James G. Blaine

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
James Gillespie Blaine

James Gillespie BLAINE (n. la 31-an de januaro 1830 - m. la 27-an de januaro 1893) estis usona respublikana politikisto. Li oficiis interalie kiel membro, sekve estro de la Usona Domo de Reprezentantoj, senatano de Majno kaj dufoje ŝtatsekretario (t.e. ministro pri eksteraj aferoj). Li fariĝis la kandidato de la Respublikana Partio okaze de la usona prezidenta baloto de 1884, kaj estis mallarĝe venkita de la demokrata kandidato Grover Cleveland. Blaine estis unu el la plej elstaraj respublikanaj politikistoj de la fino de la 19-a jarcento, sed ankaŭ la ĉefa reprezentanto de la modera, reformema politika branĉo de la partio konita kiel Half-Breeds.

Blaine naskiĝis en okcidenta Pensilvanio kaj transloĝiĝis al Majno, kie li vivtenis sin kiel gazeta eldonisto. Li estis ofte kromnomita "magneta homo" pro tio, ke li montriĝis precipe talenta oratoro. Blaine komencis sian politikan karieron flanke de Abraham Lincoln kaj de Norda Usono dum la Usona Enlanda Milito. En la rekonstruada periodo, Blaine subtenis voĉdonrajton por nigruloj sed kontraŭis kelkajn el la plej ekstremaj ideoj de la radikalaj respublikanoj. Kvankam li unue favoris protektismon, Blaine poste dediĉis sian atenton al la malpliigo de dogantaksoj kaj disvolvo de usona ekstera komerco. La konstruado kaj administrado de fervojoj estis tiutempe tiel grava afero, ke Blaine pro sia videbla intereso estis suspektita pri korupto rilate al la atribuado de fervojkursoj. Tiu akuzo signife ĝenis lian kandidatecon en la prezidenta baloto de 1884.

Kiel ŝtatsekretario, Blaine estas rigardebla kiel ia transira figuro, kiu simbolis samtempe la finon de izolema usona ekstera politiko kaj antaŭanoncis la usonan superecon de la 20-a jarcento per la venko de la hispana-usona milito. Liaj penoj rilate al la plifortigo de usona komerco kaj ekstera influo kontribuis al nova, pli aktiva usona ekstera politiko. Blaine interalie imponis sin kiel pioniro de la koncepto de dogana reciprokeco, kaj daŭre advokatis pli gravan enmiksiĝon en sudamerikajn aferojn. La ekspansiisma politiko de Blaine rekte kaŭzis en la sekva jardeko la konkeron de pluraj kolonioj en la Pacifika Oceano kaj firman usonan superforton en Karibio.