Jakobo la pli juna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakobo la pli juna, skulptaĵeto sur fratara bastono ĉirkaŭ la jaro 1850.

Jakobo (mortis ĉirkaŭ la jaro 62, probable en Jerusalemo) estis la pli juna el la du apostoloj de Jesuo, kiuj havis la nomon Jakobo. Por diferencigo de Jakobo la pli aĝa li ofte nomatas Jakobo la pli junaJakobo, filo de Alfeus. Jakobo estas kristana sanktulo kaj fariĝis la nacia sanktulo de la ŝtato Urugvajo en Sudameriko.

Biblio

En la nova testamento, Jakobo la pli juna nur menciiĝas en la listoj de la dek du apostoloj de Jesuo (evangelio laŭ Mateo 10,3; evangelio laŭ Marko 3,18; evangelio laŭ Luko 6,15; Agoj de la Apostoloj 1,13). Tie li nomatas "Jakobo, filo de Alfeus" kontraste al alia apostolo nomata "Jakobo, filo de Zebedeus". En la kristana tradicio kutimiĝis la nomoj „Jakobo la pli juna“ kaj „Jakobo la pli maljuna“.

Laŭ la kristana legendo Jakobo la pli juna aparte estis interpaciga peranto inter la unuaj kristanoj de juda kaj de nejuda deveno, kiuj dum la unuaj jardekoj post la morto de Jesuo principe havis tensian rilaton. Kune kun Simono Petro li en la tiel nomata apostola koncilio kontribuis al tio, ke la kristaniĝintaj nejudoj ne ricevis la ordonon submetiĝi al ĉiuj vivoreguloj de la juda leĝaro (cirkumcizo, koŝera manĝadoreguloj ktp.).

La juda romia historiisto Jozefo Flavio en sia verko Antiquitates Judaicae raportas, ke la juda alta sacerdoto Anan, filo de la en la kristanaj evangelioj menciata Hanas, uzis la tempointervalon inter la malpostenigo de la romia provincestro Festus kaj la alveno de ties romia posteulo Albinus, por ordoni la murdon de Jakobo la pli juna per ŝtonumo dum la jaro 62.

Lia tombo laŭ la kristana tradicio troviĝu en la Baziliko de la plej sanktaj dek du apostoloj en Romo.

Prinoma disputo

En la historio de kristanismo Jakobo, la filo de Alfeus, ankaŭ identiĝis kun "Jakobo la Malgranda" kaj "Jakobo la Justa" (Jakobo, frato de Jesuo). Jakobo la Malgranda en la nova testamento nur unufoje menciiĝas (evangelio laŭ Mateo 27,56) – laŭ tiu fonto li estis filo de adeptino de Jesuo kun nomo Maria kaj frato de Joseo ("Joses"). Probable tiu Maria identas kun la „Maria de Kleofas“ menciita en la evangelio laŭ Johano (19,25). La supozo, ke Kleofas eble estis greka variaĵo de la nomo Alfeus (latine "Alphaeus"), estas neinterkonsente pridisputata inter lingvistoj. En la kristana tradicio la kristanino "Maria de Kleofas" tamen parte deklariĝis duonfratino de la patrino de Jesuo, Maria, sed aliflanke parte ankaŭ Kleofas deklariĝis frato de la patro de Jesuo, Jozefo. La hipotezo identigi Jakobon, la filon de Alfeus, kun Jakobo, la frato de Jesuo, ekestis pro tio, ke oni tradicie la en la nova testamento menciitajn "fratojn de Jesuo" - Jakobo, Simeono, Judaso kaj Joseo – interpretas liajn kuzojn. Tiu tendenco laŭeble identigi ĉiujn bibliajn personaĵojn de unu nomo kiel unu personon en ekstrema kazo gvidas al la hipotezo identigi la tri aliajn fratojn de Jesuo kun la apostoloj Simono Zeloto, Judaso Tadeo kaj kun Jozefo Barnabaso el la biblia libro Agoj de la Apostoloj kaj kiel kvina frato aldonis la apostolon Sankta Matiaso, kiu probable identas kun la evangelisto Sankta Mateo kaj kun doganisto Levi, filo de Alfeus, menciita en la Evangelio laŭ Mateo.

La identigo de Jakobo Alfeo kun Jakobo la Malgranda kaj Jakobo la frato de Jesuo dum la 16-a jarcento en la koncilio de Trento deklariĝis dogmo de la romie katolika eklezio – tamen ĝis la nuntempo oni dube kaj malsamopinie disputas pri tio en la eklezio.

Ĉar Jakobo, la frato de Jesuo, laŭ la kristanaj legendoj estis mortbatigita per klabo ankaŭ la apostolo Jakobo en mezepokaj bildigoj plej ofte estis montrata kun klabo (ekde la 12-a jarcento, katedralo de Arbe, Danio).

Memortagoj

La katolika kaj protestanta memortago de la apostolo Jakobo la pli juna estas la 3-a de majo, kune kun la apostolo Filipo. La kaj anglikana memortago estas la 1-a de majo, kaj la ortodoksa memortago la 9-a de oktobro.

Literaturo

  • Benedikto la 16-a: Folge mir nach! Die Apostel: Ermutigung zur Nachfolge Jesu ("Postsekvu min! La apostoloj: kuraĝigoj pri la sekvado post Jesuo", germanlingve). Eldonejo Sankta Benno, Lepsiko, Leipzig; ISBN 978-3-7462-2213-4

Eksteraj ligiloj

greke artikolo pri la sanktulo en germana eklezia leksikono