Jakubov
Jakubov, hungare Nagyjakabfalva [nadj-jakabfalva] germane Jakobsdorf estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Bratislavo, en Distrikto Malacky.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- 48°24′50″N 16°55′30″O / 48.41389°N, 16.925°OKoordinatoj: 48°24′50″N 16°55′30″O / 48.41389°N, 16.925°O
- Areo: 21 km²
- Supermara alteco: 150 m
- Loĝantaro: 1386 en 2006
- Poŝtkodo: 900 63
- Aŭtokodo: MA
- Telefonprefikso: 034
Situo [redakti]
Jakubov situas sur ebenaĵo laŭ traira flankovojo kaj troviĝas de Malacky je 9 km-oj.
Historio [redakti]
Antaŭ la hungara erao slavoj vivis tie. La unua mencio okazis pri la loko en 1460 laŭ tiama hungara ortografio "Jacabfalva". En 1703 kaj en 1826 la komunumo plene cindriĝis. En 1828 loĝis tie 868 loĝantoj en 120 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nagyjakabfalva 1165 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony, al distrikto de Malacka, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Jakubov 1312 homoj, (1249 slovakoj).
Vidindaĵoj [redakti]
- romkatolika renesanca preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Filipo kaj Sankta Jakobo de 1641, en 1769 renoviĝis, en 1903 turo alkonstruiĝis
Eksteraj ligiloj [redakti]
Fontoj [redakti]
- Hungara Vikipedio