Jakobo van Artevelde

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo de Jakobo VAN ARTEVELDE je la Vrijdagmarkt en Gento

Jakobo VAN ARTEVELDE (nl:Jacob van Artevelde) (°1290 - 17a de julio 1345) estis popola gvidanto kaj estro en Gento de 1338 ĝis 1345.

Li apartenis al bonhava familio, kiu sin riĉigis per lana kaj drapa komerco.

Jakobo VAN ARTEVELDE loĝis en burĝodomo kun remizo je la monteto Kalander. En sia naskiĝurbo li posedis plurajn posedaĵojn. Krome li ankaŭ estis la posedanto de polderoj kaj herbejoj en Assenede, Zelzate, Baasrode, Bornem, Deinze kaj Sint-Martens-Leerne.

Je la placo Vrijdagmarkt troviĝas statuo de Jakobo VAN ARTEVELDE.