James Grant

El Vikipedio, la libera enciklopedio
James Grant
Persona informo
Naskiĝo 12-an de majo 1922 (1922-05-12)
en Pekino
Morto 28-an de januaro 1995 (1995-01-28) (72-jaraĝa)
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater jura altlernejo Harvard • Universitato de Kalifornio ĉe Berkeley vd
Partio Demokrata Partio vd
Profesio
Okupo ŝtata funkciulopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

James P. GRANT (naskiĝis la 12-a de majo 1922, mortis la 28-an de januaro 1995) estis ekde 1980 asista ĝenerala sekretario de Unuiĝintaj Nacioj kaj estro de UNICEF (Infan-Fonduso de UN).

Ĉi tiu usona diplomato akiris ĝeneralan estimon kiel efika UNICEF-direktoro - ofico kiun li plenumis ĝis du tagojn antaŭ sia morto.

Dum lia 15-jara gvidado, kampanjoj de perbuŝa rehumidigo, mamnutrado k.a. savis almenaŭ 25 milionojn da infanaj vivoj kaj preventis vivdaŭrajn handikapojn ĉe pluaj milionoj. La proporcio de vakcinitaj infanoj en la evolu-landoj kreskis en tiu tempo de 20 al 80%. Konvencio pri la rajtoj de infanoj (1989) estis ratifita de 170 landoj, kaj monda pintkunveno pri infanoj (Novjorko, 1990) impulsis centon da naciaj agad-planoj pri sanigo kaj bonfartigo de infanoj ĝis la jaro 2000.

UEA, kiu estas en konsultaj rilatoj kun UNICEF, rekonis en 1987 la kontribuon de Grant "al la realigo de la idealoj de la aŭtoro de Esperanto" per la Premio Zamenhof.