Jakovlev UT-2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakovlev UT-2

La Jakovlev UT-2 estis soveta edukaviadilo. Ĝi servis dum la dua mondmilito - krom Po-2 - kiel norma pilot-eduka aviadilo.

Jakovlev evoluigis ĝin en 1935 sub la nomo AIR-20, el la AIR-10.
Ĝi konsistis el ŝtofo-streĉitaj ŝtaltubaj ĉeloj kaj liberporta port-surfaco. Ĝi estis subflugila aviadilo el ligno, kiu estis streĉita per ŝtofo. La gvidilo estis ekipita en normala versio per streĉiloj.

La UT-2 posedis rigidan poŭpan irradon kun poxupa sporno. Oni povis alkonstrui eĉ naĝhelpilojn. Tiu versio estis VT-2.

Oni konstruis la UT-2 originale ŝanĝi la tipon de Po-2, sed UT-2 ne povis komplete plenumi tion. Oni produktis el ĝi ĝis 1948 ĉ. 7.243 pecojn.

La UT-2 estis uzata krom la Sovetunio en Hungario, Pollando kaj Jugoslavio.

Teknikaj datenoj[redakti | redakti fonton]

UT-2
Konataĵo Dateno
konstrujaro 1935-1948
produktanto Jakovlev
konstruktoroj: Aleksander Jakovlev
enverguro 10,20 m
longo 7,00 m
alto 3,00 m
flugila surfaco 17,12 m²
malplena maso 616 kg
starta maso maks. 856 kg
skipo 1-2
maksimuma rapideco 210 km/h
kutima, vetura rapido 160 km/h
atingopovo 500 km
flugpinto 3.500 m
motoro aero-malvarmigita 5-cilidra stelmotoro Ŝezov M-11
povumo 75 kW / 100 ĈP