Ĝalaluddin Muhammad Akbar

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Jalaluddin Muhammad Akbar)
Ĝalaluddin Muhammad Akbar
Mogola imperiestro
Portreto de Akbar de la 16-a jarcento fare de Manohar Das
Portreto de Akbar de la 16-a jarcento fare de Manohar Das
Persona informo
جلال‌الدین مُحمَّد اکبر
Naskonomo perse جلال الدین محمد اکبر
Naskiĝo 15-an de oktobro 1542 (1542-10-15)
en Umarkot Fort,  Mogola Imperio
Morto 15-an de oktobro 1605 (1605-10-15) (63-jaraĝa)
en Fatehpur Sikri, Agra Subah,  Mogola Imperio
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per disenterio vd
Tombo Tomb of Akbar vd
Religio islamo vd
Lingvoj ĈagatajapersaHindustana vd
Familio
Dinastio Timurida dinastio vd
Patro Humajun vd
Patrino Hamida Banu Begum vd
Gefratoj Bakshi Banu Begum • Mirza Muhammad Hakim • Al-aman Mirza vd
Edz(in)o Mariam-uz-Zamani • Ruqaiya Sultan Begum • Salima Sultan Begum vd
Infanoj Ĝahangir • Murad Mirza of Hindustan • Prince Daniyal • Aram Banu Begum • Khanum Sultan Begum • Shakr-un-Nissa Begum vd
Profesio
Okupo monarko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Akbar kiel junulo.

Abu'l-Fath Ĝalal ud-din Muhammad AkbarĜalaluddin Muhammad Akbar (persa: جلال الدین محمد اکبر), ankaŭ konata populare kiel Akbar la 1a kaj poste Akbar la Granda (urdua : Akbar-e-Azam, laŭvorte "la granda") naskiĝis la 15-an de oktobro 1542 kaj mortis la 27-an de oktobro 1605[1][2]. Li estis Mogola imperiestro el 1556 ĝis sia morto en 1605. Li estis la tria kaj unu el la plej grandaj regantoj de la Mogola Dinastio en Hindio. Kvankam li estis nur 13-jaraĝa kiam li enposteniĝis, li estas de multaj konsiderata la plej grava el la mogolaj imperiestroj.[3][4] Akbar estis sukcedita kiel imperiestro fare de sia filo, Ĝahangir.

Vivkuro[redakti | redakti fonton]

Li estis la filo de Nasiruddin Humajun, kiun li sukcedis kiel estro de la Mogola Imperio kun helpo de regento, Bajram Ĥan, kiu asistis la junan imperiestron etendi kaj konsolidi la mogolajn teritoriojn en Hindio. Li havis fortan personecon kaj estis sukcesa generalo; Akbar laŭgrade pligrandigis la Mogolan Imperion ĝis ĝi inkludis preskaŭ ĉion el la Hindia Subkontinento norde de la rivero Godavari. Lia povo kaj influo, tamen, etendiĝis preskaŭ al la tuta lando pro la mogola militista, politika, kultura kaj ekonomia dominado. Dum lia regado, la mogola imperio triobliĝis laŭ grandeco kaj laŭ riĉeco. Li kreis povegan militistan sistemon kaj instituciis efektivajn politikajn kaj sociajn reformojn. Per nuligo de la impostoj al ne-islamanoj kaj nomumado de ili al altaj civilaj kaj militistaj postenoj, li estis la unua mogola reganto kiu sukcesis havi la fidon kaj fidelon de la indiĝenaj subuloj.

Diplomatio[redakti | redakti fonton]

Por unuigi la ampleksan mogolan ŝtaton, Akbar establis centralizitan sistemon de administracio tra sia tuta imperio kaj adoptis politikon kiu amikigu konkeritajn regantojn pere de geedziĝoj kaj diplomatio. Por konservi pacon kaj ordon en religie kaj kulture diversa imperio, li adoptis politikojn kiuj akiru la eltenon de siaj ne-islamaj subuloj. Evitante tribajn ligilojn kaj la identecon de islama ŝtato, Akbar baraktis por unuigi malproksimegajn terojn el siaj teritorioj pere de fideleco, esprimita pere de persiigita kulturo, por montri sin mem kiel imperiestro kiu havis preskaŭ diecan statuson.

Kulturema imperiestro[redakti | redakti fonton]

Mogola Barato disvolvigis fortan kaj stabilan ekonomion, kio kondukis al komerca etendo kaj pli granda patronado de kulturo. Akbar mem estis patrono de arto kaj kulturo. Plaĉis al li literaturo, kaj kreis bibliotekon de ĉirkaŭ 24,000 volumoj verkitaj en Sanskrito, Hindia, Persa, Greka, Latina, Araba kaj Kaŝmira, stabanita de multaj fakuloj, tradukistoj, artistoj, kaligrafiistoj, skribistoj, librobindistoj kaj legantoj. Religiuloj el multaj kredoj, poetoj, arkitektoj kaj metiistoj venis en lian kortegon el la tuta mondo por studado kaj diskutado. La kortegoj de Akbar ĉe Delhi, Agra, kaj Fatehpur Sikri iĝis centroj de artoj, beletroj, kaj lernado. Pers-islama kulturo ekaperis kaj miksiĝis kun indiĝenaj hindiaj elementoj, kaj distinga Hind-persa kulturo aperis karakterizita de mogolaj artaj stiloj, nome mogola pentrarto, kaj arkitekturo. Li mendis tradukadon el la Sanskrita literaturo, partoprenis en indiĝenaj festivaloj, konstatante ke stabila imperio dependas de kunlaborado kaj bonvolo de liaj subuloj. Tiele, la fondaĵoj por multkultura imperio sub mogola regado estis fundamentaj dum lia regado.

Sinkretisma kredo[redakti | redakti fonton]

Por multaj baratanoj, la titolo "la Granda" ne nur rilatis al la militaj kaj administraj kvalitoj de Akbar, sed ankaŭ al lia religia toleremo por ke ĉiu subuloj en lia lando povu sperti sian propran religion. Eble en la espero kaj fido atingi religian unuecon ene de sia imperio, Akbar promulgis Din-i-Ilahi, nome sinkretisma kredo derivita el Islamo, Hinduismo, Zoroastrismo, kaj Kristanismo. Simpla, unudeisma kulto, tolerema laŭaspekte, ĝi centriĝis sur la figuro de Akbar kiel profeto, pro kio li altiris la koleron de la ulemo kaj de la ortodoksaj islamanoj.

Militaj kampanjoj[redakti | redakti fonton]

Militaj novigoj[redakti | redakti fonton]

La mogola imperiestro Akbar estas pentrita rajdanta elefanton.

Akbar ricevis la epiteton "la Granda" pro siaj multaj plenumoj,[5] inter kiuj estis lia rekordo de venkaj militaj kampanjoj kiuj establis kaj konsolidis la mogolan regadon en la Hindia subkontinento. La bazo de tiu militistaj heroeco kaj aŭtoritato estis la lerteco de Akbar kaj la struktura kaj organiza kalibrado de la mogola armeo.[6] Precipe la klasiga sistemo de Mansabdari estis konsiderata pro ĝia rolo en la elteno de la mogola povo en la epoko de Akbar.

Organizaj reformoj estis akompanataj de novigoj en kanonoj, fortikaĵoj, kaj uzado de elefantoj[5]. Akbar ankaŭ montris intereson en pafilŝaltiloj kaj fakte uzis ilin dum diversaj konfliktoj. Li serĉis la helpon de la Otomanoj, kaj ankaŭ pli kaj pli de eŭropanoj, ĉefe portugaloj kaj italoj, por ekhavi pafilojn kaj artilerion.[7] Mogolaj pafiloj en la epoko de Akbar iĝis multege pli superaj al ajnaj kiuj povus esti uzitaj de regionaj regantoj, subuloj, aŭ de zamindaroj.[8] La efiko de tiuj armiloj estis tia ke la veziro de Akbar, nome Abul Fazl, iam deklaris ke "kun la escepto de Turkio, eble ne estas lando en kiu ties pafiloj havas pliajn rimedojn por sekurigi la registaron ol Barato"[9]. La termino "Kanona Imperio" tiukadre estis ofte uzata de fakuloj kaj historiistoj por analizi la sukceson de Mogoloj en Barato. Mogola povo ŝuldiĝus al ia majstreco de militaj teknikoj, speciale de la uzado de pafiloj, kuraĝigitaj fare de Akbar[10].

Lukto por Norda Barato[redakti | redakti fonton]

Dum sia regado, li nuligis eksterajn militajn minacojn de afganoj kaj venkis la baratan gvidanton Hemu.[11][12][13] La regado de Akbar ege influis la fluon de la historio de Barato. malfortigita dum la regado de liaj sukcedantoj.[6]

Akbar, kiu estis naskiĝinta en 1542 dum sia patro, Humajun, estis en milito kontraŭ la Suraj Paŝtooj, estis nur dektrijara kiam li estis proklamita imperiestro en 1556. Lia patro estis sukcedinta reakiri kontrolon de Panĝabo, Delhio, kaj Agra kun helpo de la Safavidoj, sed eĉ en tiuj areoj la mogola regado estis malforta, kaj kiam la Suroj rekonkeris Agra kaj Delhion sekve de la morto de Humajun, la destino de la knabo imperiestro ŝajnis necerta. La juneco de Akbar kaj la manko de ajna eblo por militista asistado el la mogola fortikaĵo de Kabulo, kiu estis tiame en la danĝero de invado fare de la reganto de Badaĥŝan, Princo Mirza Suleiman, malbonigis la situacion.[14] Kiam lia regento, Bajram Ĥan, alvokis militan konsilantaron por estri la mogolajn militfortojn, neniu el la militestroj de Akbar aprobis ĝin. Tamen, Bajram Ĥan estis finfine preta supreniri super la nobeloj kaj oni decidis ke la Mogoloj iru kontraŭ la plej fortaj el la Suraj regantoj nome Sikandar Ŝah Suri, en Panĝabo. Delhi restis sub la regenteco de Tardi Baig Ĥan.[14] Sikandar Ŝah Suri, tamen, ne prezentis intereson por Akbar, kaj evitis batali kiam la mogola armeo alproksimiĝis. La plej grava minaco venis el Hemu, nome ministro kaj generalo de unu el la Suraj regantoj, kiu estis proklaminta sin mem Hindia imperiestro kaj forpelis la mogolojn el la norda Hindio.[14]

Ekspansio en Centran Baraton[redakti | redakti fonton]

Akbar falkoĉasanta kun mogolaj ĉefoj kaj nobeloj, akompanataj de lia gardisto Bairam Ĥan.

Ĉirkaŭ 1559, la mogoloj estis lanĉintaj atakon suden en Rajputana kaj Malva.[15] Tamen, la disputoj de Akbar kun sia regento, Bairam Ĥan, portempe finigis la ekspansion.[15] La juna imperiestro, 18-jaraĝa, deziris fari pli aktivan parton en la administrado de la imperia aferoj. Instigita de sia duonpatrino, Maham Anga, kaj aliaj parencoj, Akbar maldungis Bairam Ĥan post disputo en la kortego en la printempo de 1560 kaj ordonis lin iri al Haĝo en Mekko.[16] Bairam Ĥan eliris al Mekko, sed survoje, li estis konvinkita de opoziciantoj al Akbar por ribeliĝi.[17] Li estis venkita de la mogola armeo en Panĝabo kaj devigita kapitulaci. Akbar pardonis lin kaj permesis al li la eblon ĉu pluiĝi en lia kortego aŭ pluigi sian pilgrimadon; Bairam elektis ĉi tion.[18] Tamen Bairam Ĥan estis murdita survoje al Mekko, fare de grupo de Afganoj estritaj de Mubarak Ĥan Lohani, kies patro estis mortigita luktanta kontraŭ la Mogoloj en la Batalo de Maĉhivara en 1555.[19][15]

En 1560, Akbar pluigis militoperacojn.[15] Mogola armeo estrita de sia duonfrato, Adham Ĥan, kaj de mogola komandanto, Pir Muhammad Ĥan, komencis la mogolan konkeron de Malva. La afgana reganto, Baz Bahadur, estsi venkita en la Batalo de Sarangpur kaj fuĝis al Ĥandeŝ, lasante siajn haremon, trezoron, kaj militelefantojn.[15] Spite al komenca sukceso, Akbar estis finfine malkontenta kun la sekvo de la kampanjo; lia duonfrato retenis la tutan militakiron kaj sekvis la centraziajn praktikon amasmurdi la kapitulaciintan soldataron, iliajn edzinonjn kaj filojn, kaj eĉ multajn islamajn teologojn kaj saĵidojn, kiuj estis posteuloj de Muhammad.[15] Akbar persone venis al Malva por fronti Adham Ĥan kaj elpostenigi lin el la komando. Pir Muhammad Ĥan estis tiam sendita persekute de Baz Bahadur, sed estis haltigita per la alianco de regantoj de Ĥandeŝ kaj Berar.[15] Baz Bahadur provizori reakiris kontrolon de Malva ĝis sekvajare Akbar sendis alian mogolan armeon por invado kaj aligi la regnon.[15] Malva iĝis provinco de la naskiĝanta imperia administracio de la reĝimo de Akbar. Baz Bahadur survivis kiel rifuĝinto de varij kortegoj ĝis, ok jarojn poste en 1570, li ekservis kun Akbar.[15] Kiam Adham Ĥan frontis Akbar post alia disputo fine de 1561, la imperiestro ĵetis lin el teraso en la palacan korton en Agra. Ankoruax vivanta, Adham Ĥan estis trenita supren kaj denove forĵetita al la korton fare de Akbar por certigi lian morton.[15]

Juna Abdul Rahim Ĥan-i-Ĥanan, filo de Bairam Ĥan, estante ricevita de Akbar.

Post la morto de Adham Ĥan, Akbar distribuis aŭtoritaton inter specializitaj ministerian postenoj rilate al diferencaj aspektoj de la imperia regado por eviti, ke nobelo iĝu tro povega.[15] Kiam povega klano de Uzbekesstroj ekribeliĝis en 1564, Akbar aliris ilin en Malva kaj poste en Bihar.[20] Li pardonis la ribelestrojn, esperante reamikigi ilin, sed ili ribelis denove; Akbar subpremis ilian duan ribelon. Post tria ribelo, kaj la proklamo de Mirza Muhammad Hakim, frato de Akbar kaj mogola reganto de Kabulo, kelkaj Uzbekestroj estis mortigitaj kaj la ribelestroj piedpremitaj ĝismorte fare de elefantoj.[20] Samtempe, la Mirzaoj, grupo de malproksima kuzoj de Akbar kiuj tenis gravajn feŭdojn proksime de Agra, ribelis kaj estis venkitaj de Akbar.[20] En 1566, Akbar iris renkontiĝi kontraŭ la fortojn de sia frato, Muhammad Hakim, kiu estis alirinta al Panĝabo kun la intenco kapti la imperian tronon. Post mallonga konfrontado, Muhammad Hakim akceptis la hegemonion de Akbar kaj retiriĝis reen al Kabulo.[20]

En 1564, Mogolaj fortoj ekkonkeris Garha, malmulte loĝata, monteta areo en centra Barato kiu estis interesa por la Mogoloj pro ĝia abundo de naturaj elefantoj.[21] La teritorio estis regata de Raĝa Vir Narajan, nematurulo, kaj lia patrino, Rani Durgavati, Raĝputa militista reĝino du Gondoj.[20] Akbar ne persone estris la kampanjon ĉar li estis okupita kun la Uzbeka ribelo, lasante la ekspedicion en la manoj de Asaf Ĥan, mogola guberniestro de Kara.[20][22] Durgavati memmortigis sin post ŝia malvenko en la Batalo de Damoh, dum Raĝa Vir Narayan estis mortigita ĉe Ĉauragarh, montara fortikaĵo de Gondoj.[22] La mogoloj kaptis enormajn riĉaĵojn, kiel nekalkulita kvanto de oro kaj arĝento, juveloj, kaj milo da elefantoj. Kamala Devi, pli juna fratino de Durgavati, estis sendita al la mogola haremo.[22] La frato de la mortinta edzo de Durgavati estis instalita kiel mogola administraciisto de la regiono.[22]

Kiel ĉe Malva, Akbar eniris en disputo kun siaj vasaloj pri la konkero de Gondvano.[22] Asaf Ĥan estis akuzita je reteno de plimulto de la trezoroj kaj resendi nur 200 elefantojn al Akbar. Kiam oni petis klarigon, li fuĝis al Gondvano. Li unue iris al la Uzbekoj, poste revenis al Gondvano kie li estis persekutita de mogolaj fortoj. Finfine, li kapitulacis kaj Akbar restarigis lin al sia antaŭa posteno.[22]

Murdoklopodo[redakti | redakti fonton]

En January 1564, murdisto pafis sagon al Akbar, kiu vundis lian dekstran ŝultron, kiel li estis reveninta el vizito al Dargah de Hazrat Nizamuddin proksime de Delhi. La imperiestro ordonis, ke la kaptita murdisto, sklavo de Mirza Ŝarfuddin — nobelo en la kortego de Akbar kies ribelo oni ĵus subpremis — estu senkapigita.[23]

Konkero de Raĝputana[redakti | redakti fonton]

Mogola imperiestro Akbar pafas al Raĝputa militisto Jaimal dum la Sieĝo de Ĉittorgarh en 1568.

Establint mogolan kontrolon super norda Barato, Akbar turnis sian atenton al la konkero de Raĝputana, kiu estis strategie grava ĉar ĝi estis rivala centro de povo kiu estis flanke al la Indus-Gangaj ebenaĵoj.[22] La mogoloj jam estis establintaj dominadon super partoj de norda Raĝputana en Mevar, Aĝmer, kaj Nagor.[24][20] Akbar intencis konkeri la kernon de Raĝputana, kiu antaŭe rare estis submetita al la islamaj regantoj de la Delhia Sultanlando. Startinte en 1561, la mogoloj aktive engaĝiĝis al Raĝputoj en milito kaj diplomatio.[21] Plimulto al Raĝputaj ŝtatoj akceptis la suverenecon de Akbar; tamen, la regantoj de Mevar kaj Marŭar — nome Udai Singh la 2-a kaj Ĉandrasen Rathore — restis ekster la imperia mantelo.[20]

Udai Singh estis posteulo de la Sisodia reganto, Rana Sanga, kiu luktis kontraŭ Babur en la Batalo de Ĥanusa en 1527.[20] Kiel estro de la Sisodia klano, li posedis la plej altan ceremonian statuson el ĉiuj Raĝputaj reĝoj kaj ĉefoj en Barato. La mogoloj konsideris venkon super Udai Singh kiel esenca por certigi sian imperian aŭtoritaton inter Raĝputoj.[20] Dum tiu periodo de sia regado, Akbar estis dediĉita al Islamo kaj klopodis por impresi la superecon de sia kredo super tiuj kiuj estis rigarditaj de samtempuloj kiel la plej prestiĝaj militistoj de Hinduismo.[20]

Oksoj supren trenantaj kanonojn dum la atako de Akbar al Ranthambhor Fortikaĵo en 1568.

En 1567, Akbar atakis la Fortikaĵon Ĉittorgarh en Mevar. La fortikaĵa ĉefurbo de Mevar estis de stratega gravo ĉar ĝi estis sur la plej mallonga vojo el Agra ĝis Guĝarato kaj estis konsiderata ankaŭ ŝlosilo por teni la internajn partojn de Raĝputana. Udai Singh retiriĝis al la montetoj de Mevar, lasante du Raĝputajn militistojn, nome Jaimal Rathore kaj Patta Sisodia, zorge de la defendo de sia ĉefurbo.[25] Ĉittorgarh falis en Februaro 1568 post kvarmonata sieĝo (1567–1568). La falo de Ĉittor estis proklamita de Akbar kiel "la venko de Islamo super nekredantoj [t.e., ne-islamanoj]."[26] En sia Fathnama (dokumento anoncante venkon) publikigita la 9an de Marto 1575 informante pri la novaĵoj de la venko, Akbar skribis: "Kun la helpo de nia sangosoifa glavo ni forigis la signojn de nekredeco en ilia mensoj kaj detruis la templojn en tiuj lokoj kaj en la tuta Hindustano."[26]

Akbar masakris la survivintajn defendantojn kaj 30 000 nebatalantojn kaj iliaj kapoj estis montritaj en turoj starigitaj tra la tuta regiono por montri sian aŭtoritaton.[27][28] Akbar restis en Ĉittorgarh tri tagojn, poste revenis al Agra, kie, por memorigi pri la venko, li ordonis starigon de statuoj de Jaimal kaj de Patta rajdantaj elefantojn ĉe la pordegoj de sia fortikaĵo.[29] Tiukadre, Udai Singh neniam kuraĝis eliri el sia montara rifuĝejo en Mevar.[30]

La falo de Ĉittorgarh estis sekvita de mogola atako kontraŭ la Fortikaĵo Ranthambore en 1568. Ranthambore estis posedo de la klano Hada de Raĝputoj kaj konsiderata la plej forta fortikaĵo en Barato.[30] Tamen, ĝi falis nur post paro de monatoj.[30] Je tiu punkto, plimulto el la Raĝputaj reĝoj estis submetitaj al la mogoloj; nur la klanoj de Mevar plue rezistis.[30] La filo kaj sukcedanto de Udai Singh, nome Maharana Pratap, estis poste venkita de la mogoloj en la Batalo de la montopasejo Haldighati en 1576.[30] Akbar celebris sian konkeron de Raĝputana metante la fundamenton de nova ĉefurbo, 37 km okcident-sudokcidente de Agra, en 1569. Ĝi estis nomita Fatehpur Sikri, aŭ la "Urbo de la Venko".[31] Pratap Singh plue atakis la mogolojn kaj kapablis reteni la plej grandan parton de sia regno dum la regado de Akbar.[32]

Aneksigo de Okcidenta kaj Orienta Hindioj[redakti | redakti fonton]

Kortego de la juna Akbar, 13-jaraĝa, montranta sian unuan imperiestran agon: nome la aresto de ribelem kortegano, kiu estis iama favorito de la patro de Akbar. Ilustraĵo el manuskripto de Akbarnama.

La sekvaj militceloj de Akbar estis la konkeroj de Guĝarato kaj Bengalio, kiuj konektis Hindion kun la komercaj centroj de Azio, Afriko kaj Eŭropo tra la Araba Maro kaj la Golfo de Bengalo.[30] Guĝarato estis iama haveno por ribelaj mogolaj nobeloj. En Bengalio, Afganoj ankoraŭ tenis konsiderindan influon sub sia reganto, Sulaiman Ĥan Karrani. Akbar unue iris kontraŭ Guĝarato, kiu estis meze de la mogola provincoj Raĝputana kaj Malva.[30] Guĝarato posedis areojn de riĉa agrikultura produktado en sia centra ebenaĵo, impresa produktado de tekstiloj kaj aliaj industriaj varoj, kaj la plej aktivaj marhavenoj de Hindio.[30][33] Akbar intencis ligi la maran ŝtaton kun la amasaj resursoj de la Indus-Gangaj ebenaĵoj.[34]

La evidenta militekskuzo de Akbar por ataki Guĝaraton estis la ribelaj Mirza-oj, kiuj jam estis forigitaj el Hindio, sed tiam estis denove operaciantaj el bazo en suda Guĝarato. Krome, Akbar estis ricevinta inviojn el sektoroj de Guĝarato por renversi la regantan reĝon, kio plue utilis kiel pravigo de lia militekspedicio.[30] En 1572, Akbar moviĝis por okupacii Ahmedabad, la ĉefurbo, kaj aliajn nordajn urbojn, kaj li estis proklamita la laŭleĝa suvereno de Guĝarato. Ĉirkaŭ 1573, Li estis foriginta la Mirza-ojn, kiuj farante nur simbolan rezistadon, fuĝis al rifuĝoj en Dekkano. Surat, la komerca ĉefurbo de la regiono, kaj aliaj marbordaj urboj tuj kapitulacis al la mogoloj.[30] La reĝo, Muzaffar Ŝah la 3-a, estis kaptita en maizkampo; Akbar pensiis lin per malgranda subvencio.[30]

Akbar tiam revenis al Fatehpur Sikri, kie li konstruigis la monumentan pordegon Buland Darŭaza kiu utilis kiel enirejo al la Moskeo Jama por rememori siajn venkojn. Sed, ribelo de afganaj nobeloj subtenitaj de la Raĝputa reganto de Idar State, krom novaj komplotoj fare de Mirza-oj, devigis lin reveni al Guĝarato.[34] Akbar trairis Raĝputana kaj atingis Ahmedabad en 11-taga veturado — kio normale postulis ses semajnojn. La supera mogola armeo venkis en definitiva batalo la 2an de Septembro 1573. Akbar mortigis la ribelestrojn kaj starigis turon el iliaj fortranĉitaj kapoj.[30] La konkero kaj submetado de Guĝarato montriĝis ege profita por la mogoloj; post elpezoj, la teritorio havigis enspezojn de pli ol kvin milionoj da rupioj ĉiujare por la trezoro de Akbar.[30]

Post la konkero de Guĝarato, la cetera centro de afgana povo estis Bengalio. En 1572, la filo de Sulaiman Ĥan, nome Daud Ĥan Karrani, sukcedis lin. Daud Ĥan limigis la mogolan regadon, montrante la simbolojn de reĝeco kaj ordonis, ke la Ĥutba estu proklamita lianome, anstataŭ je la nomo de Akbar. Oni ordonis al Munim Ĥan, mogola guberniestro de Bihar, puni Daud Ĥan. Finfine, Akbar mem venis al Bengalio, kaj en 1574, la mogoloj konkeris Patna el Daud Ĥan, kiu fuĝis al Bengalio.[35][36] Akbar tiam revenis al Fatehpur Sikri kaj lasis siajn generalojn finigi la kampanjon. La mogola armeo estis poste venkanta en la Batalo de Tukaroi en 1575, kiu rezultis en la aneksigo de Bengalio kaj partojn de Bihar kiu estis sub la regado de Daud Ĥan. Nur Odiŝo restis en la manoj de la dinastio Karrani, kvankam kiel feŭdo de la Mogola Imperio. Unu jaron poste, tamen, Daud Ĥan ribeliĝis kaj klopodis por reakiri Bengalion. Li estis venkita fare de la mogola generalo Hussain Quli Beg, poste nomita Ĥan Ĝahan Quli, kaj fuĝis al ekzilo. Daud Ĥan estis poste kaptita kaj ekzekutita fare ee mogolaj fortoj. Lia fortranĉita kapo estis sendita al Akbar, dum liaj membroj estis pendumitaj en Tandah, la mogola ĉefurbo de Bengalio.[35]

Kampanjoj en Afganio kaj Centra Azio[redakti | redakti fonton]

Brustokiraso kaj kasko de la persona armaĵo de Akbar.

Post siaj konkeroj de Guĝarato kaj Bengalio, Akbar estis okupita pre enlandaj aferoj kaj ne lasis Fatehpur Sikri por militkampanjo ĝis 1581, kiam Panĝabo estis denove invadita de lia frato, Mirza Muhammad Hakim. Akbar forpelis sian fraton al Kabulo kaj organizis kampanjon por elpovigi lin. Samtempe, nobeloj de Akbar maldeziris lasi Hindion por administracii la havaĵojn de la imperio en Afganio; ili estis, laŭ Abul Fazl "timemaj pro la malvarmo de Afganio". Krome, la Hinduismaj oficiroj de la mogola armeo estis retenita pro tradicia tabuo (Kala pani) kontraŭ trairado de Induso. Por kuraĝigi ilin, Akbar havigis al ili antaŭpagon de salajro por ok monatoj.

En Aŭgusto 1581, Akbar ekhavis Kabulon kaj rezidejon en la iama citadelo de Babur, nome Bala Hissar. Li restis tie tri semajnojn kaj lia frato fuĝis al la montoj. Akbar lasis Kabulon en la manoj de sia fratino, Baĥt-un-Nissa Begum, kaj revenis al Hindio. Li poste pardonis sian fraton, kiu ekhavis de facto kontrolon de la mogola administracio en Kabulo; Baĥt-un-Nissa plue estis la oficiala guberniestrino. En 1585, post la morto de Muhammad Hakim, Kabul pasis al la manoj de Akbar kaj estis oficiale aligita kiel provinco de la Mogola Imperio.[35]

La Kabula ekspedicio estis la komenco de longa periodo de aktiveco ĉirkaŭ la nordaj landlimoj de la imperio.[37] Dum dek tri jaroj, startinte en 1585, Akbar restis en la nordo, ŝanĝante sian ĉefurbon al Lahore dum li devis fronti la defiojn el Uzbekaj triboj, kiuj estis forpelintaj sian avon, Babur, el Centra Azio.[35][37] La Uzbekoj estis organizitaj sub Abdullah Ĥan Ŝajbanid, militestro kiu estis konkerinta Badaĥŝan kaj Balĥ el malproksimaj Timuridaj parencoj de Akbar, kaj kies trupoj estis defiantaj la nordokcidentajn landlimojn de la Mogola Imperio.[35][38] La Uzbekoj ankaŭ subigis Afganajn tribojn en la limo, kiuj estis ankaŭ malmikaj de la mogoloj. Tiuj triboj sentis sin defiitaj de Jusufzai el la distriktoj Bajaur kaj Sŭat kaj estis motivitaj de nova religiestro, nome Bajazido, fondinto de la Roŝanija sekto.[37][39]

En 1586, Akbar negocadis pakton kun Abdullah Ĥan laŭ kiu la mogoloj interkonsentis resti neŭtralaj dum la Uzbeka invado de Safavid-apogita Ĥorasano.[39] Siaparte, Abdullah Ĥan interkonsentis reteni sin el apogo, subteni, aŭ havigi rifuĝon al Afganaj triboj malmikaj de la mogoloj. Akbar, siaflanke, startigis serion de kampanjoj por pacigi la Jusufzaiojn kaj aliajn ribelulojn.[39] Akbar ordonis al Zain Ĥan estri ekspedicion kontraŭ la Afganaj triboj. Raja Birbal, fama ministro de la kortego de Akbar, ricesis ankaŭ militkomandon. La ekspedicio malsukcesis, kaj dum sia retiriĝo el la montaroj, Birbal kaj liaj akompanantaroj estis embuskitaj kaj mortigitaj fare de Afganoj en la montopasejo Malandarai en Februaro 1586.[39] Akbar tuj organizis novajn armeojn por reinvadi la teritoriojn de la Jusufzaioj sub la komando de Raja Todar Mal. Dum la sekvaj ses jaroj, la mogoloj luktis kontraŭ la Jusufzaioj en la montaraj valoj, devigante al subigo al multaj ĉefoj en Sŭat kaj Bajaur.[39] Ili konstruis dekojn da fortikaĵoj kaj okupaciis por sekurigi la regionon.[39]

Spite al lia pakto kun la Uzbekoj, Akbar retenis la sekretan esperon rekonkeri Centran Azion, sed Badakŝan kaj Balĥ restis firme kiel parto de la Uzbeka dominejo.[40] Abdullah Ĥan mortis en 1598 kaj la lasta el la ribelemaj Afganaj triboj estis venkita ĉirkaŭ 1600.[38][39] Krome oni subpremadis la Roŝanijan movadon; la triboj Afridi kaj Orakzai, kiuj estis ribelintaj kun la Roŝanija movado, estis subigitaj; kaj la estroj de la movado estis kaptitaj kaj senditaj en ekzilon.[38] Ĝalaluddin, nome la filo de la fondinto de la Roŝanija movado, nome Bajazido, estis mortigita en 1601 en batalo kontraŭ mogolaj trupoj proksime de Gazni.[38]

Konkeroj en la Indus-valo[redakti | redakti fonton]

Mogola Imperio dum la regado de Akbar (flave).

Dum Akbar estis en Lahore okupita kun la Uzbekoj, li intencis subigi ankaŭ la Indus-valon por sekurigi la landlimajn provincojn.[39] En 1585, li sendis armeon por konkeri Kaŝmiron en la supra parto de la Indus-baseno post Ali Ŝah, nome la reganta reĝo de la dinastio Ŝia Ĉak, malakceptis sendi sian filon kiel otaĝo al la mogola kortego. Ali Ŝah tuj kapitulacis al la mogoloj, sed alia el liaj filoj, nome Jakub, kroniĝis kiel reĝo, estrante rezistadon kontraŭ la mogolaj armeoj. En Junio 1589, Akbar veturis el Lahore al Srinagar por ricevi la kapitulacon de Jakub kaj liaj ribelintaj fortoj.[39] Baltilando kaj Ladako, kiuj estis provincoj de Tibeto apudaj al Kaŝmiro, konfirmis sian fidelecon al Akbar.[41] La mogoloj tiam translokiĝis por konkeri Sindon en la malsupra parto de la Indus-valo.

Ekde 1574, la norda fortikaĵo de Bakar restis sub imperia kontrolo. En 1586, la mogola guberniestro de Multan klopodis kaj malsukcesis sekurigi la kapitulacon de Mirza Jani Beg, la sendependa reganto de Thatta en suda Sind.[39] Akbar respondis sendante mogolan armeon por sieĝi Sehvan, rivera ĉefurbo de la regiono. Jani Beg organizis grandan armeon por fronti la mogolojn.[39] La superaj mogolaj fortoj venkis super la Sindaj fortoj en la Batalo de Sehvan. Suferinte pluajn malvenkojn, Jani Beg kapitulacis al la mogoloj en 1591, kaj en 1593, li faris omaĝon al Akbar en Lahore.[41]

Kuriozaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝalaluddin Muhammad Akbar kredis, ke lia favorata elefanto povis distingi instinkte kiu estis kulpa kaj kiu estis justa kaj uzis ĝin kaj kiel juĝiston kaj kiel ekzekutiston[7]. Kiam li regis la urbon Agra de 1570 ĝis 1585, la prokuroro ekzekutis milojn da homoj, kiuj estis suspektitaj de eĉ malgrandaj deliktoj. Ili staris teruritaj antaŭ la granda reĝa elefanto kaj atendis, ke ĝi ŝajne pripensos, ĉu paŝi sur ili. Plejparto de ili ja estis piedpremata al morto, kvankam estis kazoj en kiuj la elefanto rifuzis. Do la suspektato estis tuj liberigita, ĉar laŭ la opinio de Akbar, lia senkulpeco estis pruvita. Aliaj Mogoloj uzis tiun metodon de ekzekuto por amuzo. Imperiestro Ĝahangir kutimis observi tiajn mortojn mem, kaj ordonis, ke grandega nombro da krimuloj estu tretita fare de siaj vasaloj.

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Akbar: Orienta Romano estas romano de la nederlanda aŭtoro P. A. S. van Limburg Brouwer, aperinta en 1872 en la nederlanda lingvo kaj tradukita en 1923 al Esperanto de Julia C. Isbrücker, J. R. G. Isbrücker kaj Jan Ziermans de 256 paĝoj. Duan korektitan eldonon de 215 paĝoj en 1936 eldonis la Internacia Cseh-Instituto en Hago.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Akbar I. Encyclopaedia Iranica (2011-07-29). Alirita {{subst:FormatoDato|2014-01-18}}.
  2. Akbar I. Oxford Reference (2012-02-17). Alirita {{subst:FormatoDato|2014-01-18}}.
  3. Women of the Mughal Dynasty - Deborah Hutton - 2002 - Skidmore College.
  4. History of India Arkivigite je 2010-01-14 per la retarkivo Wayback Machine The Nine Gems of Akbar - Neria Harish Hebbar, MD - Sabato, 5a de Aprilo 2003
  5. 5,0 5,1 Lal, Ruby. (2005) Domesticity and Power in the Early Mughal World. Cambridge University Press, p. 140. ISBN 978-0521850223.
  6. 6,0 6,1 Kulke, Hermann. (2004) A history of India. Routledge, p. 205. ISBN 978-0415329200.
  7. 7,0 7,1 Schimmel, Annemarie. (2004) The Empire of the Great Mughals: History, Art, and Culture. Reaktion Books, p. 88. ISBN 978-1861891853.
  8. Richards, John F.. (1996) The Mughal Empire. Cambridge University Press, p. 288. ISBN 978-0521566032.
  9. Elgood, Robert. (1995) Firearms of the Islamic World. I.B.Tauris, p. 135. ISBN 978-1850439639.
  10. Gommans, Jos. (2002) Mughal Warfare: Indian Frontiers and High Roads to Empire, 1500-1700. Routledge, p. 134. ISBN 978-0415239882.
  11. The Second Battle of Panipat Arkivigite je 2007-03-11 per la retarkivo Wayback Machine - Robert W. Martin - about.com.
  12. Abul Fazl - Akbarnama Volume II
  13. The life and times of Humayun, de Ishwari Prasad (1955, rev.1970)
  14. 14,0 14,1 14,2 Eraly, Abraham. (2000) Emperors of the Peacock Throne: The Saga of the Great Mughals. Penguin Books India, p. 118–124. ISBN 978-0141001432.
  15. 15,00 15,01 15,02 15,03 15,04 15,05 15,06 15,07 15,08 15,09 15,10 Richards 1996, paĝoj 14–15
  16. Smith 2002, p. 339
  17. Chandra 2007, p. 227
  18. Chandra 2007, p. 228
  19. Collier, Dirk. (1 March 2016) The Great Mughals and their India p. 149. Hay House, Inc. ISBN 9789384544980.
  20. 20,00 20,01 20,02 20,03 20,04 20,05 20,06 20,07 20,08 20,09 20,10 Eraly 2000, paĝoj 140–141
  21. 21,0 21,1 Richards 1996, paĝoj 17–21
  22. 22,0 22,1 22,2 22,3 22,4 22,5 22,6 Chandra 2005, paĝoj 105–106
  23. Sharma 2023, paĝoj 99–100
  24. Richards 1996, pp. 9–13
  25. Chandra 2007, p. 231
  26. 26,0 26,1 Khan 1968, p. 32
  27. Smith 2002, p. 342
  28. Chandra 2001, p. 107
  29. Eraly 2007, p. 11
  30. 30,00 30,01 30,02 30,03 30,04 30,05 30,06 30,07 30,08 30,09 30,10 30,11 30,12 Eraly 2000, paĝoj 143–147
  31. Crooke 1912, p. 796
  32. Rana Pratap Singh | Indian ruler. Arkivita el la originalo je 16a de Junio 2018. Alirita 15a de Aŭgusto 2020.
  33. Chandra 2007, p. 232
  34. 34,0 34,1 Richards 1996, p. 32
  35. 35,0 35,1 35,2 35,3 35,4 Eraly 2000, paĝoj 148–154
  36. Pletcher 2010, p. 170
  37. 37,0 37,1 37,2 Ikram 1964, p. 145
  38. 38,0 38,1 38,2 38,3 Dani, Ahmad Hasan Dani. (2002) History of Civilizations of Central Asia: Development in Contrast: From the Sixteenth to the Mid-Nineteenth Century. UNESCO, p. 276–277. ISBN 978-92-3-102719-2.
  39. 39,00 39,01 39,02 39,03 39,04 39,05 39,06 39,07 39,08 39,09 39,10 Richards 1996, paĝoj 49–51
  40. Markovitz, Claude. (2002) A History of Modern India: 1480–1950. Anthem Press. ISBN 978-1-84331-004-4.
  41. 41,0 41,1 Eraly 2000, paĝoj 156–157

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Abul Fazl 'Allami. (1873) The Ain i Akbari I. Calcutta: The Asiatic Society of Bengal.
  • Chandra, Satish. (2001) Medieval India: From Sultanat to the Mughals I. Har-Anand Publications. ISBN 978-81-241-0522-1.
  • “Fatehpur-Sīkrī”, Encyclopædia of Religion and Ethics.
  • Eraly, Abraham. [First published 1997] (2007) The Mughal World: India's Tainted Paradise. Weidenfeld & Nicolson. ISBN 978-0-297-85209-4.
  • (1968) “The Nobility under Akbar and the Development of His Religious Policy, 1560–80.”, Journal of the Royal Asiatic Society of Great Britain and Ireland 100 (1/2), p. 29–36. doi:10.1017/S0035869X00126115. 
  • Sharma, Parvati. (2023) A Lamp for the Dark World: Akbar, India's Greatest Mughal. Rowman & Littlefield Publishers. ISBN 978-1-5381-7790-7.
  • Sharma, Sri Ram. (1988) The Religious Policy of the Mughal Emperors. Munshiram Manoharlal Publishers. ISBN 81-215-0395-7.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Akbar en la angla Vikipedio.