James Baillie Fraser

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Baillie Fraser
Persona informo
James Baillie Fraser
Naskiĝo 11-an de junio 1783 (1783-06-11)
en Moniack Burn
Morto 30-an de novembro 1855 (1855-11-30) (72-jaraĝa)
en Moniack Burn
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj IrlandoReĝlando de Granda Britio vd
Familio
Patro Edward Satchwell Fraser vd
Gefratoj William Fraser vd
Edz(in)o Jane Fraser Tytler vd
Profesio
Okupo pentristo • verkistodiplomato • vojaĝisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Vidaĵo de Kalkato en 1819 de R. Havell, Jr. baze sur James Baillie Fraser montrante grandan nombron de argalaj marabuoj stare sur pintoj de konstruaĵoj.

James Baillie FRASER (11an de junio 1783 – januaro de 1856) estis skota veturanto kaj aŭtoro.

Li naskiĝis ĉe Reelig en la kantono de Inverness. Li estis la plej aĝa el kvar filoj de Edward Satchel Fraser el Reelick, ĉiuj el kiuj veturis orienten kaj havis sukcesajn karierojn.

Dekomence James veturis al Karibio kaj el tie veturis al Hindio. En 1815 li faris esploradon en Himalajon, akompanate de sia frato William (m. 1835). Kiam Reza Kuli Mirza kaj Nejeff Kuli Mirza, ekzilitaj persaj princoj, vizitis Anglion, li respondecis pri ties zorgado dum la vizito, kaj je ties reveno li akompanis ilin ĝis Konstantinopolo. Li poste estis sendita al Persio kiel diplomato kaj plenumis memorindan surĉevalan veturadon tra Turkio al Teherano. Lia sano tamen suferis pro tia ekspono.[1]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Wright, Denis (1994). “James Baillie Fraser: Traveller, Writer and Artist 1783-1856”, Iran 32, p. 125–134. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]