James Chadwick

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:Chadwick.jpg
James Chadwick

Siro James CHADWICK (20-an de oktobro 1891, Manchester, Anglio – 24-an de julio 1974, Kembriĝo, Cambridgeshire) estis angla fizikisto, kiu ricevis Nobel-premion pri fiziko en 1935 pro malkovro de la neŭtrono.

Li studis en la universitatoj de Manchester kaj Cambridge, poste estis instruito de Hans Geiger en la berlina Teknika Altlernejo. Li kunlaboris ekde 1923 kun Ernest Rutherford en Kembriĝo en la Laboratorio Cavendish. Oni analizis transformiĝojn de elementoj, kiujn ili bombardis per alfa-korpuskloj. Ili analizis naturon de la atomkerno, konstatis pri la protono (kerno de la hidrogenatomo), ke ĝi estas ankaŭ konstruelemento ĉe aliaj atomkernoj.

Chadwick en 1932 rimarkis, ke la berilio –bombardita per alfa-korpuskloj – ellasas nekonatan radiadon, kiu forpuŝas protonojn el atomkernoj de diversaj materialoj. Laŭ klarigo de Chadwick, la radiado konsistas el korpuskloj - sen elektra ŝarĝo - nome neŭtronoj, kiuj havas saman pezon kiel la protonoj.

La malkovro helpis pluan analizon de la atomkerno, ĉar la neŭtrono povis eniri la kernon sen deflankiĝo. Chadwick ricevis la kavalieran rangon en 1945.

Ŝablono:LigoLeginda