Jakobo la 2-a (Skotio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakobo la 2-a

Jakobo la 2-a (Palaco Holyrood, Edinburgo, 16a Oktobro 1430 – 3a Aŭgusto 1460) reĝis kiel Reĝo de Skotoj el 1437 al sia morto.

Li estis la filo de Jakobo la 1-a reĝo de Skotoj kaj de Joan Beaufort (filino de John Beaufort, 1a grafo de Somerset kaj de Margaret Holland). Li havis pli aĝan ĝemelfraton, nome Alexander Stewart, Duko de Rothesay, kiu vivis sufiĉe por ricevi kavalerian titolon, sed mortis infanaĝe. Jakobo iĝis la patro de Jakobo la 3-a reĝo de Skotoj.

Jakobo, kies kromnomo "Fiery face" aludas al rimarkinda vermiljona naskomarko de lia vizaĝo, havis ses fratinojn, kaj ĉiuj el ili edziniĝis en diversaj eŭropaj reĝaj dinastioj.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • 'The Auchinleck Chronicle', printed in McGladdery, James II, Appendix 2, pp 160–73.
  • M. Brown, The Black Douglases (East Linton, 1998).
  • C. McGladdery, James II (Edinburgh, 1990).
  • R Tanner, The Late Medieval Scottish Parliament: Politics and the Three Estates, 1424-1488 (East Linton, 2001).