James Clerk Maxwell
| James Clerk Maxwell | ||
|---|---|---|
|
James Clerk Maxwell |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | James Clerk Maxwell | |
| Dato de naskiĝo | 13-a de junio 1831 | |
| Loko de naskiĝo | Edinburgo | |
| Dato de morto | 5-a de novembro 1879 | |
| Loko de morto | Kembriĝo | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 48 | |
James Clerk Maxwell (naskiĝis la 13-an de junio 1831 en Edinburgo, mortis la 5-an de novembro 1879 en Kembriĝo) estis brita fizikisto
Li metis la fundamenton por la teorio de elektromagneta radiado kaj per tio ankaŭ por la relativeca teorio de Albert Einstein. Li demonstris, ke elektromagneta radiado disvastiĝas ankaŭ en vakuo, kaj per la rapido de lumo.
Maxwell okupiĝis ankaŭ pri termodinamiko. Li inventis konatan penseksperimenton pri demono (la "demoneto de Maxwell"), kiu kapablu distingi inter rapidaj kaj malrapidaj molekuloj de enfermita gaso kaj lasi la rapidajn transiri al apuda ujo. Ĉar tiel eblus generi energion (varmon) el nenio, tia demoneto kontraŭas la duan teoremon de termodinamiko. Efektive postaj fizikistoj montris, ke la mezurado de la molekula rapido (kiun la demoneto ja devus fari) detruas la energi-gajnan efikon.
Anekdoto [redakti]
Kiam Maxwell en 1850 enskribiĝis kiel studento en Kembriĝo, oni informis lin, ke estas devige partopreni je la 6-a horo matene religian ceremonion. Lia respondo estis: "Bone, mi kredas, ke mi povos resti maldorma ĝis tiam."
