de la latina vorto Jacobus, tio estas la latina formo de la nomo de Jakobo la 2-a de Anglio.

Jakobitismo aperis kiel respondo al la eksigo de Jakobo la 2-a en 1688, kiam li estis anstataŭita de sia filino Maria la 2-a kune kun ŝia edzo Vilhelm de Oranje. La Stuartoj vivis post tio sur kontinenta Eŭropo, kelkfoje provante reakiri la tronon per la helpo de FrancioHispanio. Ene de la britaj insuloj, la ĉefaj centroj de jakobitismo longe restis Irlando kaj Skotlando (precipe ties altlandoj). Ekzistis ankaŭ subtenantoj en Anglio, precipe en norda Anglio.

Multaj subtenis jakobitismon ĉar ili kredis, ke la parlamentanoj ne rajtis influi sur la reĝan heredecon. Plie, multaj katolikoj esperis, ke la reveno de la Stuartoj nuligus ĉiujn leĝojn malfavorajn al ili. En Skotlando, la jakobita movado progrese enmiksis en tradiciajn klanrivalecojn, kaj fariĝis ne plu realista, romantika movado.

La emblemo de la jakobitoj estas la blanka rozo de York. La "tago de la blanka rozo" estas celebrata ĉiujare la 10-an de junio, kiu estas la naskiĝdato de la pretendanta princo James Francis Edward Stuart en 1688.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]