Jakub Jan Ryba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jakub Jan Ryba
ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto
ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto
Persona informo
Naskiĝo 26-a de oktobro 1765
en Přeštice
Morto 8-a de aprilo 1815
en Voltuše ĉe Rožmitál pod Třemšínem
Mortokialo ĝismorta sangoperdo
Tombo Starý Rožmitál
Lingvoj ĉeĥa
Ŝtataneco Reĝlando Bohemio
Familio
Patro Jakub Jan Ryba
Infano Josef Arnošt Ryba
Okupo
Okupo komponistodirigentoinstruisto • poeto • tradukistomuzikisto • memuaristo
Verkoj Czech Christmas Mass
vdr

(Pri tiu ĉi sono Aŭskultu fragmenon el la kristnaska meso Ho, majstro)

Jakub Jan RYBA (Jakobo Johano Ryba) estis ĉeĥa pedagogo, komponisto kaj poeto, aŭtoro verŝajne de la plej konata ĉeĥa kristnaska mesoHo, majstro, leviĝu rapide (Ĉeĥa meso kristnaska), kiun oni nun ludas dum Kristnasko en Belgio, Francio, Japanio, Svislando... Ties aŭtoro Jakub Jan Ryba fariĝis fenomeno, al kiu oni eĉ ne aranĝis sepulton – onidire li ne meritis ĝin, memmortiginto.

Biografio

Jan Jakub naskiĝis la 26-an de oktobro 1765 en Přeštice. Ĉi tie lia patro – instruisto kaj muzikisto – komencis doni al li bazan muzikan klerecon. Kiam Jakub estis sesjara, la familio transloĝiĝis ĝis Nepomuk, kie naskiĝis lia patro. Ĉi tie li kantis en ĥoro, li vionludis kaj pianludis, pli poste li ankaŭ orgenludis kaj la patro inicis lin en misterojn de harmonio. Jakub ĉi tie komencis ankaŭ komponi. Jan Vaněček, onklo de Jakub, ekkonis en la junulo talenteman muzikiston kaj li proponis al la gepatroj, ke li kunprenos lin kun si en Pragon. En Prago Jan studis en senpaga piarista seminario, li vizitis prezentojn de tiamaj eminentaj muzikartistoj kaj kun sia klasa profesoro li praktikis muzikon ankaŭ aktive. Li komponis ĉi tie 12 piankoncertojn, 24 kvartetojn, kvinteton, 4 koncertojn, 8 serenadojn, kvanton da menuetoj kaj germanaj dancoj, multajn kantojn, operon, meson kaj aliajn kamerajn komponaĵojn. Ĉio ĉi atestis pri lia grandega muzika talento. Kelkaj komponaĵoj li verkis rekte en voĉojn, dumtage li komponis ankaŭ pli ampleksan verkon, kiu estis poste ankoraŭ en la sama tago ludata. Tiamaniere Jakub komencis perlabori. En 1785 Jakub devis forlasi Pragon pro deziro de lia patro. Poste li mallongan tempon restadis en Nepomuk kaj pli poste en Mníšek pod Brdy ĉe sia parenco Josef Jan Jakoubek. Ĉi tie li validigis ankaŭ la proprajn komponaĵojn kaj ankaŭ li ĉi tie verŝajne interkonatiĝis kun kelkaj komponaĵoj de Wolfgang Amadeus Mozart.

Jakub Jan Ryba
Jakub Jan Ryba

En la jaro 1788 foriris ĝis Rožmitál, kie oni serĉis anstataŭ malsaniĝinta maljuna instruisto sekvanton. En 1790 li edziĝis kun Anna, filino de burgrafo de Rožmitál. La geedziĝo okazis en Třebsko. La fianĉino estis 18-a jara kaj la fianĉo 24-a jara. Jakub poste senĉese pli ofte venas en konflikton kontraŭ loka eklezia administranto Kašpar Zachar – la paroĥestro ne estas amiko de nova lerneja establo. Li ne interesiĝas pri oficaj direktivoj, li ne legas ilin kaj ne direktas sin per ili. Tute sufiĉas al li, se infanoj scias ministranti, kanti kaj reparoli kristanisman sciencon... Li ne demandas, ĉu la infanoj komprenas ĉion... Principoj la miaj kaj de la paroĥestro diferenciĝas kiel la nigra kaj la blanka koloroj, skribas Jakub. En la jaroj 17881795 Jakub verkis pli ol tridek mesojn de diversaj tipoj. La plej konata fariĝis la ĉeĥa kristnaska meso Ho, majstro, leviĝu rapide. Ĝi estiĝis en la jaro 1796 kaj verŝajne ĝi estis unuafoje prezentita ĝuste en Rožmitál. Kvankam tiu ĉi komponaĵo konservas formon de meso, ĝi havas karakteron de ĉeĥa popola pastra ludo priskribanta naskiĝon de Jesuo kaj ties donacadon de ordinaraj homoj. Ankaŭ en pluraj templaj komponaĵoj, vesperkantoj kaj arioj, Jan Jakub Ryba muzikigas ĉeĥajn tekstojn – kiel li diras mem, "el latine kantataj psalmoj li ne havas religian ĝuon, nek kantantan nek aŭskultantan..."

Al fino de sia vivo Jakub estis malsana, pli ofte li evitis de homoj, li promenis tra ĉirkaŭaj herbejoj kaj arbaroj, plimulte sola. La fino de la vivo de Ryba estas tragika – la 8-an de aprilo 1815 Jan Jakub Ryba memmortigas sin, suferata pro ekzistigaj problemoj. Sepultita li estas poste malproksime malantaŭ la urbo, nur kvardek jaroj post lia morto liaj korprestaĵoj estas transportitaj en urban tombejon en Rožmitál.

Ĉeĥa kristnaska meso

En la sondosiero (supre aŭskultebla) estas aŭdebla fragmento el la ĉeĥa kristnaska meso Ho, majstro, leviĝu rapide. Jen estas la vortoj el la fragmento (ĉeĥe):

Hej mistře,
vstaň bystře,
vzhlédni na jasnost,
nebes na švarnost,
krásu uhlídáš,
v tento noční čas.

Bibliografio

ĉeĥlingve

  • Jiří Berkovec: Jakub Jan Ryba, Prague, 1995, ISBN 80-85787-97-0
  • Václav Spěváček: Jakub Jan Ryba, vychovatel našeho lidu [Jan Jakub Ryba, Educator of Our Nation], Prague, 1984
  • Jan Němeček: Jakub Jan Ryba: život a dílo [Jan Jakub Ryba, Life and Works], Prague, 1963

esperantlingve

Jana Holcová: Jan Jakub Ryba. En: Dio benu 1999/36-4

Eksteraj ligiloj

Sondosieroj