James E. Boyd

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James E. Boyd (1906-1998)

James Emory "Jim" BOYD (n. la 18-an de julio 1906 – m. la 18-an de februaro 1998) estis usona fizikisto, matematikisto, kaj universitata administristo. Li komencis sian karieron kiel profesoro pri fiziko ĉe West Georgia College (Kolegio de Okcidenta Georgio), fariĝis estrarano ("direktoro") de la Georgia Teĥnologia Esplora Instituto (1957-1961), prezidanto de la Kolegio de Okcidenta Georgio (1961-1971), kaj provizora prezidanto de la Georgia Instituto de Teĥnologio (1971-72).