Jakvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Jakvo
Jakvofruktoj sur trunko
Jakvofruktoj sur trunko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Rozaloj Rosales
Familio: Morusacoj Moraceae
Genro: Artokarpo Artocarpus
Specio: Jakvo A. heterophyllus
Artocarpus heterophyllus
Lam. 1789
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Jakvo (Artocarpus heterophyllus) estas ĝis 30 m alta daŭreverda arbo el la familio de la Morusacoj (Moraceae), kies origino estas en Barato. La arbo okulfrapas pro siaj enormaj fruktoj (ĝis 40 kg), kiuj fontas el trunko. La disaj folioj estas supre malhelverdaj kaj brilaj kaj malsupre malbrile verdaj. La folioj estas ovalformaj kaj 3,5-12 x 5-25 cm grandaj. Plej ofte la folioj havas sendifektan randon, sed junaj folioj povas esti entranĉitaj. La malgrandaj floroj kreskas aparte laŭ sekso en 1-4,5 x 3-15 cm grandaj infloreskoj el la foliakseloj je harkovritaj ŝosoj.

La frukto estas ŝajnfrukto, kiu ekestas el la tuta ina infloresko. Ĝi estas pirforma aŭ cilindra , 30–100 cm longa kaj ĝis 50 cm larĝa. La brunverda ŝelo konsistas el sesedraj punktoj, kiuj ekestas el po unu floro. La frukto enhavas kvincent semojn kiuj longas 4 cm. La sarkokarpo estas dum matureco flaveca kaj gustas neforte dolĉa kaj havas ankaŭ dolĉan odoron. La frukto entenas ĝis 30% da amelo.

La unuaj fruktoj kreskas tri jarojn post la plantado de la arbo. Ĝi estas unu el la plej grandaj fruktoj kiuj kreskas sur arboj. Nematuraj fruktoj estas uzataj kiel legomo. La frukto ofte estas vendata en ladskatolo, sed en bazaroj ankaŭ vendiĝas (partoj) de freŝaj fruktoj. Ankaŭ ekzistas ĉipsoj kaj glaciaĵo faritaj el la frukto. En manĝaĵoj el orienta kuirarto, kiel la filipina, vjetnama kaj indonezia, oni uzas la frukton.

La ligno de la arbo estas uzata dum la farado de instrumentoj de la gamelano.

Vidu ankaŭ: Panfrukto

Peco da matura jakvofrukto