Jakobo la 4-a (Skotlando)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo la 4-a

Jakobo la 4-a (n. la 17-an de marto 1473, m. la 9-an de septembro 1513) estis reĝo de Skotlando de 1488 al sia morto.

Familio kaj naskiĝo

Li estis filo de Jakobo la 3-a kaj Margareta, filino de Kristiano la 1-a (Danio). Verŝajne li naskiĝis ĉe la Kastelo de Stirling.

Altroniĝo

Lia patro ne popularis, kaj dum ties regado okazis du gravaj ribeloj. Dum la dua, la ribelantoj nomumis la estontan Jakoban la 4-an sia nominala estro, kvankam tiu neniam aprobis tion. La 11-an de junio 1488 Jakobo la 3-a mortis proksime al Stirling dum batalo kontraŭ la ribelantoj, kaj lia filo altroniĝis. La kronado okazis ĉe Scone la 24-an de junio. Kiam Jakobo la 4-a konsciis ke - nevolonte - li ludis malrektan rolon en la morto de sia patro, li decidis fari penton, kaj ĉiun karesmon li portis pezan ferĉenon ĉirkaŭ la zono kaj hararĉemizon.

Regado

En 1489 Jakobo la 40a sukcese subpremis pluan ribelon. En 1493 li senpostenigis la Lordon de la Insuloj, kiu regis multe de okcidenta Skotlando.

Dum iom da tempo li subtenis Perkin Warbeck, kiu pretendis la anglan tronon dum la regado de Henriko la 7-a (Anglio), kaj pro tio li invadis nordan Anglion en 1496, sed li retretis kiam mankis al li sufiĉe da subtenantoj en Northumberland. Sekvis pacakordo, kaj Jakobo forpelis Perkin Warbeck de Skotlando.

En 1502 Jakobo kaj Henriko la 7-a subskribis pluan pactraktaton, per kiu Jakobo edziĝis (ĉe Edinburgo la 8-an de aŭgusto 1503) al Margaret Tudor, filino de Henriko la 7-a.

Ĉirkaŭ 1508 li proponis krucmiliton kontraŭ la turkoj, kiu minacis Hungarion, sed la papo ne interesiĝis.

Jakobo ege plifortigis la skotan mararmeon, aldonante 38 ŝipojn kaj konstruante du dokejojn. Unu ŝipo, la Granda Miĥaelo, estis la plej granda ŝipo en Eŭropo, longis 73 metrojn kaj pezis mil tunojn.

Jakobo estis klerulo kiu scipovis plurajn lingvojn. Eble li estis la lasta skota reĝo kiu parolis la skotgaelan. Li estis patronoj de poetoj kiel William Dunbar kaj Gavin Douglas, kaj dum lia regado mortis la poeto Robert Henryson. Kiel eksperimento li sendis du infanojn al mutulino kiu vivis solece sur insulo, por eltrovi ĉu lingvokapablo estas denaska aŭ akirata.

Morto

Skotlando kaj Francio estis delonge alianciitaj. En 1513 Henriko la 8-a (Anglio) militis kontraŭ Francio, nomumante sian edzinon Katerino de Aragono kiel regento. Kiel alianculo de la francoj, la skota reĝo Jakobo la 4-a invadis Northumberland kun ĉ. 30 mil soldatoj. Katerino mem rajdis norden kun paro de la angla armeo. Dum la decidiga batalo de Flodden Field, Jakobo mortis kune kun multaj skotaj nobeloj. Lian supozatan kadavron oni balzamis: ĉar Jakobo estis ekskomunikita, ĝi restis ne-enterigite ĉe monaĥejo en Surrey; ĝi perdigixs antaŭ la fino de la regado de Henriko la 8-a.

Idoj

Jakobo kaj Margaret Tudor havis ses gefilojn:

  • Jakobo, Duko de Rothesay (n. la 21-an de februaro 1507, m. la 27-an de februaro 1508)
  • filino mortnaskita la 15-an de julio 1508
  • Arturo, Duko de Rothesay (n. la 20-an de oktobro 1509, m. la 14-an de julio 1510)
  • Jakobo la 5-a (Skotlando) (n. la 15-an de aprilo 1512, m. la 14-an de decembro 1542)
  • plua filino mortnaskita novembron 1512
  • Aleksandro, Duko de Ross (naskita la 30-an de april 1514 - post la morto de sia patro; m. la 18-an de decembro 1515)

Jakobo havis ankaŭ neligitimajn gefilojn:

  • kun Marion Boyd:
    • Aleksandro Stewart (n. antaŭ 1493, m. ĉe Flodden Field la 9-an de septembro 1513), kiun Jakobo nomumis ĉefepiskopo de St Andrews kiam li havis ne pli ol 15 jarojn, kiu studis sub Erasmo de Roterdamo, kaj kiu estis lordo-kanceliero de Skotlando ekde 1510
    • Catherine Stewart, kiu edziĝis al James Stewart, 3-a grafo de Morton
  • kun Margaret Drummond:
  • kun Janet Kennedy:
    • James (n. antaŭ 1499, m. 1544), nomumata la unua grafo de Moray en 1501
  • kun Isabel Buchan, filino de James Stewart (1-a grafo de Buchan):