Jambua fruktokolombo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Jambua fruktokolombo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kolomboformaj Columbiformes
Familio: Kolombedoj Columbidae
Genro: Ptilinopus
Specio: P. jambu
Ptilinopus jambu
(Gmelin, 1789)
Konserva statuso

Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Jambua fruktokolombo, (Ptilinopus jambu) estas eta kolorplena fruktokolombo. Ĝi estas loĝanta reproduktanta specio de birdo en suda Tajlando, Malajzio, Brunejo kaj la indoneziaj insuloj de Borneo, Sumatro kaj Javo.

La Jambua fruktokolombo loĝas manglejajn marĉojn kaj malaltajn pluvarbarojn ĝis 1,500 m kaj troviĝas ankaŭ en duarangaj arbaroj. La masklo posedas reproduktan teritorion, pri kio avertas per flugillevado, inklino de la korpo kaj per kverado. Li defendos sian teritorion per rapida bekado se la teritoria ceremonio malsukcesas. La ino konstruas feblan neston de bastonetoj, branĉetoj, radikeroj kaj herberoj, kiuj estas kolektita de la partnero, en arbo, kie la ino demetas unu aŭ soje du blankajn ovojn kiuj estas kovataj dum ĉirkaŭ 20 tagoj ĝis eloviĝo, kun pliaj 12 aŭ pliaj ĝis elnestiĝo.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Jambua fruktokolombo estas 23-27 cm longa kaj pezas ĉirkaŭ 42 g. Ĝi estas fortika etkapa birdo de mildaj plumoj kaj tre diferencigaj koloroj inkludante blankan okulringon, oranĝan bekon kaj ruĝajn krurojn. La voĉo estas milda kaj mallaŭta kuu.

Maskla plenkreskulo havas skarlatan vizaĝon kun nigra mentono, nemarkitajn verdecajn suprajn partojn kaj blankajn subajn partojn, kun roza makulo en brusto kaj brunĉokolada subvosto. La ino diferenciĝas el masklo pro tio, ke ŝi havas senkoloran purpuran vizaĝon kun malhela mentono, tio estas same kiel la masklo, sed ne tiom markita. La supraj partoj estas verdecaj kun blanka ventro kaj cinama subvosto. La nematurulo similaspektas kiel la ino, sed ĝi havas verdan vizaĝon. La juna masklo atingas sian plenan plenkreskan plumaron post ĉirkaŭ 39 semajnoj post elnestiĝo.

Kutimoj[redakti | redakti fonton]

La Jambua fruktokolombo estas timida kaj malfacile videbla birdo, kamuflita inter la arbara branĉaro pro sia verda plumaro. Ĝi estas vidata kutime sola aŭ en paroj, sed ili povas ariĝi dum manĝado por fruktarbo. Ĝi manĝas fruktojn rekte elprenitaj el la arbo, aŭ el la grundo, kiam faligitaj de buceredojsimioj. Kiel aliaj kolomboj, sed malkiel plej parto de birdoj, ĝi povas trinki per suĉado.

Ekstensiva malarbarigo en Indonezio kaj Malajzio signifas, ke almenaŭ tiu kolombo estas nun minacata, kvankam ties kapableco vivi en dua kreskiĝo kaj ĉe alta altitudo signifas, ke ties situacio ne estas ankoraŭ kritikaj kiel aliaj specioj de arbaroj. La Jambua fruktokolombo estas konsiderata kiel Preskaŭ Minacata ĉe IUCN Ruĝa Listo de Minacataj Specioj.

Video[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]