Jamajka iktero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jamajka iktero
Jamajka iktero
Jamajka iktero
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Ikteredoj Icteridae
Genro: Icterus
Specio: 'I. leucopteryx'
Icterus leucopteryx
(Wagler, 1827)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jamajka iktero (Icterus leucopteryx) estas specio de birdo de la familio de Ikteredoj kaj de ties tipa genro nome Ikteroj kiu enhavas speciojn kiuj montras flavajn kaj nigrajn kolorojn.

Ĝi troviĝas en en Jamajko kaj en la kolombia insulo de San Andrés. Ĝi estis iam en Granda Kajmano en Kajmanoj sed tiu subspecio estas nune formortinta tie.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj arbaroj de malaltaj teroj, humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj arbaroj.

Tiu estas birdo, kun ĉefe flava plumaro. Maskla plenkreskulo havas malgrandan nigrajn okulmaskon kiel brido el la bekobazo al la okulo, kaj mallarĝan gorĝozonon, kun pli larĝa kunigo de ambaŭ partoj ol ĉe la Nigragorĝa iktero sed ne tiom longa kiom tiu de la menciita iktero. Estas nigraj ankaŭ la vosto kaj la flugiloj kiuj montras tre larĝan blankan flugilstrion kaj kelkajn blankajn plumobordojn, el kiuj ĉefe la flugilstrio nomigas la specion en la latina scienca nomo kie leucopteryx estas kunmetaĵo de du radikoj el la antikva greka kiuj signifas precize “kun blanka flugilo”. Dume Icterus aludas al la ĝenerala flava koloro. La beko estas fortika kaj griza (kun eburblanka unua duono de la suba makzelo), dum ankaŭ la kruroj estas grizaj.

La komuna nomo aludas al la ĉefa insulo kaj lando kie loĝas la specio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]