Jakoubek ze Stříbra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakoubek ze Stříbra
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1370 (1370-11-30)
en Víchov
Morto 9-an de aŭgusto 1429 (1429-08-09) (58-jaraĝa)
en Prago
Lingvoj ĉeĥalatina
Okupo
Okupo verkistopastoroinstruistopredikistopastro • teologo • pedagogo
vdr

Jakoubek ze Stříbra (ankaŭ JakubJacobellus) (proksimume 1375 – la 9-a de aŭgusto de 1429) estis ĉeĥa predikisto kaj verkisto.

Amiko kaj kunlernanto de Jan Hus. En la jaro 1393 li fariĝis bakalaŭro kaj en 1397 magistro. Ekde la jaro 1400 li prelegis en Praga universitato. Kiel la unua li venis kun akceptado de utrakvismo, unuafoje li prezentis tion iam en la jaro 1414 (tiutempe Jan Hus estis jam en Konstanco). Tiu ĉi ideo, kiu fine fariĝis por husanoj bazo, estis de komence multe diskutata kaj preskaŭ ĝi apartigis samideanojn de Hus. Tiutempe super Jakoubek estis ĵetita anatemo. Ekde la jaro 1419 li agadis kiel predikisto en Betlehema Kapelo.

Dum la husanaj konfliktoj li staris en flanko de praganoj, verŝajne tial, ke li sentis, ke konduto de la taboritoj estas tro esktrema (sed kun multe da opinioj li estas al ili pli proksima). En plimulto da konfliktoj li estis unuiganta elemento, dank‘ al kiu oni sukcesis trovi kompromison. Li estis partoprenanto de granda kverelado – la 10-an de decembro de 1420, kiam li sukcesis trovi kompromison en konflikto pri ornatoj. Li estis unu el kvar administrantoj de husana pastraro komune kun Jan Želivský, Jan z Příbrami kaj Prokop z Plzně. Li iniciatis kunvokon de kunveno en Kolegio de Karolo la 12-an de novembro de 1421, kiu konfirmis sinodon, per kio li volis malhelpi ekstremojn flanke de Jan Želivský, kio ne sukcesis. La 7-an de marto de 1422 li prezentis akuzon al Želivský. Baldaŭ post tio li estis devigita al ekzilo en Hradec Králové, sed jam fine de majo li revenis.

Li klarigis tezon, ke defendado (sed ne disvastigado) de la vorto de Dio per glavo estas ĝusta. Tio estis inico por la taboritoj, kiuj klarigis ĝin kvazaŭ beno al armeaj agadoj. Tio kaŭzis lian konflikton kontraŭ Petr Chelčický. Li ĉeestis ĉe estiĝo de kvar artikoloj pragaj.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

  • Bohemia postulato.
  • Tactatus super lamentationes Jeremiae.
  • Consilium de pacificando regno.
  • Sermones repraesentati a Jacobello per circulum anni.
  • Vindiciae contra Andream Brodam pro communione plebis sub utraque specie. – li pruvas surbaze de Biblio necesecon de akceptado de utrakvismo. Respondo al Martin Ondřej z Brodu, kiu estis kontraŭ akceptado de utrakvismo.
  • Apologia pro communione plebis sub utraque specie. – respondo al malpermeso de akceptado de utrakvismo en koncilio en Konstanco.
  • Zpráva, jak Sněm konstantský o svátosti večeře Kristovy nařídilĉeĥe
  • Demonstratio per testimonia scripturae, patrum actue doctorum, communicatonem calicis in plebe christiana esse necessariam. – pledo de utrakvismo kontraŭ Mařík Rvačka kaj Gerson.
  • De vera existentia corpotis et sanguinis Christi in sacra coena – traktato pri utrakvismo.
  • De communione spirituali integra sub duplici forma panis et vini quantitate plebem concernente.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Rolon de Jakoubek ze Stříbra rolis en ĉeĥa filmo nomita Jan Hus aktoro Ladislav Boháč.