James Fenimore Cooper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Cooper portreto fare de John Wesley Jarvis, 1822

James Fenimore COOPER (naskiĝis la 15-an de septembro, 1789, mortis la 14-an de septembro, 1851) estis usona verkisto.

Li naskiĝis en Burlington, Nov-Ĵerzejo. Grandan parton de sia junaĝo li pasigis en la bieno de siaj gepatroj, apud lago kaj arbaroj. Supozeble li tie evoluigis sian profundan amon al la naturo, kiu poste retroviĝis en multaj verkoj.

Lia unua literatura sukceso estis la romano The spy, eldonita en 1821. Vere mondfama fariĝis lia serio Leatherstocking Tales. La protagonisto, Natty Bumppo, kune kun sia indiĝena amiko Chingachgook vivis liberan vivon meze en la sovaĝa naturo, kiu tamen estis minacata de la civilizacio. Ĉefe junaj homoj ŝatas tiun ĉi verkaron.

Cooper mortis en Cooperstown, urbo fondita de lia patro en la ŝtato Nov-Jorkio.

Listo de verkoj

  • The spy (1821)
  • The Pioneers (1823)
  • The Last of the Mohicans (1826)
  • The Prairie (1827)
  • The Bravo : a Venetian Story (1831)
  • The Pathfinder (1840)
  • The Deerslayer (1841)

En Esperanto aperis

La sentimulo. Rerakontita kaj mallongita versio de The Bravo: A Venetian Story fare de Roger Imbert. - Zagreb : IKS, 1982. (romaneto rerakontita per la 450 plej oftaj radikoj)