Jakov Ĥozijev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakov Ĥozijev
Persona informo
Naskiĝo 8-an de februaro 1916 (1916-02-08)
en Khozitykau
Morto 9-an de julio 1938 (1938-07-09) (22-jaraĝa)
en Vladikavkazo
Profesio
Okupo poeto vd
vdr

Jakov ĤOZiJEV (osete Хозиты Яков; naskiĝis la 8-an de februaro 1916 en montara Nord-Osetio, mortis la 9-an de julio 1938 en Orĝonikidze, nun Vladikavkaz), elstara oseta poeto.

La gepatroj de Jakov, kune kun multaj aliaj montaranoj, translokiĝis al apudmontara plataĵo en 1922 kaj ekloĝis en la vilaĝo Kirovo. En 1930 Jakov Ĥozijev finis mezlernejon kaj ekstudis en Orĝonikidze. Ekde infanaĝo li verkis poezion en sia denaska (oseta) lingvo.

Malgraŭ la ioma studo en agrikultura speciala lernejo, en 1932 li serioze dediĉis sin al literaturo, studentiĝinte en literatura fakultato de la Nord-Osetia Pedagogia Instituto (nun universitato). En la 1930-aj jaroj en Nord-Osetio estis eldonataj 14 ĵurnaloj kaj revuoj en la oseta lingvo: en ĉiuj ili ekde 1932 aperadis verkojn de Ĥozijev.

En 1936, fininte la pedagogian instituton, Jakov Ĥozijev komencis doktoriĝajn studojn ĉe la Nord-Osetia Scienc-Esplora Instituto. Li ne finstudis tie kaj ne iĝis doktoro pri filolologio pro sia subita morto la 9-an de julio 1938: li dronis dum naĝado en la rapida rivero Terek. Tiam li estis nur 22-jara.

Verkado[redakti | redakti fonton]

Jakov Ĥozijev verkis plurajn poeziaĵojn. Li havis tre klaran lingvaĵon kaj bonan ritmon. Kelkaj liaj poeziaĵoj eniras la nepran studplanon pri la oseta literaturo en mezlernejoj de la respubliko.

Lia ĉeftemo estis renovigo de la patrio, nova vivo kun soveta potenco, revoj pri eĉ pli feliĉa estonteco. Krom tio li verkis por infanoj (pri diligento en mezlernejo kaj aliaj temoj) kaj multe tradukis el diversaj poetoj, ĉefe rusaj (Aleksandr Puŝkin, Miĥail Lermontov, Vladimir Majakovskij kaj aliaj).

Jakov Ĥozijev ankaŭ okupiĝis pri literatura kritikado; li ankaŭ partoprenis kompiladon de literaturaj kolektoj por instrui osetan literaturon en mezlernejoj.