Jalutorovsko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jalutorovsk
urbo 
administra dividaĵo de Rusio • urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Urbo
Lando Rusio
Provinco Tjumena provinco
Distrikto Ĉefurbo de Jalutorovska distrikto
Fondita 1659
Poŝtkodo 627010
Aŭtokodo 72
Telefonkodo +7 34535
Kodo laŭ OKATO 71415
Retpaĝaro http://yalutorovsk.com/
Demografio
Loĝantaro 38 882  (2023) [+]
Loĝdenso 749 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo)56.6566.3Koordinatoj: 56° 39′ N, 66° 18′ O (mapo)
Alto 60 m [+]
Areo 51,91 km² (5 191 ha) [+]
Horzono UTC +5 (+6 somere)
Jalutorovsk (Tjumena provinco)
Jalutorovsk (Tjumena provinco)
DEC
Jalutorovsk
Jalutorovsk
Situo de Jalutorovsko en Tjumena provinco
Jalutorovsk (Rusio)
Jalutorovsk (Rusio)
DEC
Jalutorovsk
Jalutorovsk
Situo de Jalutorovsko en Rusio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Yalutorovsk [+]
vdr


Jalutorovsk (ruse Ялуторовск) estas urbo kaj fervoja stacio en Tjumena provinco de Rusio, sur la Trasiberia fervojo, ĉe rivero Tobol. Urbo ekde 1782 jaro.

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 71415.

La urbo estis fondita en jaro 1659.

Ĝi havas statuson de urbo ekde jaro 1782.

Ekde 1911 al la urbo venas grandaj riveraj ŝipoj. En 1912 ekfunkciis la fervojo.

La interurba telefona kodo estas 34535, la enurbaj telefonnumeroj estas kvinciferaj (en jaro 2005).

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 2 horoj (en jaro 2005).

Geografiaj koordinatoj de la urbo estas: latitudo 56°39' norde, longitudo 66°18' oriente.

La urbo estas sur maldekstra bordo de rivero Tobol (Тобол) (kiu enenfluas en riveron Irtiŝ (Иртыш)).

En la urbo estas fervoja stacio.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Konstruado de la Jalutorovska fortikaĵo komenciĝis ne pli frue ol en 1661, kiam aperis ukazo pri ekkonstruado de Jalutorovska setlejo. Ĝi estis konstruita surbaze de delonge forlasita tatara fortikaĵo, kio ebligis ŝpari tempon kaj monon. Komence de la 18-a jarcento tio estis muro el vertikale starigitaj traboj (ruse стоячий тын), kun tri turoj kaj preĝejo enkonstruita en la muro. La fortikaĵo estis fojfoje atakata de nomadoj, ekzemple en 1693, kiam apudaj vilaĝoj estis bruligitaj, iliaj loĝantoj mortigitaj aŭ kaptitaj[2].

En 1741 la fortikaĵo jam konsistis el eta citadelo (ruse острог) kaj ekstera muro. Flanko turnita al la rivero Tobolo ne havis fortikaĵojn. En 1749 la citadela muro havis longecon je 210 saĵenoj kaj 8 arŝinoj (453,75 metroj) dum la ekstera muro (ruse город лежачий) estis longa je 2 verstoj kaj 349 saĵenoj (2 878,23 metroj). En 1754 la fortikaĵo estis rekonstruita forme de vertikalaj traboj kun tri travetureblaj turoj (ruse выездные башни), el kiuj unu kondukis al Tobolsko. Laŭ la tuta perimetro de la ekstera muro staris obstakloj (ruse надолбы) kaj forkegoj (ruse рогатки), malebligantaj subitan invadon. Flanke de la kampo haveblis ankaŭ fosaĵo[3].

En 1763 en la fortikaĵo haveblis stokejoj de pulvo, nutraĵoj, malnovaj kanonoj kaj fajrobrigadejo. En tiu lasta troviĝis interalie kupra fajroestingilo (ruse медная пожарная машина) forme de "superverŝa tubo" (ruse заливная труба) — aparato, en kies ujojn oni verŝis per siteloj akvon, post kio eblis ŝpruci ĝin je distanco 8 ĝis 10 metroj. La maŝino postulis priservadon de 50 homoj. Funkciis ankaŭ segejo (ruse пильный сарай), produktinta tabulojn per ĉevaltira maŝino, konstruita de lokaj metiistoj. Maŝinaj segiloj tiutempe estis maloftaj eĉ en Eŭropa Rusio, kie plu dominis mansegiloj. El unu trabo oni faris unu tabulon (ruse тесница). En 1710 oni jam ne mencias la eksteran muron, evidente likviditan pro kadukiĝo (ruse за ветхостью). La citadelo estas menciata ankoraŭ en 1809, ekzakta tempo de ĝia malkonstruado ne estas konata[4].

En priskribo de 1741, oni diras ke komence de la 1710-aj jaroj lokanoj konstruis digon, per kiu ili rektigis fluon de la rivero Tobolo, reveniginte ĝin al la fortikaĵo kaj solvinte tiel problemon de akvoprovizado — antaŭe la rivero fluis 1,5 verstojn (1,6 km) for. Tio povas esti vero, ĉar la riveroj en Okcidenta Siberio ofte ŝanĝas sian fluon, foje minacante setlejojn aŭ inverse foriĝante de ili, pro kio jam en la 18-a jarcento okazis grandaj hidroteknikaj laboroj celantaj korekti tiaĵojn. Tamen jam en 1864 oni konstatis ke Tobolo fluas je la sama distanco for de la urbo, kvankam spuroj de ĝia malnova fluo ankoraŭ videblis proksime de la urbo[5].

En 1796 en Jalutorovsko estis 2 drinkejoj, 20 negocistaj butikoj kaj 190 domoj. Lernejoj, malsanulejoj, azilejoj kaj fabrikoj mankis. En 1799 en la urbo estis jam 294 domoj, 4 forĝejoj, 4 steataj kaj buteraj fabrikoj, sapfabriko[6].

En 1812 funkciis 4 drinkejoj kaj unu lernejo. Ekde la 1830-aj jaroj la urbo estas prikonstruata surbaze de regula skemo, do dividiĝas je kvadrataj kvartaloj kunigitaj per rektaj stratoj[6]. En 1835 en Jalutorovsko estis 438 domoj, en 1851 — 483 domoj[7]. En 1858 estis aprobita la ĝenerala plano de Jalutorovsko. Komence de la 1860-aj en la urbo estis 559 domoj, el kiuj nur 5 estis brikaj (4 ŝtataj kaj 1 privata) kaj 554 estis lignaj (2 ŝtataj, 2 komunumaj, 550 privataj). El la brikaj konstruaĵoj plej rimarkindaj estis duetaĝa sidejo de lokaj administraj institucioj kaj hospitalo por 12 litoj. Gastokorto konsistis el 12 brikaj kaj 105 lignaj butikoj. Haveblis 8 lignaj komercaj stokejoj. Funkciis 11 fabrikoj: po 1 steata kaj butera, 2 sapaj, 7 brikaj. En 1862 forbrulis la Jalutorovska lernejo (ruse Ялуторовское училище). Estis du pontoj, el kiuj unu estis flosa, do funkciis nur somere, kaj la dua konektis la bordojn de ravino en vilaĝo Borouŝenskaja, apudurbo de Jalutorovsko. La urbo konsistis el 4 stratoj, 8 stratetoj kaj 1 placo, sur kiu situis la gastokorto. La stratoj estis larĝaj kaj nepavimitaj, do somere kovriĝis je verda herbo. Fine de la 1880-aj jaroj en la urbo estis 564 domoj (inkluzive 6 brikajn), 14 fabrikoj (inter kiuj aperis 1 leda kaj 2 brikaj, sed komplete malaperis la steataj kaj buteraj)[8].

Ĵurnalisto Ippolit Zavaliŝin atestis en 1861, ke foiro okazinta tiujare la 26-an de septembro estis tre malplena (oni alportis varojn je 6 000 arĝentaj rubloj kaj vendis je 2 000 rubloj), kio draste kontrastis kun situacio en Jalutorovska distrikto, kiun li nomis «eterna foiro». Li plendis ankaŭ pri abundaj malsaĝuloj pro Kristo, kiuj vagadis laŭ tieaj foiroj kun klaboj enmane kaj minace elpostuladis almozon[9].

La urbo en 1898 havis nur primitivan havenon, kie mankis stokejoj kaj kontoro, do ŝipoj malkargis la varojn rekte sur bordon, la sola konstruaĵo estis eta gardistejo[10]. En la urbo estis eĉ ne unu veturigisto[11], nek hotelo aŭ gastejo[12]. Ligna gastokorto staris fermita. Vojaĝanto Konstantin Nosilov konstatis tiam ke li trovis eĉ ne unu bonan lernejon aŭ alian socian institucion kaj ke la urbo estas nura administra centro, kies ekonomia signifo estas preskaŭ nula, kio speciale rimarkeblas kompare al la riĉa Jalutorovska distrikto[1]. Haveblis tamen riĉaj komercistoj kiel Kalmikovoj (ruse Калмыковы), Gusevoj (ruse Гусевы), kiuj posedis fabrikojn kaj vaporŝipojn. Lokaj foiroj kolektis ĝis 15 000 homojn[13].

Preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sergio de Radoneĵ / Ĉielira preĝejo[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sergio de Radoneĵ (ruse Сергиевская церковь) estis evidente konstruita komence de la 18-a jarcento, ĉar en 1740 ĝi jam estis tre kaduka. En 1754 ĝi estis detruita kaj sur ĝia loko oni ekkonstruis la Ĉieliran preĝejon kun altaro de Sergio de Radoneĵ. En 1771 tiu preĝejo estis rande de pereo pro incendio. En 1812 ĝi denove estis konstruita, sed jam el brikoj. Ĉirkaŭ 1831 ĝi estis ĉirkaŭita de brika barilo. Dume la ligna Ĉielira preĝejo plu ekzistis kaj estis detruita nur en 1821 laŭ peto de pastroj kaj paroĥanoj kiel tro danĝera pro sia kadukeco[14].

Kandelfesta preĝejo[redakti | redakti fonton]

La Kandelfesta preĝejo (ruse Сретенская церковь) estas menciata en 1754, 1759, 1762 kaj 1765. Evidente fine de la 1760-aj — komence de la 1770-aj jaroj sur ĝia loko komenciĝis konstruado de la Kandelfesta katedralo, konsekrita en 1777[14]. En 1905 la katedralo jam estis en endanĝerigita stato pro enfalo de la fundamento en pluraj lokoj. En 1908 fakuloj denove ekzamenis ĝin kaj konkludis ke necesas ĝin fermi pro pluraj detruoj, inter kiuj estis menciita kompleta disiĝo de refektorio kaj la ĉefa parto de la katedralo. Kiel kaŭzoj de la detruiĝo estis nomitaj malaltkvalitaj brikoj de la fundamento, malĝusta konstruado de la fundamento kaj muroj, kaj lokiĝo de la katedralo sur malnova tombejo pro kio putriĝintaj ĉerkoj formis subterajn kavernojn. Evidente ĝia stato estis konsiderata nekorektebla, do en 1914-1917 konsistorio ekserĉis terenon por konstruado de nova katedralo[15].

Preĝejo de Kosmaso kaj Damiano[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Kosmaso kaj Damiano (ruse Козмо-Демьянская церковь) estis konstruita en 1777 el ligno kaj servis kiel tombeja preĝejo. En 1788 ĝi forbrulis pro fuŝa brika hejtoforno kaj malzorgeco de ĝia prizorganto, kiu fajrigis ĝin kaj foriris por almozpeti surstrate. En 1872 ĝi estis denove konstruita en la tombejo, sed jam kiel preĝejo de Nikolao de Mira[16].

Famaj naskiĝintoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 137. 
  2. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135. 
  3. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 135–136. 
  4. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 136–137. 
  5. Туров, С. В. (февраль 2000). “Материалы к истории Ялуторовского острога”, Лукич (ru) (1), p. 139–140. 
  6. 6,0 6,1 Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 80. ISBN =.
  7. Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 81. ISBN =.
  8. Туров, С. В.. [1997] Старый Ялуторовск: пашенная слобода, острог, город (XVIII-XIX вв.) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 1994 (ruse), p. 82. ISBN =.
  9. Завалишин, И. (февраль 2000). “Путевые заметки (Тобольская губерния)”, Лукич (ru) (1), p. 93. 
  10. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 133. 
  11. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 134. 
  12. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 135. 
  13. Носилов, К. (июнь 2002). “По Туре, Тоболу и Исети”, Лукич (ru) (2), p. 138. 
  14. 14,0 14,1 Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 31. ISBN =.
  15. Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 31–32. ISBN =.
  16. Туров С. В., Аленин С. В.. [1994] Храмы старого Ялуторовска // Религия и церковь в Сибири: Сб. науч. ст. и докум. материалов. Вып. 7 (ruse), p. 32–33. ISBN =.