Jakub Deml

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jakub Deml

Jakub DEML (naskiĝis la 20-an de aŭgusto 1878 en Tasov - mortis la 10-an de februaro 1961 en Třebíč) estis ĉeĥa verkisto kaj poeto, katolika pastro.

Li estis influita de mezepoka mistika literaturo. Franciskana humilo kaj amo al naturo en li kuniĝas kun egocentrisma polemikado. Li partoprenis multajn movadojn, kun kiuj li kolere disiris. En kolekto Piedsignoj (Šlépěje) li kunmetis korespondaĵojn, poemojn kaj batalajn polemikojn. Plej grava verko estas prozaj poemoj Miaj amikoj (Moji přátelé) pri plantoj kaj arboj.

Literatura[redakti | redakti fonton]