Jakvo Schram

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jakvo Ŝram')
Saltu al: navigado, serĉo
Portreto de Jakvo Ŝram' (Schram), ĉ. 2010.
Jakvo Schram 22-jara, ludanto de korfpilkado.

Jakvo Schram [ŝram], (naskiĝis la 2-an de marto 1946 en Hoboken (Antverpeno)), estas aktiva verkisto kaj estis aktiva SAT-ano inter 1993 kaj 2011. Li estis prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT de 2003 ĝis 2011.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Infaneco[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis en 1946 en la Antverpena distrikto Hobokeno, kiel dua infano el tri en laborista familio. Li sekvis bazan lernejon en la vilaĝeto Hoevenen, nun Stabroek ĝis aĝo de 12 jaroj. Pro la pligrandiĝo de la Antverpena haveno la polderaj vilaĝoj aŭ malaperis aŭ malpligrandiĝis. Pro timo la junaj homoj forlasis la vilaĝojn kaj iris plejparte al direkto de Kampino. Jakvo finis la bazan instruadon en teknika lernejo en Antverpeno.

Profesia vivo[redakti | redakti fonton]

Nur 14-jara li komencis labori en diamantindustrio kiel diamantŝlifisto, poste diamantprilaboristo. Post servo en belga armeo en Germanio kie li rifuzis porti armaĵojn, li reiris en diamanto, sed konstatis ke la tro frua forlaso de lernejo alportis al li nur frustraciojn kaj malkontenton. Legado ŝtopis nur parte la truojn kaj ĉiu plia scio kreskigis la frustraciojn pro nescio. Ek de 25 jaraĝo li iĝis tre aktiva en sindikato ADB-ABVV (socialista) kaj batalis por malaperigo de nigra salajro, protekto de sano kontraŭ kancerdona polvo kaj ĝenerala kvalito de la laborejoj en diamantmedio. En 2001 li suferis plurajn korpajn atakojn kaj parolajn minacojn pro siaj agadoj en sino de sindikato. Pro neeblo plu eniri la diamantkvartalon li devis demisii kiel diamantprilaboristo kaj ekde tiam ne plu povis labori en la diamantkvartalo. Post vizito al Japanio kie li faris diversajn prelegojn en universitatoj kaj altlernejoj, li komencis labori kiel volontulo ĉe Elcker-Ik. Soci-kultura organizaĵo, kiu krom esti popoluniversitato precipe subtenas kaj helpas senpaperulojn, kiuj provas ricevi paperojn por resti en Belgio. Alia grava tasko estas instruado de la nederlanda lingvo al enmigrintoj. Krome li prizorgas la ttt-ejojn de diversaj kvartalaj grupoj kiuj klopodas pere de agado laŭ demokrata maniero agadi por la plibonigo de la ĝenerala kvalito de la vivo en la kvartaloj. En lando kie nun fine de 2008 unu kaj duona miliono da homoj vivas en malriĉa situacio, li pensas ke post jaroj da laboro, ŝlifi senutilaĵojn kiuj diamantoj estas, li fin-fine faras utilan laboron.

Esperantisto[redakti | redakti fonton]

Esperantiĝo (1990) okazis pro scivolemo pri la sorto de laboristoj en aliaj partoj de la mondo, sed pro studado de Esperanto en medio de neŭtraluloj li ankaŭ ĉi tie ne trovis respondon al siaj demandoj. Li estis vicprezidanto de "La Verda Stelo" en Antverpeno kaj 1 jaron poste dum periodo de 3 jaroj prezidanto de la klubo (1994-1997). En la jaro 2001 li estis kun Willem Rasschaert organizanto de la simpozio, "Esperanto kaj ideologio"- kiel rolis kaj rolu Esperanto politike. Tute hazarde li interkonatiĝis en la Flandra Esperanto-movado kun SAT, kie li tuj iĝis fervora aktivulo. (Membro ekde 1993) Tiam li konstatis ke ne la lingvo povas ŝanĝi ion, sed kiel li ĉiam pensis la konscio pri propra sorto, la manko al eduko ĉe laboristoj kaj la indiferenteco ĉe universitatuloj pri la sorto de salajruloj en la tuta mondo. Racia pensado, for de mensogoj, dogmoj kaj rakontoj pri falsa naciisma heroeco pli valoras ol stranga lingvo. Li plene konscias ke la stranga lingvo estas la plej utila helpilo en lia batalo kaj la batalo de la laborista klaso ĝenerale. Kvankam li konsideras sin nur transira prezidanto de P.K. de SAT, li faris ĉion por modernigi la asocion al plurtendenca, multkolora asocio kiu finfine perdas la etikedon, kiun algluis al ĝi la reakciaj kontraŭantoj de SAT, ke ĝi estas komunista (aĉa) asocio. Li klopodis montri, ke SAT estas avangarda asocio kiu jam ekde 1921 propagandas la nunajn ideojn de la alimondisma movado, ke: "Alia mondo eblas". Li konsideras, ke Esperanto estas la plej taŭga ilo por atingi la socialisman celon.

Inter 1998 kaj 2004 li estis la redaktanto de Liberecana Ligilo kaj krome redaktis Sennaciecan Revuon de 2002 ĝis 2011. Li ankaŭ estis dum 3 jaroj ĉefredaktanto kaj enpaĝiganto de Sennaciulo, la dumonata revuo de SAT (ekde 2008 ĝis oktobro 2011).

Sekretario de la ĝenerala konsilantaro de SAT ekde la jaro 2000, li poste fariĝis membro kaj prezidanto de la plenumkomitato ekde 2003.

Jakvo Schram seniluziite forlasis SAT al kiu li donis dum 19 jaroj siajn fortojn, la 10-an de decembro 2011.

En julio 2012 li reakceptis la taskon de prezidanto de La Verda Stelo en Antverpeno. Taskon kiun li, laŭ sia kutima entuziasmo, plenumas denove ekde septembro 2012.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Rete legeblaj artikoloj kaj eseoj[redakti | redakti fonton]

Intervjuoj[redakti | redakti fonton]