James Fallows

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Fallows

James FALLOWS (n. 2-an de aŭgusto 1949 en Filadelfio, Pensilvanio) estas usona ĵurnalisto de teksto kaj radio kiu laboris ĉe The Atlantic Monthly dum pluraj jaroj kaj verkis naŭ libroj. Fallows kaj sia familio lernis Esperanton, do ĝi ebligis eniri Ĉinion, por partopreni en la 1986 Universala Kongreso en Pekino[1], priverkita en lia libro Postcards from Tomorrow Square: Reports from China ("Poŝtkartoj de Morgaŭa Placo: Raportoj de Ĉinio").

Li verkis artikolojn por la usonaj gazetoj Slate, Magazino de The New York Times, The New York Review of Books, The New Yorker, The American Prospect, kaj aliaj. Li ankaŭ estis la ĉefa diskurso-verkisto de usona prezidento Jimmy Carter dum la unuaj du jaroj de lia prezidenteco, la plej juna verkisto havante tiun postenon. Plue li verkis por usona politikisto Ralph Nader.

Verkaro[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. https://archive.is/20120529020601/www.iht.com/articles/2009/03/03/arts/IDSIDE7.php "Illuminating portraits of China" (anglalingva recenzo de libro)