James Dunlop

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Dunlop
Persona informo
James Dunlop
Naskiĝo 31-an de oktobro 1793 (1793-10-31)
en Skotlando
Morto 22-an de septembro 1848 (1848-09-22) (54-jaraĝa)
en Novsudkimrio
Ŝtataneco Aŭstralio vd
Profesio
Okupo astronomo vd
Laborkampo astronomio vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James DUNLOP (naskita en Skotlando je la 31-a de oktobro, 1793, mortinta je la 22-a de septembro, 1848) estis frua astronomia esploristo en Aŭstralio. Li malkovris plurajn rimarkindajn trovaĵojn en la ĉielo de la suda hemisfero.

Li verkis A Catalogue of Nebulae and Clusters of Stars in the Southern Hemisphere observed in New South Wales (Katalogo de nebulozoj kaj stelgrapoloj en la suda hemisfero observitaj en Novsudkimrio, 1828), kiu listigis 629 objektojn. Tamen, nur duono el la de li eltrovitaj objektoj montriĝis realaj; la aliaj estis duoblaj steloj kaj aliaj fenomenoj, kiuj malĝuste aspektis pro problemoj teleskopaj. Li verkis ankaŭ priskribon pri la vivo de duoblaj steloj (1829).

Lia plej fama eltrovaĵo estas la radiogalaksio NGC 5128.

Dunlop estris la observejon ĉe Parramatta (Novsudkimrio) de 1831-1847. Li gajnis la Oran Medalon de la Reĝa Astronomia Societo. Li estas entombigita en Kincumber (Novsudkimrio), en la anglikana preĝejo de s-ta Paŭlo.

La asteroido 58424 Jamesdunlop estis nomita en lia memoro.